10. Miaj
infanoj, en la maksimo: Ekster karito, nenia savo, estas entenataj la destinoj
de la homoj sur la tero kaj en la ĉielo; sur la tero, ĉar en la ombro de tiu
standaro ili vivos en paco; en la ĉielo, ĉar tiuj, kiuj ĝin praktikis, trovos
gracon ĉe la Sinjoro. Tiu devizo estas la ĉiela torĉo, la luma kolono, kiu
gvidas la homon tra la dezerto de la vivo al la Promesita Lando; ĝi brilas en
la ĉielo kiel sankta aŭreolo sur la frunto de l’ elektitoj, kaj sur la tero ĝi
estas gravurita en la koro de tiuj, al kiuj Jesuo diros: Iru dekstren, vi,
benitoj de mia Patro. Vi rekonos ilin per la parfumo de karito, kiun ili
disvastigas ĉirkaŭ si. Nenio pli ĝuste esprimas la penson de Jesuo, nenio pli
bone difinas la devojn de la homoj, ol tiu maksimo de dia naturo; Spiritismo ne
povus pli trafe pruvi sian originon, ol donante tiun maksimon kiel regulon, ĉar
tiu devizo estas ia refiguraĵo de la plej pura Kristanismo; kun tia gvidilo, la
homo neniam devojiĝos. Diligentu do, miaj amikoj, por kompreni ĝian profundan sencon
kaj ĝiajn konsekvencojn, por trovi mem ĉiujn ĝiajn aplikojn. Submetu ĉiujn
viajn agojn al la kontrolo de la karito, kaj via konscienco respondos al vi; ĝi
ne nur evitos, ke vi faru malbonon, sed ĝi igos vin fari bonon; ĉar ia negativa
virto ne sufiĉas, estas necesa virto agema; por fari bonon, estas ĉiam necesa
la agado de la volo; por ne fari malbonon, ofte sufiĉas inerteco kaj
malzorgemo.
Miaj amikoj,
danku Dion, ke Li permesis al vi ĝui la lumon de Spiritismo; ne tial, ke povas
esti savataj nur la homoj, kiuj posedas tiun lumon, sed tial, ke ĝi helpas vin
pli bone kompreni la instruojn de la Kristo kaj faras vin pli bonaj kristanoj.
Klopodu do, por ke, vin vidante, oni diru, ke vera spiritisto kaj vera kristano
estas unu sama homo, ĉar ĉiuj, kiuj praktikas kariton, estas disĉiploj de
Jesuo, al kiu ajn sekto ili apartenas.
Libro: La
Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap.: XV.
Fora da caridade
não há salvação - Paulo, Paris, 1860
10. Meus filhos,
na máxima: Fora da caridade não há salvação, estão contidos os destinos do homem
sobre a Terra e no céu. Sobre a Terra, porque, à sombra desse estandarte, eles
viverão em paz; e no céu, porque aqueles que a tiverem praticado encontrarão
graça diante do Senhor. Esta divisa é a flama celeste, a coluna luminosa que
guia os homens pelo deserto da vida, para conduzi-los à Terra da Promissão. Ela
brilha no céu como auréola santa na fronte dos eleitos, e na Terra está gravada
no coração daqueles a quem Jesus dirá: "Passai à direita, benditos de meu
Pai". Podeis reconhecê-los pelo perfume de caridade que espargem ao seu
redor. Nada exprime melhor o pensamento de Jesus, nada melhor resume os deveres
do homem, do que esta máxima de ordem divina. O Espiritismo não podia provar
melhor a sua origem, do que oferecendo-a por regra, porque ela é o reflexo do
mais puro Cristianismo. Com essa orientação, o homem jamais se transviará.
Aplicai-vos, portanto, meus amigos, a compreender-lhe o sentido profundo e as
conseqüências de sua aplicação, e a procurar por vós mesmos todas as maneiras
de aplicá-la. Submetei todas as vossas ações ao controle da caridade, e a vossa
consciência vos responderá: não somente ela evitará que façais o mal, mas ainda
vos levará a fazer o bem. Porque para fazer- se o bem, mister sempre existe a
ação da vontade; para não se praticar o mal, basta as mais das vezes a inércia
e a negligência.
Meus amigos,
agradecei a Deus, que vos permitiu gozar a luz do Espiritismo. Não porque
somente os que a possuem possam salvar-se, mas porque, ajudando-vos a melhor
compreender os ensinamentos do Cristo, ela vos torna melhores cristãos. Fazei,
pois, que ao vos vendo, se possa dizer que o verdadeiro espírita e o verdadeiro
cristão são uma e a mesma coisa, porque todos os que praticam a caridade são
discípulos de Jesus, qualquer que seja o culto a que pertençam.
Livro: O
Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, cap.: XV.
Nenhum comentário:
Postar um comentário