Katalepsio –
Reviviĝoj
29. – La inerta
materio estas sensenta, kaj ankaŭ tia estas la perispirita fluido, sed ĉi tiu
transigas la sensacon al la sentiva centro, kia ja estas la Spirito. La doloraj
lezoj de la korpo refrapas do en la Spirito, kvazaŭ ia elektra malŝargo, pere
de la perispirita fluido, kies konduktiloj verŝajne estas la nervoj. Ĝi estas
la nerva fluo de la fiziologoj, kiuj, ne konante la rilatojn inter tiu fluido
kaj la spirita principo, ankoraŭ ne povis klarigi ĉiujn efikojn.
La interrompo
povas okazi pro la apartigo de iu membro aŭ pro la sekcado de iu nervo, sed
ankaŭ, parte aŭ tute kaj sen ia lezo, en la momentoj de liberiĝo, de granda supereksciteco
aŭ de absorba zorgo de la Spirito. En tiu stato, la Spirito ne pensas pri la
korpo kaj, en sia febra aktiveco, li altiras al si, por tiel diri, la
perispiritan fluidon, kiu, retiriĝinte de la supraĵo, tie estigas momentan
nesentivecon. Oni ankaŭ povus akcepti, ke, en certaj cirkonstancoj, ekzistas en
la perispirita fluido mem ia molekula ŝanĝo, kiu ĝin nedaŭre senigas je la
propreco de transigado. Jen kial ofte, en la ardo de batalo, militisto ne
konscias, ke li estas vundita; kial iu, kies atento estas koncentrita sur iun
laboron, ne aŭdas la ĉirkaŭan bruadon. Analoga, sed pli okulfrapa efiko fariĝas
ĉe iuj somnambuloj, en okazoj de letargio kaj katalepsio. Fine, ankaŭ tiel oni
povas klarigi la nesentivecon de la konvulsiuloj kaj de iuj martiroj. (Revue
Spirite, januaro 1868: “Studo pri la Aissaouas”.)
Paralizo
absolute ne havas la saman kaŭzon: tie la efiko estas tute organa; ja la nervoj
mem, nome la konduktiloj, fariĝas netaŭgaj por la fluideca cirkulado; la kordoj
de la instrumento aliiĝis.
30. – Ĉe certaj
patologiaj statoj, kiam la Spirito forlasis la korpon kaj la perispirito al ĝi
restas ligita nur per kelkaj punktoj, tiam la korpo prezentas ĉiujn eksterajn
signojn de la morto kaj oni asertas absolutan veraĵon dirante, ke la vivo pendas
sur nura fadeno. Tia stato povas daŭri pli aŭ malpli longe; certaj partoj de la
korpo povas eĉ sperti malkomponiĝon, sen ke la vivo estus definitive estingiĝinta.
Dum ne ankoraŭ rompiĝis la lasta ligilo, la Spirito povas, aŭ per energia agado
de sia propra volo, aŭ per fremda, same potenca fluideca influo, esti revokita
en la korpon. Tiel estas klarigitaj certaj plidaŭrigoj de la vivo kontraŭ ĉia
probableco, krom ankaŭ certaj supozataj reviviĝoj. Ĝi estas kvazaŭ la planto,
kiu sin elpuŝas iafoje havante unu solan radikan fibreton. Sed kiam disiĝis de
la karna korpo la lastaj molekuloj de la korpo fluideca, aŭ kiam ĉi tiu troviĝas
en stato de neriparebla konsumiĝo, tiam reveno al la vivo fariĝas absolute neebla.
Libro: La Genezo
- Allan Kardec, ĉap. XIV.
Catalepsia -
Ressurreições
29. A matéria
inerte é insensível; o fluido perispiritual o é igualmente, mas transmite a
sensação ao centro sensitivo que é o Espírito. As lesões dolorosas do corpo
repercutem, pois, no Espírito como um choque elétrico, por intermédio do fluido
perispiritual, do que os nervos parecem ser os fios condutores. É o influxo
nervoso dos fisiologistas, que, não conhecendo as relações desse fluido com o
princípio espiritual não têm podido explicar todos os efeitos.
Essa interrupção
pode ter lugar pela separação de um membro ou o seccionamento de um nervo, mas
também, parcialmente ou de modo geral, e sem nenhuma lesão, nos momentos de
emancipação, de grande super-excitação, ou de preocupação do Espírito. Nesse
estado, o Espírito já não cuida mais do corpo, e em sua atividade febril atrai,
por assim dizer, a si, o fluido perispiritual, o qual, retirando-se de sua
superfície, ali produz uma insensibilidade momentânea. Poderíamos ainda admitir
que em certas circunstâncias, se produza no próprio fluido perispiritual uma
modificação molecular que lhe retire temporariamente a propriedade de
transmissão. É assim que, no ardor do combate, um militar não percebe ter sido
ferido; que uma pessoa cuja atenção esteja concentrada em seu trabalho não ouve
o ruído que se faz em seu derredor. É um efeito análogo, porém mais
pronunciado, que se realiza com certos sonâmbulos, na letargia e na catalepsia.
Por fim, é assim que se pode explicar a insensibilidade dos convulsionários e
de certos mártires ("Revue Spirite", janeiro de 1868; Estudos sobre
os Aïssaouas).
A paralisia não
tem totalmente a mesma causa: aqui o efeito é todo orgânico; são os próprios
nervos, os fios condutores que não são mais aptos à circulação fluídica; são as
cordas do instrumentos que estão alteradas.
30. Em certos
estados patológicos, quando o Espírito não está mais no corpo, e o perispírito
não adere a ele senão por alguns pontos, o corpo tem todas as aparências de
morto, situação esta verdadeiramente bem descrita quando se diz que a vida está
por um fio. Tal estado pode durar por mais ou menos tempo; certas partes do
corpo podem mesmo entrar em decomposição, sem que a vida seja definitivamente
extinta. Enquanto o derradeiro fio não for rompido, o Espírito pode ser trazido
de volta ao corpo, seja por uma ação enérgica da sua própria vontade, seja pelo
influxo fluídico estranho, igualmente poderoso. Assim se explicam certas
prolongações da vida contra toda probabilidade, e certas pretensas
ressurreições. É a planta que volta a viver, por vezes com uma só fibrila da
raiz; mas quando as últimas moléculas do corpo fluídico são destacadas do corpo
carnal, ou quando este último está num grau de degradação irreparável, todo
retorno à vida torna-se impossível.
Livro: A Gênese –
Allan Kardec, Cap, XIV.
Nenhum comentário:
Postar um comentário