Amo
La
pura amo estas la reflekto de la Kreinto en ĉiuj kreitoj.
En
ĉio ĝi brilas, en ĉio ĝi pulsas per unu sama vibrado de saĝo kaj beleco,
estante ja fundamento de la vivo kaj justeco de la tuta Leĝo.
Ĝi
aperas, sublima, tiel en la ekvilibro de la mondoj pendantaj en la gloro de la
senlimo, kiel ankaŭ en la nekonataj floroj forgesitaj en la kamparo.
En
Ĝi brilegas, bonfara, la animo de ĉiuj religioj, kiuj naskiĝas en la fluo de la
civilizacioj kiel sistemoj de fido serĉantaj komunikiĝon kun la Ĉiela Boneco,
kaj en ĝi radikiĝas ĉia impulso de interhoma solidareco.
Dia
plasmo, en kiu Dio envolvas ĉian kreaĵon, la amo estas Lia spiro mem penetranta
la Universon.
Ni
tiel ĝin rigardas kiel silentan esperon de la Ĉielo, atendantan la evoluon de ĉiuj
principoj kaj respektantan la decidon de ĉiuj konsciencoj.
Dank
‘al tia beno, ĉiu estaĵo estas protektata sur la vivoŝtupo, en kiu li troviĝas.
La
vermo estas amata de la Sinjoro, kiu al ĝi donas milojn kaj milojn da
jarcentoj, por ke ĝi leviĝu el la kota abismo, same kiel la anĝelo
reprezentanta la Sinjoron apud la vermo. La suko nutranta la rozon estas la
sama, kiu vivigas la ŝirvundan dornon.
En
la arbo, kie nestas la sendefenda birdo, povas ankaŭ loĝi la serpento kun
siaj mortigaj armiloj. En la spaco de pundomo samsekure spiras tiel la krimulo
spertanta la suferon de la kadroj, kiel ankaŭ la honesta administranto, kiu tie
certigas la ordon.
La
amo, ni ripetas, estas la reflekto de Dio, kiu ĉiujn kompatas kaj neniun
perfortas, kvankam, ĝuste pro tiu senfina amo al ni, Li ordonas, ke nin ĉiam
regu la leĝo pri respondeco manifestiĝanta por ĉiu konscienco laŭ ties propraj
faroj.
Kaj
pro sia amo la Sinjoro permesas, ke ni sen templimo ascendu al Li, al ni
konsentante, kiam ni senpripense nin fordonas al la malbono, la eternecon por
nia repaciĝo kun la Bono, kiu estas Lia Neŝanĝebla Regulo.
Ĉar
ni estas Liaj heredontoj, radioj de Lia Senfina Inteligento, dum Li Mem, en ĉio
kaj en ĉiuj lokoj, estas la Eterna Amo de la Tuta Kreaĵaro, tial Lia Leĝo
preskribas, ke ĉiu spirito libere reflektu tion, kion li plej amas, kaj transformiĝu,
tie kaj aliloke, en lumon aŭ tenebron, en ĝojon aŭ doloron, al kiuj li oferus
sian koron.
Jen
kial Jesuo, la Dia Modelo, kiun Li sendis al la Tero por al ni lumigi la vojon,
ĉe ĉiu paŝo de sia Agado prenis la amon al la Patro kiel inspiron por sia tuta
vivo, amante sen la intereso esti amata kaj helpante sen ia ideo pri
rekompenco.
Descendinte,
pro amo, en la sferon de l’ homoj, pro amo helpante kaj suferante, Li pasas sur
la mondo kun la penso levita al la Altega Patro, reflektante Lian saĝan kaj
favorkoran volon.
Kaj, por ke la vivo kaj la penso de ni ĉiuj reflektu liajn
lumajn paŝojn, li postlasis al ni, en la nomo de Dio, la neforgeseblan regulon:
- “Amu vin, unuj la
aliajn, kiel mi vin amis.”
Libro: Penso kaj Vivo
Emmanuel / Chico Xavier.
AMOR
O amor puro é o
reflexo do Criador em todas as criaturas.
Brilha em tudo e
em tudo palpita na mesma vibração de sabedoria e beleza. É fundamento da vida e
justiça de toda a Lei.
Surge, sublime,
no equilíbrio dos mundos erguidos à glória da imensidade, quanto nas flores
anônimas esquecidas no campo.
Nele fulgura,
generosa, a alma de todas as grandes religiões que aparecem, no curso das
civilizações, por sistemas de fé à procura da comunhão com a Bondade Celeste, e
nele se enraíza todo o impulso de solidariedade entre os homens. Plasma divino
com que Deus envolve tudo o que é criado, o amor é o hálito dEle mesmo,
penetrando o Universo.
Vemo-lo, assim, como silenciosa esperança do
Céu, aguardando a evolução de todos os princípios e respeitando a decisão de
todas as consciências.
Mercê de
semelhante bênção, cada ser é acalentado no degrau da vida em que se encontra.
O verme é amado pelo Senhor, que lhe concede milhares e milhares de séculos
para levantar-se da viscosidade do abismo, tanto quanto o anjo que o representa
junto do verme.
A seiva que
nutre a rosa é a mesma que alimenta o espinho dilacerante. Na árvore em que se
aninha o pássaro indefeso, pode acolher-se a serpente com as suas armas de
morte. No espaço de uma penitenciária, respira, com a mesma segurança, o
criminoso que lhe padece as grades de sofrimento e o correto administrador que
lhe garante a ordem.
O amor,
repetimos, é o reflexo de Deus, Nosso Pai, que se compadece de todos e que a
ninguém violenta, embora, em razão do mesmo amor infinito com que nos ama,
determine estejamos sempre sob a lei da responsabilidade que se manifesta para
cada consciência, de acordo com as suas próprias obras.
E, amando-nos,
permite o Senhor perlustrarmos sem prazo o caminho de ascensão para Ele,
concedendo-nos, quando impensadamente nos consagramos ao mal, a própria
eternidade para reconciliar-nos com o Bem, que é a Sua Regra Imutável.
Herdeiros dEle
que somos, raios de Sua Inteligência Infinita e sendo Ele Mesmo o Amor Eterno
de Toda a Criação, em tudo e em toda parte, é da legislação por Ele estatuída
que cada espírito reflita livremente aquilo que mais ame, transformando-se,
aqui e ali, na luz ou na treva, na alegria ou na dor a que empenhe o coração.
Eis por que
Jesus, o Modelo Divino, enviado por Ele à Terra para clarear- nos a senda, em
cada passo de seu Ministério tomou o amor ao Pai por inspiração de toda a vida,
amando sem a preocupação de ser amado e auxiliando sem qualquer idéia de
recompensa.
Descendo à
esfera dos homens por amor, humilhando-se por amor, ajudando e sofrendo por
amor, passa no mundo, de sentimento erguido ao Pai Excelso, refletindo-lhe a
vontade sábia e misericordiosa.
E, para que a
vida e o pensamento de todos nós lhe retratem as pegadas de luz, legou-nos, em
nome de Deus, a sua fórmula inesquecível: — “Amai-vos uns aos outros como eu
vos amei.”
Livro:
Pensamento e Vida.
Emmanuel / Chico
Xavier.