Surtera Reĝeco
8. Kiu pli bone ol
mi povas kompreni la verecon de ĉi tiuj vortoj de Nia Sinjoro: “Mia regno ne
estas el ĉi tiu mondo?” La malhumileco pereigis min sur la tero; kiu do
komprenus la neniecon de la regnoj en tiu ĉi mondo, se mi tion ne komprenus?
Kion mi kunportis el mia surtera reĝeco? Nenion, absolute nenion; kaj kvazaŭ
por fari pli terura la lecionon, ĝi ne sekvis min ĝis la tombo! Reĝino mi estis
inter la homoj, kiel reĝino mi esperis eniri en la regnon de la ĉieloj. Kia
elreviĝo! kia humiligo, kiam, anstataŭ esti ricevita kiel suverenino, mi vidis
pli alte ol mi, ja multe pli alte ol mi, homojn, kiujn mi juĝis tre malgrandaj
kaj kiujn mi malŝatis, ĉar ili ne havis nobelan sangon! Ho! tiam mi komprenis
la senutilecon de la honoroj kaj de la altaj rangoj, kiujn ni serĉas kun tiom
da avideco sur la tero!
Por prepari al
si lokon en tiu regno, estas necesaj la abnegacio, la humileco, la karito en
sia tuta ĉiela praktikado, la bonvolemo por ĉiuj; oni ne demandas vin, kio vi
estis, kian rangon vi okupis, sed pri la bono, kiun vi faris, pri la larmoj,
kiujn vi forviŝis.
Ho! Jesuo, ci
tion diris, cia regno ne estas el tiu ĉi mondo, ĉar estas necese suferi por
alveni al la ĉielo, al kiu la ŝtupoj de trono kondukas neniun; nur la plej
penigaj vojetoj de la vivo tien kondukas; serĉu do la vojon tra la rubusujoj
kaj la dornoj, kaj ne inter la floroj. La homoj kuras post la surterajn bonaĵojn,
kvazaŭ ili devus konservi ĉi tiujn por ĉiam; sed tie ĉi ne plu estas iluzio;
ili baldaŭ konstatas, ke ili kaptis nur ombron, kaj neglektis la solajn bonaĵojn
solidajn kaj daŭrajn, la solajn, kiuj utilas al li en la ĉiela restadejo, la
solajn, kiuj povas malfermi la ĉielan enirejon.
Kompatu tiujn,
kiuj ne gajnis la regnon de la ĉielo; helpu ilin per viaj preĝoj, ĉar la preĝo
alproksimigas la homon al la Plejaltulo; ĝi estas la ligilo inter la ĉielo kaj
la tero: ne forgesu tion. (Unu el la Reĝinoj de Francujo. Le Havre, 1863).
Libro: La
Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. II – Instruoj de la Spiritoj.
Uma Realeza Terrena
8. Quem poderia,
melhor do que eu, compreender a verdade destas palavras de Nosso Senhor: meu
reino não é deste mundo? O orgulho me perdeu sobre a terra. Quem, pois, compreenderia
o nada dos reinos do mundo, se eu não compreendesse? O que foi que eu levei
comigo, da minha realeza terrena? Nada, absolutamente nada. E como para tornar
a lição mais terrível, ela não me acompanhou sequer até o túmulo! Rainha eu fui
entre os homens, e rainha pensei chegar no reino dos céus. Mas que desilusão! E
que humilhação, quando, em vez de ser ali recebida como soberana, tive de ver
acima de mim, mas muito acima, homens que eu considerava pequeninos e os
desprezava, por não terem nas veias um sangue nobre! Oh, só então compreendi a
fatuidade dos homens e das grandezas que tão avidamente buscamos sobre a Terra!
Para preparar um
lugar nesse reino são necessárias a abnegação, a humildade, a caridade, a benevolência
para com todos. Não se pergunta o que fostes, que posição ocupastes, mas o bem
que fizestes, as lágrimas que enxugastes.
Oh, Jesus!
Disseste que teu reino não era deste mundo, porque é necessário sofrer para chegar
ao céu, e os degraus do trono não levam até lá. São os caminhos mais penosos da
vida os que conduzem a ele. Procurai, pois, o caminho através de espinhos e
abrolhos e não por entre as flores! Os homens correm atrás dos bens terrenos,
como se os pudessem guardar para sempre. Mas aqui não há ilusões, e logo eles
se apercebem de que conquistaram apenas sombras, desprezando os únicos bens
sólidos e duráveis, os únicos que lhes aproveitariam na morada celeste, e que
lhes podiam abrir as portas dessa morada.
Tende piedade
dos que não ganharam o reino dos céus. Ajudai-os com as vossas preces, porque a
prece aproxima o homem do Altíssimo, é o traço de união entre o céu e a terra.
Não o esqueçais! - Uma Rainha de França - Havré, 1863.
Livro: O
Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, cap. II. Instruções dos
Espíritos.
Nenhum comentário:
Postar um comentário