Tra densa
mallumo briletas la celo,
al kiu kuraĝe ni
iras.
Simile al stelo
en nokta ĉielo,
al ni la
direkton ĝi diras.
Kaj nin ne
timigas la noktaj fantomoj,
nek batoj de l’
sortoj, nek mokoj de l’ homoj,
ĉar klara kaj
rekta kaj tre difinita
ĝi estas, la
voj’ elektita.
Nur rekte,
kuraĝe kaj ne flankiĝante,
ni iru la vojon
celitan!
Eĉ guto malgranda,
konstante frapante,
traboras la
monton granitan.
L’ espero,
l’obstino kaj la pacienco –
jen estas la
signoj, per kies potenco
ni paŝo post
paŝo, post longa laboro,
atingos la celon
en gloro.
Ni semas kaj
semas, neniam laciĝas,
pri l’ tempoj
estontaj pensante.
Cent semoj
perdiĝas, mil semoj perdiĝas, –
ni semas kaj
semas konstante.
“Ho, ĉesu!”
mokante la homoj admonas, –
“Ne ĉesu, ne
ĉesu!” en kor’ al ni sonas:
“Obstine
antaŭen! La nepoj vin benos,
se vi pacience
eltenos”.
Se longa sekeco
aŭ ventoj subitaj
velkantajn
foliojn deŝiras,
ni dankas la
venton, kaj, repurigitaj,
ni forton pli
freŝan akiras.
Ne mortos jam
nia bravega anaro,
ĝin jam ne
timigos la vento, nek staro,
obstine ĝi
paŝas, provita, hardita,
al cel’ unufoje
signita!
Nur rekte,
kuraĝe kaj ne flankiĝante
ni iru la vojon
celitan!
Eĉ guto
malgranda, konstante frapante,
traboras la
monton granitan.
L’ espero, l’
obstino kaj la pacienco –
jen estas la
signoj, per kies potenco
ni paŝo post
paŝo, post longa laboro,
atingos la celon
en gloro.
Nenhum comentário:
Postar um comentário