Praktiko
377. – Estas
studemuloj de la Doktrino, kiuj foriĝas de la kunsidoj, kiam tiuj ĉi ne prezentas
fenomenojn. Kiel oni agu rilate al ili?
Tiuj, kiuj tiel
agas, atestas, per si mem, plenan nekapablecon por la vera laboro de la sincera
Spiritismo. Se ili preferas la pasemajn emociojn de la nervoj anstataŭ servon de
sia prilumado, estas ja pli bone, ke ili kelkatempe foriĝu de la seriozaj
studoj de la Doktrino, antaŭ ol preni sur sin iun ajn kompromison. La kompreno
de Spiritismo ankoraŭ ne estas sufiĉe elvolviĝinta en ilia interna mondo, kaj
estas juste, ke la spiritistoj daŭrigu plu siajn eksperimentojn por ĝin atingi.
La sukceso de la
klopodo de la spirita sfero, profite al la reviviĝinta Kristanismo, ne dependas
de la kvanto da homoj, ĝin serĉantaj, sed de la kvalito de la laboristoj,
batalantaj en ĝiaj vicoj.
378. – Kial la
evangelizado, ĉe la spiritistaj kunsidoj, favoras ankaŭ la elkarniĝintojn, se
estus pli juste, ke ĉi tiuj profitu la lecionojn ricevitajn en la spirita sfero
mem?
Granda nombro da
animoj elkarniĝintaj sub la iluzioj de la fizika vivo, iluzioj preskaŭ tute
konservataj en la interno, restas kelkatempe nekapablaj kapti la vibrojn el la
supera sfero, kaj tiuj animoj estas kondukataj de siaj gvidantoj kaj
elaĉetitaj amikoj al la frataj kunvenoj
de la evangelia Spiritismo, kie, en la amemaj okuloj de tiuj samaj mentoroj el
la nevidebla sfero, plenumiĝas la ordonoj de la leĝo de reciproka helpo kaj bonfaroj,
reganta la vivofenomenojn en la du sferoj.
379. – Kiel
devos agi la studemulo, por identigi la spiritojn komunikiĝantajn?
La spiritoj,
kiuj manifestiĝas pere de la mediumoj, devas esti identigitaj per siaj ideoj kaj
per la spirita esenco de siaj vortoj.
Iuj mediumoj,
kun specialaj taskoj, povas esti multvalora helpilo ĉe la persona identigado,
ĉu ĉe literatura fenomeno, ĉe la sciencaj ekvacioj, ĉu plenumante certajn
postulojn de la kontrolo, sed tiu ne estas la ĝenerala regulo. Oni elstarigu,
ke la spiritoj ofte trovas nenion alian ol neperfektan materialon, ilin
devigantan al tio nepre necesa, rilate al la komunikiĝo.
Ni tamen
komprenu, ke la lingvaĵo de la Spirito estas universala, estiĝanta per la
nevideblaj fadenoj de la penso, kio, cetere, ne nuligas la neceson de ia atenta
studado de ĉiuj ideoj entenataj en la mediumaj mesaĝoj, kaj ni estu tre
zorgemaj rilate al la famaj nomoj, kiuj eventuale ilin subskribas.
Ĉe ĉiaspecaj
manifestiĝoj tamen la kredanto aŭ studemulo de la problemo de identigo ne povas
meti flanken tiun spiritan observemon, kiu ĉiam parolos al li en la
plejprofundo de lia konscienco.
380. – Suferinte
la apartiĝon de kara estulo, pro lia morto, ĉu estas juste, ke spiritisto
okazigu lian manifestiĝon en mediumaj seancoj?
Ĉe tiaj okazoj,
la sincera spiritisto serĉu la moralan komforton en la propra fido, kiu devas
edifi al li la koron.
Ne estas juste
okazigi aŭ trudi komunikiĝon al tiu aŭ alia elkarniĝinto. Krom tio, ke vi ne
konas la eblecojn de lia nova kondiĉo en la spirita sfero, vi atentu la
problemon de viaj meritoj mem.
La homo povas ja
deziri tion aŭ alion, sed ekzistas ia Providenco, kiu planas la aferon,
ekzamenante la meriton de la petanto kaj la utilecon de la dono.
Ĉiu komunikiĝo
kun la Nevideblo devas esti spontanea, kaj la kristana spiritisto serĉu en sia
fido la plej altan rimedon por la ĉesigo de la homa egoismo, konsiderante la
neceson de ripozo por tiuj, kiujn li amis, kaj atendante lian rektan parolon,
kiu ja venos kiam kaj kiel la spiritaj mentoroj opinios konvene kaj oportune.
381. – Multaj
serĉas Spiritismon, plendante pri persekutoj el la Nevideblo. Ĉu tiuj, kiuj
protestas kontraŭ tiaj maltrankviligoj, estas iel forlasitaj de siaj spiritaj
gvidantoj?
La protekto de
la Dia Providenco etendiĝas al ĉiuj kreitaĵoj.
La agado de
persekutantaj kaj konfuzitaj Spiritoj praviĝas en la kadro de elaĉetaj provoj,
sed tiuj, kiuj plendas kontraŭ la sieĝado de malsuperaj fortoj el la sferoj
ligitaj al la terglobo, devas konsulti sian propran koron, antaŭ ol formuli
siajn plendojn, tiel ke ili observu, ĉu la perturbanta Spirito ne troviĝas en
ili mem.
