NECESECO
218. – Ĉu la doktrina propagando, celanta la
multobligon de prozelitoj estas ja la tuja neceseco de Spiritismo?
– Neniel. La
direktado de Spiritismo, en ĝia karaktero de reviviĝinta Evangelio, apartenas
la la Kristo kaj ties komisiitoj, antaŭ ĉia homa diligenteco, fragila kaj
pereema.
La tuja neceseco
de la spiritistaj rondoj estas tiu de scio kaj aŭtentika apliko de la Evangelio
fare de ĉiuj, kiuj batalas en ĝiaj vicoj, avidaj je siaj prilumo kaj evoluo. La
unuopa laboro pro la prilumo de si mem devas esti konstanta kaj metoda. La fenomenoj
vekas la spiriton dormantan en la karno sed ili ne liveras la internajn lumojn
atingeblajn sole nur per grandaj individuaj peno kaj laboro. La parolo de la
gvidantoj kaj mentoroj el Transmondo instruas, sed ĝi ne povas esti definitivaj
elementoj de elaĉetoj, kies efektivigo postulas de ĉiu homo sanktigajn oferojn
kaj rezignojn, ĉe la peniga lernado de la vivo.
219. – Ĉe la
spiritistaj laboroj, kie ni trovu la ĉefan fonton de instruo, kiu nin orientu
al la prilumado? Ĉu ni povos atingi ĝin per la mesaĝoj de niaj karaj estuloj,
aŭ nur per la fakto, ke ni konservas en la koro la valoron de la kredo?
– Sennombraj
filozofoj resumis la tezojn kaj konkludojn de Spiritismo en ties filozofia,
scienca kaj religia aspektoj.
Por la interna
prilumo tamen vi nur havas en la mondo la Evangelion de la Sinjoro, kiun nenia
doktrina gvidlibro povos superi.
Cetere, en siaj
kristanaj valoroj Spiritismo ne havas pli grandan celon ol tiun restarigi la
evangelian veron por la senesperaj, nekredemaj koroj.
Neesksplikeblaj
teorioj kaj fenomenoj ekzistis ĉiam en la mondo. La doktrinaj verkistoj kaj
scienculoj povos utiligi siajn sciojn ĉe la konstruado de novaj formuloj por la
surteraj filozofioj, sed la definitiva verko de Spiritismo estas tiu de la edifado
de la profunda konscienco laŭ la Evangelio de Jesuo Kristo.
La nevidebla
sfero povos alporti al vi la kortuŝajn kaj konvinkajn mesaĝojn de viaj karuloj;
vi povos gardi en via impresa mondo la plej altajn kredprincipojn. Tiu tamen
estas la penado, la realigo de la doktrina meĥanismo, aganta ĉe via personeco.
Sole nur la laboro de memevangelizo estas tamen firma kaj nepereema. Sole nur
la individua diligenteco en la Evangelio de Jesuo povas prilumi, nobligi kaj
elaĉeti la spiriton, ĉar, post via edifado per la ekzemploj de la Majstro, vi
atingos tiun veron, kiu faros vin libera.
220. – Ĉu estas
ia diferenco inter kredo kaj prilumado?
– Ĉiuj homoj sur
la Tero, eĉ la materialistoj mem, kredas ion. Sed estas tre malmultaj tiuj,
kiuj prilumiĝas. Kiu kredas, tiu nur akceptas; sed kiu prilumiĝas, tiu vibras
kaj sentas.
La unua dependas
de la eksteraj elementoj, en kiuj li metas la objekton de sia kredo; la dua
estas libera de la eksteraj influoj, ĉar estas multe da lumo en lia propra
interno, tiamaniere ke li kuraĝe triumfos ĉe la provoj, al kiuj li estis
kondukita en la mondo.
Tial la sinceraj
spiritistoj devas kompreni, ke ne estas sufiĉe kredi la fenomenon aŭ la
aŭtentikecon de la komuniko kun la Transmondo, por ke iliaj sanktaj devoj estu
perfekte plenumitaj, ĉar la ĉefa kondiĉo estas la diligento, la laboremo, la
sereneco ĉe la provoj de la vivo, la sinofero, tiel ke ili plene komprenu la
ekzempladon de Jesuo Kristo, serĉante la Dian Lumon por la plenumado de ĉiuj
siaj laboroj en la mondo.
221. – Ĉu la
racia analizo povas definitive helpi ĉe la laboro de nia spirita prilumado?
– Estas certe,
ke la homo ne povas flanken meti la racion por venki en la tasko konfidita al
lia diligenteco, dum la vivo; estas necese tamen konsideri, ke jam de longaj
jarcentoj tiu racio estas prilaborata de ĉiaspecaj malvirtoj, sur la Tero.
Plenan konfirmon
pri tiu aserto ni havas en la eŭropa ultraracionalismo, kies progresa
evolupozicio ankoraŭ nun ne hezitis inter la paco kaj la milito, inter la rajto
kaj la forto, inter la ordo kaj la agreso.
Pli ol ĉie ajn
en la terglobo, la homa racio tie sin altigis al la plej altaj kulminoj de
efektivigo, kaj tamen, malekvilibrita pro manko de sento, ĝi revivigas la
sovaĝecon kaj la krimon, malgraŭ la pompo de la civilizacio.
Ni do konfesas,
ke en ĉi tiu momento de la terglobo ĉia prilumado de la homo nepre naskiĝos
prefere el la sento. Por zorgi pri la aŭtentikaj valoroj de la koro, la
senespera saĝulo el la mondo devas sin turni al Dio kiel humila infano, ĉar nur
per la reeduko de sento, per propra klopodo, oni povos atendi la sopiratan
pliboniĝon de la homoj.
Libro: La
Konsolanto.
Emmanuel / Chico
Xavier.
NECESSIDADE
218 – A
propaganda doutrinária para a multiplicação dos prosélitos é a necessidade imediata
do Espiritismo?
De modo algum. A
direção do Espiritismo, na sua feição do Evangelho redivivo, pertence ao Cristo
e seus prepostos, antes de qualquer esforço humano, precário e perecível. A
necessidade imediata dos arraiais espiritistas é a do conhecimento e aplicação
legítima do Evangelho, da parte de todos quantos militam nas suas fileiras,
desejosos de luz e de evolução. O trabalho de cada uma na iluminação de si
mesmo deve ser permanente e metodizado. Os fenômenos acordam o espírito
adormecido na carne, mas não fornecem as luzes interiores, somente conseguidas
à custa de grande esforço e trabalho individual. A palavra dos guias e mentores
do Além ensina, mas não pode constituir elementos definitivos de redenção, cuja
obra exige de cada um sacrifícios e renúncias santificantes, no laborioso
aprendizado da vida.
219 – Nos
trabalhos espiritistas, onde poderemos encontrar a fonte principal de ensino que
nos oriente para a iluminação? Poderemos obtê-la com as mensagens de nossos entes
queridos, ou apenas com o fato de guardarmos o valor da crença no coração?
Numerosos
filósofos há compreendido as teses e conclusões do Espiritismo no seu aspecto
filosófico, científico e religioso; todavia, para a iluminação do íntimo, só
tende no mundo o Evangelho do Senhor, que nenhum roteiro doutrinário poderá
ultrapassar.
Aliás, o
Espiritismo em seus valores cristãos não possui finalidade maior que a de
restaurar a verdade evangélica para os corações desesperados e descrentes do
mundo.
Teorias e
fenômenos inexplicáveis sempre houve no mundo. Os escritores e os cientistas
doutrinários poderão movimentar seus conhecimentos na construção de novos
enunciados para as filosofias terrestres, mas a obra definitiva do Espiritismo
é a da edificação da consciência profunda no Evangelho de Jesus-Cristo.
O plano
invisível poderá trazer-vos as mensagens mais comovedoras e convincentes dos
vossos bem-amados; podereis guardar os mais elevados princípios de crença no
vosso mundo impressivo. Todavia, esse é o esforço, a realização do mecanismo
doutrinário em ação, junto de vossa personalidade. Só o trabalho de
auto-evangelização, porém, é firme e imperecível. Só o esforço individual no
Evangelho de Jesus pode iluminar, engrandecer e redimir o espírito, porquanto,
depois de vossa edificação com o exemplo do Mestre, alcançareis aquela verdade
que vos fará livre.
220 – Há alguma
diferença entre a crença e a iluminação?
Todos os homens
da Terra, ainda os próprios materialistas, crêem em alguma coisa. Todavia, são
muito poucos os que se iluminam. O que crê, apenas admite; mas o que se ilumina
vibra e sente. O primeiro depende dos elementos externos, nos quais coloca o
objeto a sua crença; o segundo é livre das influências exteriores, porque há
bastante luz no seu próprio íntimo, de modo a vencer corajosamente nas
provações a que foi conduzido no mundo.
É por essa razão
que os espiritistas sinceros devem compreender que não basta acreditar no
fenômeno ou na veracidade da comunicação com o Além, para que os seus sagrados
deveres estejam totalmente cumpridos, pois a obrigação primordial é o esforço,
o amor ao trabalho, a serenidade nas provas da vida, o sacrifício de si mesmo,
de modo a entender plenamente a exemplificação de Jesus-Cristo, buscando a sua
luz divina para a execução de todos os trabalhos que lhes competem no mundo.
221 – A análise
pela razão pode cooperar, de modo definitivo, no trabalho de nossa iluminação
espiritual?
- É certo que o
homem não pode dispensar a razão para vencer na tarefa confiada ao seu esforço,
no círculo da vida; contudo, faz-se mister considerar que essa razão vem sendo
trabalhada, de muitos séculos no planeta, pelos vícios de toda sorte.
Temos plena
confirmação deste asserto no ultra-racionalismo europeu, cuja avançada posição
evolutiva, ainda agora, não tem vacilado entre a paz e a guerra, entre o
direito e a força, entre a ordem e a agressão.
Mais que em toda
parte do orbe, a razão humana ali se elevou às mais altas culminâncias de
realização e, todavia, desequilibrada pela ausência do sentimento, ressuscita a
selvageria e o crime, embora o fausto da civilização.
Reconhecemos,
pois, que na atualidade do orbe toda iluminação do homem há de nascer, antes de
tudo, do sentimento. O sábio desesperado do mundo deve volver-se para Deus como
a criança humilde, para cuidar dos legítimos valores do coração, porque apenas
pela reeducação sentimental, nos bastidores do esforço próprio, se poderá
esperar a desejada reforma das criaturas.
Livro: O
Consolador.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário