Puna kodo de la
estonta vivo
11-a: La elpago
varias laŭ la naturo kaj graveco de la eraro, kaj tial la sama eraro povas kaŭzi
diversajn elpagojn laŭ la malpligravigantaj aŭ pligravigantaj cirkonstancoj, en
kiuj ĝi estos farita.
12-a: Ne
ekzistas regulo absoluta nek unuforma pri la naturo kaj daŭro de la puno: la
sola ĝenerala leĝo estas, ke ĉia eraro havos punon kaj ĉia merita ago rekompencon
laŭ sia graveco.
13-a: La daŭro
de puno dependas de la pliboniĝo de la kulpa Spirito.
Nenia kondamno
estas al li preskribita por difinita tempo. Kion Dio postulas por fino de
suferoj, tio estas ia pliboniĝo serioza, efektiva, sincera, de reveno al bono.
Tiel la Spirito ĉiam
estas la juĝanto de sia propra sorto, povante longigi siajn suferojn pro sia
obstineco en malbono, aŭ ilin mildigi kaj nuligi per praktiko de bono.
Kondamno por
antaŭdifinita tempo havus la duoblan nekonvenaĵon daŭrigi la suferegon de la
forneinta Spirito, aŭ liberigi lin de sufero, kiam li ankoraŭ restus en malbono.
Nu, Dio, kiu estas justa, nur punas pro malbono, dum ĝi ekzistas, kaj ĉesas lin
puni, kiam malbono ne plu ekzistas ; cetere la morala malbono, estante per si mem
kaŭzo de sufero, daŭrigos ĉi tiun, dum tiu ekzistos, aŭ malintensigos, laŭmezure
kiel tiu malkreskos.
14-a: La daŭro
de la puno dependas de la pliboniĝo de la Spirito, kaj kulpulo, kiu neniam
pliboniĝus, ĉiam suferus, kaj por li la puno estus eterna.
15-a: Ia kondiĉo
propra al malsupereco de la Spiritoj estas, ke ili ne duonvidas la finon de sia
provado, kredante ĝin eterna, kiel eterna laŭŝajne devas esti tia puno.
16-a: Pento,
kvankam ĝi estas la unua paŝo por regenerado, ne sufiĉas per si mem; elaĉeto
kaj riparado estas necesaj. Pento, elaĉeto kaj riparado do estas la tri kondiĉoj
necesaj por forviŝi la trajtojn de kulpo kaj ties sekvojn. Pento mildigas la
amaraĵojn de la elaĉeto, malfermante per espero la vojon al renobligo; sed nur
riparo povas nuligi efikon, detruante ties kaŭzon. Kontraŭe pardono estus
favoro, ne nuligo.
Libro: La Ĉielo
kaj la Infero – Allan Kardec, ĉap. VII.
Código Penal da
Vida Futura
11º — A expiação
varia segundo a natureza e gravidade da falta, podendo, portanto, a mesma falta
determinar expiações diversas, conforme as circunstâncias, atenuantes ou agravantes,
em que for cometida.
12º — Não há
regra absoluta nem uniforme quanto à natureza e duração do castigo: — a única
lei geral é que toda falta terá punição, e terá recompensa todo ato meritório, segundo
o seu valor.
13º — A duração
do castigo depende da melhoria do Espírito culpado.
Nenhuma
condenação por tempo determinado lhe é prescrita. O que Deus exige por termo de
sofrimentos é um melhoramento sério, efetivo, sincero, de volta ao bem.
Deste modo o
Espírito é sempre o árbitro da própria sorte, podendo prolongar os sofrimentos
pela pertinácia no mal, ou suavizá-los e anulá-los pela prática do bem.
Uma condenação
por tempo predeterminado teria o duplo inconveniente de continuar o martírio do
Espírito renegado, ou de libertá-lo do sofrimento quando ainda permanecesse no
mal. Ora, Deus, que é justo, só pune o mal enquanto existe, e deixa de o punir
quando não existe mais; por outra, o mal moral, sendo por si mesmo causa de
sofrimento, fará este durar enquanto subsistir aquele, ou diminuirá de
intensidade à medida que ele decresça.
14º — Dependendo
da melhoria do Espírito a duração do castigo, o culpado que jamais melhorasse
sofreria sempre, e, para ele, a pena seria eterna.
15º — Uma
condição inerente à inferioridade dos Espíritos é não lobrigarem o termo da
provação, acreditando-a eterna, como eterno lhes parece deva ser um tal
castigo.
16º — O
arrependimento, conquanto seja o primeiro passo para a regeneração, não basta
por si só; são precisas a expiação e a reparação.
Arrependimento,
expiação e reparação constituem, portanto, as três condições necessárias para
apagar os traços de uma falta e suas conseqüências. O arrependimento suaviza os
travos da expiação, abrindo pela esperança o caminho da reabilitação; só a
reparação, contudo, pode anular o efeito destruindo-lhe a causa. Do contrário,
o perdão seria uma graça, não uma anulação.
Livro: O Céu e o
Inferno – Allan Kardec, cap. VII.
Nenhum comentário:
Postar um comentário