Ekzistas ja
teruraj obsedantoj de homoj, nomataj “fiero”, “vantemo”, “mallaboremo”,
“avareco”, “malklereco” aŭ “malbonvolo”, kaj estas grave esplori, ĉu ni ne
estas viktimoj de tiuj malvirtigaj energioj multfoje loĝantaj en la koro de la homo,
ĝin blindigante je la kompreno de la lumo de Dio. Kontraŭ tiuj detruaj
elementoj estas necesa ia nova speco de preĝoj, konsistanta el laboro, fido,
klopodo kaj bonvolo.
Libro: La
Konsolanto.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Prática.
377 – Há
estudiosos da Doutrina que se afastam das reuniões, quando as mesmas não apresentam
fenômenos. Como se deve proceder para com eles?
Os que assim procedem
testemunham, por si mesmo, plena inabilitação para o verdadeiro trabalho do
Espiritismo sincero. Se preferirem as emoções transitórias dos nervos ao
serviço da auto-iluminação, é melhor que se afastem temporariamente dos estudos
sérios da Doutrina, antes de assumirem qualquer compromisso.
A compreensão do
Espiritismo ainda não está bastante desenvolvida em seu mundo interior, e é
justo que prossigam em experiências para alcança-la.
O êxito dos
esforços do plano espiritual, em favor do Cristianismo redivivo, não depende da
quantidade de homens que o busquem, mas da qualidade dos trabalhos que militam
em suas fileiras.
378 – Por que
motivo à doutrinação e a evangelização nas reuniões espiritistas beneficiam
igualmente os desencarnados, se a estes seria mais justo o aproveitamento das
lições recebidas no plano espiritual?
Grande número de
almas desencarnadas nas ilusões da vida física, guardadas quase que
integralmente no íntimo, conservam-se, por algum tempo, incapazes de aprender
as vibrações; do plano espiritual superior, sendo conduzidas por seus guias e amigos
redimidos às reuniões fraternas do Espiritismo evangélico, onde, sob as vistas amoráveis
desses mesmos mentores do plano invisível, se processam os dispositivos da lei
de cooperação e benefícios mútuos, que rege os fenômenos da vida nos dois planos.
379 – Como
deverá agir o estudioso para identificar as entidades que se comunicam?
Os Espíritos que
se revelam, através das organizações mediúnicas, devem ser identificados por
suas idéias e pela essência espiritual de suas palavras.
Determinados
médiuns, com tarefas especializadas podem ser auxiliares preciosos à
identificação pessoal, seja no fenômeno literário, nas equações da ciência, ou
satisfazendo a certos requisitos da investigação; todavia, essa não é a regra
geral, salientando-se que as entidades espirituais, muitas vezes, não encontram
senão um material deficiente que as obriga tão-só ao indispensável, no que se
refere à comunicação.
Devemos
entender, contudo, que a linguagem do Espírito é universal, pelos fios invisíveis
do pensamento, o que, aliás, não invalida a necessidade de um estudo atento acerca
de todas as idéias lançadas nas mensagens, guardando-se muito cuidado no capítulo
dos nomes ilustres que porventura as subscrevem.
Nas
manifestações de toda natureza, porém, o crente ou o estudioso do problema da
identificação, não pode dispensar aquele sentido espiritual de observação que
lhe falará sempre no imo da consciência.
380 – É justo
que o espiritista, depois de sofrer pela morte a separação de um ente amado,
provoque a comunicação dele nas sessões medianímicas?
O espiritista
sincero deve buscar o conforto moral, em tais casos, na própria fé que lhe deve
edificar intimamente o coração.
Não é justo
provocar ou forçar a comunicação com esse ou aquele desencarnado. Além de não
conhecerdes as possibilidades de sua nova condição na esfera espiritual; deveis
atender ao problema dos vossos méritos.
O homem pode
desejar isso ou aquilo, mas há uma Providência que dispõe no assunto,
examinando o mérito de quem pede e a utilidade da concessão.
Qualquer
comunicado com o Invisível deve ser espontâneo, e o espiritista cristão deve
encontrar na sua fé o mais alto recurso de cessação do egoísmo humano, ponderando
quanto à necessidade de repouso daqueles a quem amou, e esperando a sua palavra
direta, quando e como julguem os mentores espirituais convenientes e oportunos.
381 – Muita
gente procura o Espiritismo, queixando-se de perseguições do Invisível. Os que
reclamam contra essas perturbações estão, de algum modo, abandonados de seus guias
espirituais?
A proteção da
Providência Divina estende-a a todas as criaturas.
A perseguição de
entidades sofredoras e perturbadas justifica-se no quadro das provações
redentoras, mas, os que reclamam contra o assédio das forças inferiores dos
planos adstritos ao orbe terrestre, devem consultar o próprio coração antes de formularem
as suas queixas, de modo a observar se o Espírito perturbador não está neles
mesmos.
Há obsessores
terríveis do homem, denominados “orgulho”, “vaidade”, “preguiça”, “avareza”,
“ignorância” ou “má-vontade”, e convém examinar se não se é vítima dessas
energias perversoras que, muitas vezes, habitam o coração da criatura, enceguecendo-a
para a compreensão da luz de Deus. Contra esses elementos destruidores faz-se
preciso um novo gênero de preces, que se constitui de trabalho, fé, esforço e
boa -vontade.
Livro: O
Consolador.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário