Intelektismo.
208. – Ĉu la intelekto havas specialan taskon sur la
terglobo?
– Kiel multenombraj Spiritoj ricevas la provon de
riĉeco, de nedaŭra regado kaj de aŭtoritato, tiel same ekzistas tiuj, kiuj
ricevas la santkan mision, en elaĉetaj luktoj aŭ sanktigaj komisioj, plenumi la
bonan taskon de la intelekto, por reala profito de la kolektivo.
Sed, kiel la mono kaj la elstara pozicio estas kvazaŭ medioj
de luktoj, kie ĉiu spirita sukceso estas pli disputata kaj malfacila, tiel
ankaŭ la intelekta reliefo ofte malpliigas en la mondo la vidokapablon de la enkarna
spirito, kondukante lin al la nepravigebla vantemo, kie la plej puraj intencoj
neniiĝas.
209. – Ĉu la
verkinto de ia libro estos juĝata laŭ la efikoj produktitaj de sia intelekta
laboro sur la Tero?
– La libro
similas al semado. La solida, sincera, bonintenca verkisto estas kvazaŭ
antaŭzorgema terkulturisto, kiu trafos abundan rikolton kaj altan rekompencon
de la diaj leĝoj por sia aktiveco. La frivola literaturisto, amiko de bagatelaĵoj
kaj vantemo, estas ĝuste tiu mallaborema, senvalora laboristo, kiu “semas ventojn
por rikolti tempeston”. Kaj la intelektulo, kiu vendas sian plumon, sian
opinion kaj sian penson, ĉe la merkato de la kalumnio, intereso, ambicio kaj
malico, tiu estas simila al la krima terkulturisto, kiu humiligas la malavarajn
eblecojn de la Tero, kiu priŝtelas najbarojn, kiu nek plantas nek permesas la
disvolviĝon de la aliula semejo, ĉar li kulturas dornojn kaj pliigas ŝuldojn,
por kiuj li respondos unu tagon, kiam li estos demetinta siajn karnajn vestojn
por aperi antaŭ la veraĵoj de la Senlimo.
210. – Por
kompreni siajn spiritajn devojn, ĉu la laborantoj de Spiritismo devas iri al la
intelektuloj?
– La laborantoj
de la doktrino estu ĉiam pretaj en la klariga tasko, ĉiufoje, kiam al ili venos
tiuj, kiuj sincere deziras kunlabori kun ili. Sed veki la atenton de aliuloj
por ilin regeneri, kiam ni ĉiuj, eĉ la elkarniĝintoj, strebas al perfektiĝo kaj
lernado, ne ŝajnas juste, ĉar ni ankoraŭ havas unu esencan devon, kiu estas tiu
de nia propra edifado.
En la doktrina
laboro ni devas konfesi, ke Spiritismo estas la reviviĝinta Kristanismo, per kiu
ni devas atesti la veron, kaj, laŭ nia koncepto pri relativeco, la tuta
fundamento de la vero, sur la Tero, troviĝas en Jesuo Kristo.
La vero triumfas
per si mem, sen la helpo de la malfortaj homaj eblecoj. Neniu homo devos serĉi
ĝin, opiniante sin elemento nepre necesa por ĝia venko. Kiel ĝia voĉo sur la Tero,
Spiritismo ne bezonas iajn homojn por konsoli kaj instrui la estulojn. El tio
oni konkludas, ke la surteraj intelektuloj mem devas ja spontanee serĉi, ĉe la
fonto de la doktrinaj scioj, la favoron de ĝia prilumado.
Libro: La Konsolanto.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Instelectualismo.
208 - Há uma
tarefa especializada da inteligência no orbe terrestre?
Assim como
numerosos Espíritos recebem a provação da fortuna, do poder transitório e da
autoridade, há os que recebem a incumbência sagrada, em lutas expiatórias ou em
missões santificantes, de desenvolverem a boa tarefa da inteligência em
proveito real da coletividade.
Todavia, assim
como o dinheiro e a posição de realce são ambientes de luta, onde todo êxito
espiritual se torna mais porfiado e difícil, o destaque intelectual, muitas
vezes, obscurece no mundo a visão do Espírito encarnado, conduzindo-o à vaidade
injustificável, onde as intenções mais puras ficam aniquiladas.
209 – O escritor
de determinada obra será julgado pelos efeitos produzidos pelo seu labor
intelectual na Terra?
O livro é
igualmente como a semeadura. O escritor correto, sincero e bem intencionado é o
lavrador previdente que alcançará a colheita abundante e a elevada retribuição
das leis divinas à sua atividade. O literato fútil, amigo da insignificância e
da vaidade, é bem aquele trabalhador preguiçoso e nulo que “semeia ventos para
colher tempestades”. E o homem de inteligência que vende a sua pena, a sua
opinião e o seu pensamento no mercado da calúnia, do interesse, da ambição e da
maldade, é o agricultor criminoso que humilha as possibilidades generosas da
Terra, que rouba os vizinhos, que não planta e não permite o desenvolvimento da
semeadura alheia, cultivando espinhos e agravando responsabilidades pelas quais
responderá um dia, quando houver despido a indumentária do mundo, para
comparecer ante as verdades do Infinito.
210 – Os
trabalhadores do Espiritismo devem buscar os intelectuais para a compreensão
dos seus deveres espirituais?
Os operários da
doutrina devem estar sempre bem dispostos na oficina do esclarecimento, todas
as vezes que procurados pelos que desejem cooperar sinceramente nos seus
esforços. Mas provocar a atenção dos outros no intuito de regenera-los, quando
todos nós, mesmos os desencarnados, estamos em função de aperfeiçoamento e
aprendizado, não parece muito justo, porque estamos ainda com um dever
essencial, que é o da edificação de nós mesmos.
No labor da Doutrina,
temos de convir que o Espiritismo é o Cristianismo redivivo pelo qual
precisamos fornecer o testemunho da verdade e, dentro do nosso conceito de
relatividade, todo o fundamento da verdade da Terra está em Jesus-Cristo.
A verdade
triunfa por si, sem o concurso das frágeis possibilidades humanas. Alma alguma
deverá procura-la supondo-se elemento indispensável à sua vitória. Com seu
órgão no planeta, o Espiritismo não necessita de determinados homens para
consolar e instruir as criaturas, depreendendo-se que os próprios intelectuais
do mundo é que devem buscar, espontaneamente, na fonte de conhecimentos
doutrinários, o benefício de sua iluminação.
Livro: O
Consolador.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário