La Homo Post La Morto
144. Kiel efektiviĝas
la disiĝo de la animo kaj dela korpo ? Ĉu ĝi fariĝas subite aŭ laŭgrade ?
La liberiĝo fariĝs
laŭgrade kaj kun malrapideco malsama laŭ la individuoj kaj la cirkonstancoj de
la morto. La ligiloj unuigantaj la animon kaj la korpon, nur iom post iom rompiĝas,
kaj des pli malrapide ju pli la vivo estis pli materiala kaj pli voluptama.
("La Libro de la Spiritoj", n-ro 155.)
145. Kia estas
la situacio de la animo tuj post la morto de la korpo ? Ĉu ĝi havas subite
konscion pri si mem ? Unuvorte, kion ĝi vidas ? Kion ĝi spertas ?
En la momento de
la morto ĉio unue estas konfuza; la animo bezonas iom da tempo por rekonsciiĝi;
ĝi estas kvazaŭ senpripensa kaj en la stato de homo eliranta el la profunda dormo
kaj kiu penas ekkompreni sian situacion. La klareco de la ideoj kaj la memoro
pri la pasinteco revenas al ĝi laŭ proporcio kiel forvisiĝas la influo de la
materio, el kiu ĝi ĵus sin liberigis, kaj disbloviĝas la speco de nebulo, kiu
malheligis ĝiajn pensojn. La daŭro de konfuzo sekvanta la morton
estas tre varia, ĝi povas daŭri nur kelkajn horojn, kiel ankaŭ plurajn tagojn, plurajn
monatojn kaj eĉ plurajn jarojn. Ĝi estas malpli longa ĉe tiuj, kiuj dum sia
vivo identiĝis kun sia estonta stato, ĉar ili tuj komprenas sian situacion; ĝi
estas tiel pli longa kiel pli materie vivis la homo.
La sensaco,
spertata de la animo en tiu momento, estas tre varia; la perturbo sekvanta la
morton, estas neniel dolora por la virta homo; ĝi estas trankvila kaj en ĉio
simila al tiu, kiu sekvas pacan vekiĝon. Por tiu, kies konscienco ne estas pura
kaj kiu estas pli ligita al la materia ol al la spirita vivo, ĝi estas plena de
malkvieteco kaj angoroj, kiuj pligrandiĝas laŭmezure kiel li reakiras konscion;
ĉar tiam li estas kaptita de timo kaj de ia speco de teruro pro tio, kion li
vidas, kaj precipe pro tio, kion li antaŭvidas.
La sensaco, kiun
oni povus nomi fizika, estas tiu de granda faciligo kaj senlima bonstato; oni
sentas sin kvazaŭ liberigita el ŝarĝo, kaj oni estas feliĉega jam ne senti la
korpajn dolorojn, kiujn oni suferis antaŭ kelkaj momentoj, senti sin libera, facilmova
kaj vigla kiel tiu, de kiu oni ĵus deprenis pezajn katenojn.
En sia nova
situacio, la animo vidas kaj aŭdas tion, kion ĝi vidis kaj aŭdis antaŭ la
morto, sed ĝi vidas kaj aŭdas ankaŭ aliajn aferojn, kiuj eskapadis al la
maldelikateco de ĝiaj korpaj organoj; ĝi havas sensacojn kaj perceptojn al ni
nekonatajn. ("Revue Spirite", 1859, paĝo 244: Morto de spiritisto. –
Same, 1860, paĝo 332: La vekiĝo de la Spirito. – Same,1862, pĝ.129 kaj 171:
Enteriga soleno de S-ro Sanson.)
Rimarko. Ĉi tiuj
respondoj kaj ĉiuj aliaj pri la situacio de la animo post la morto aŭ dum la vivo, ne estas
rezultato el teorio aŭ sistemo, sed el rektaj studoj farataj pri miloj da personoj
observataj en ĉiuj fazoj kaj en ĉiuj periodoj de ilia spirita ekzistado, ekde
la plej malalta ĝis la plej alta ŝtupo de la ŝtuparo, laŭ iliaj kutimoj dum la
surtera vivo, laŭ la speco de la morto k. a. Parolante pri la estonta vivo oni
ofte diras, ke oni nenion scias pri ĝi, ĉar neniu de tie revenis; ĉi tio estas
eraro, ĉar ĝuste tiuj, kiuj tie troviĝas, venas instrui nin, kaj Dio ĝin
permesas hodiaŭ pli ol en iu ajn alia epoko, kiel lasta averto al nekredemo kaj
materialismo.
146. Ĉu la animo
forlasinta la korpon, vidas Dion ?
La kapabloj de
la animo estas proporciaj je ĝia elpuriĝo; nur la plej perfektaj animoj povas ĝui
la ĉeeston de Dio.
147. Se Dio
estas ĉie, kial ne ĉiuj Spiritoj povas Lin vidi ?
Dio estas ĉie, ĉar
Li disradias ĉien, kaj oni povas diri, ke la universo estas mergita en Dio,
kiel ni estas mergitaj en la suna lumo; sed la subelvolviĝintaj Spiritoj estas ĉirkaŭitaj
de ia speco de nebulo, kiu Lin kaŝas de iliaj okuloj, kaj kiu nur disiĝas laŭmezure
kiel ili elpuriĝas kaj elmateriiĝas. La malsuperaj Spiritoj estas koncerne la
vidon de Dio, tiaj, kiaj estas la enkarnuloj pri la Spiritoj, vere blindaj.
Libro: Kio Estas
Spiritismo – Allan Kardec.
O HOMEM DEPOIS
DA MORTE
144. Como se
opera a separação da alma e do corpo? É brusca ou gradual?
O desprendimento
opera-se gradualmente e com lentidão variável, segundo os indivíduos e as
circunstâncias da morte.
Os laços que
prendem a alma ao corpo não se rompem senão aos poucos, e tanto menos
rapidamente quanto mais a vida foi material e sensual. (O Livro dosEspíritos,
n.° 155.)
145. Qual a
situação da alma imediatamente depois da morte do corpo? Tem ela
instantaneamente a consciência de si? Em uma palavra, que vê? Que experimenta
ela?
No momento da
morte, tudo se apresenta confuso; é-lhe preciso algum tempo para se reconhecer;
ela conserva-se tonta, no estado do homem que sai de profundo sono e que procura
compreender a sua situação. A lucidez das idéias e a memória do passado lhe
voltam, à medida que se destrói a influência da matéria de que ela acaba de
separar-se, e que se dissipa o nevoeiro que lhe obscurece os pensamentos.
O tempo da
perturbação, seqüente à morte, é muito variável; pode ser de algumas horas
somente, como de muitos dias, meses ou, mesmo, de muitos anos. É menos longa, entretanto,
para aqueles que, enquanto vivos, se identificaram com o seu estado futuro,
porque esses compreendem imediatamente a sua situação; porém, é tanto mais
longa quanto mais materialmente o indivíduo viveu.
A sensação que a
alma experimenta nesse momento é também muito variável; a perturbação, seqüente
à morte, nada tem de penosa para o homem de bem; é calma e em tudo semelhante à
que acompanha um despertar plácido.
Para aquele cuja
consciência não é pura e amou mais a vida corporal que a espiritual, esse
momento é cheio de ansiedade e de angústias, que vão aumentando à medida que
ele se reconhece, porque então sente medo e certo terror diante do que vê e
sobretudo do que entrevê. A sensação a que podemos chamar física, é a de grande
alívio e de imenso bem-estar, fica-se como que livre de um fardo, e o Espírito
sente-se feliz por não mais experimentar as dores corporais que o atormentavam
alguns instantes antes; sente-se livre, desembaraçado, como aquele a quem tirassem
as cadeias que o prendiam.
Em sua nova
situação, a alma vê e ouve ainda outras coisas que escapam à grosseria dos
órgãos corporais. Tem, então, sensações e percepções que nos são desconhecidas.
(Revue Spirite, 1859, pág. 244: Mort d’un Spirite. — Idem, 1860, pág. 332: Le
réveil de l'Esprit. — Idem, idem, 1862, págs. 129 e 171: Obsèques de M.
Sanson.)
OBSERVAÇÃO —
Estas respostas e todas as relativas à situação da alma depois da morte ou
durante a vida, não são o resultado de uma teoria ou de um sistema, mas de
estudos diretos feitos sobre milhares de indivíduos, observados em todas as
fases e períodos da sua existência espiritual, desde o mais baixo ao mais alto grau
da escala, segundo seus hábitos durante a vida terrena, gênero de morte, etc.
Muitas vezes
diz-se, falando da vida futura, que não se sabe o que nela se passa, porque
ninguém no-lo veio contar; é um erro, pois são precisamente os que nela já se
acham, que, a respeito, nos vêm instruir, e Deus o permite hoje, mais que em
nenhuma outra época, como último aviso à incredulidade e ao materialismo.
146. A alma que
deixa o corpo pode ver a Deus?
As faculdades
perceptivas da alma são proporcionais à sua purificação: só as de escol podem
gozar da presença de Deus.
147. Se Deus
está em toda parte, por que nem todos os Espíritos podem vê-lo?
Deus está em
toda parte, porque em toda parte Ele irradia, podendo dizer-se que o Universo
está mergulhado na divindade, como nós o estamos na luz solar; os Espíritos atrasados,
porém, estão envolvidos numa espécie de nevoeiro que O oculta a seus olhos, e
que se não dissipa se não à medida que eles se desmaterializam e se purificam.
Os Espíritos
inferiores são, pela vista, em relação a Deus, o que os encarnados são, em
relação aos Espíritos: verdadeiros cegos.
Livro: O Que é o
Espiritismo – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário