Provoj de riĉeco kaj de mizero
814. Kial Dio
donis al iuj riĉecon kaj potencon, kaj al aliaj mizeron?
Por elprovi ĉiun
en malsama maniero. Cetere, kiel vi scias, tiuj provoj estas elektataj de la
Spiritoj mem, kiuj ilin ofte ne venkas.
815. Kiu el la
du jenaj provoj estas la pli danĝera al la homo: ĉu malriĉeco aŭ riĉeco?
Tiel danĝera
estas la unua kiel la dua. Mizero naskas murmuradon kontraŭ la Providenco; riĉeco
puŝas al ĉiaj ekscesoj.
816. Riĉulo
estas elmetata al pli da tentoj; sed, ĉu li ne havas pli da rimedoj por fari
bonon ?
Ĝuste tiun li ne
ĉiam faras; li fariĝas egoisto, fiera, nesatigebla; liaj bezonoj kreskas kun
lia riĉeco, kaj li pensas, ke al li sola neniam sufiĉas tio, kion li havas.
Alta pozicio en ĉi
tiu mondo kaj aŭtoritato super similuloj estas provoj tiel grandaj kaj glitigaj
kiel mizero, ĉar, ju pli riĉa kaj pova estas la homo, des pli da devoj li havas
por plenumi kaj pli multenombraj estas la rimedoj, je kiuj li disponas, por
fari bonon kaj malbonon. Dio elprovas malriĉulon per rezignacio kaj riĉulon per
la uzado, kiun ĉi tiu faras, de siaj havaĵoj kaj potenco.
Riĉeco kaj
potenco naskas ĉiajn pasiojn, kiuj alligas nin al la materio kaj malproksimigas
nin de la spirita perfekteco; tial Jesuo diris: Estas pli facile por kamelo iri
tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio.
Libro: La Libro
de la Spiritoj – Allan Kardec.
Provas da
Riqueza e da Miséria
814. Por que
Deus concedeu a uns a riqueza e o poder e a outros a miséria?
— Para provar a
cada um de uma maneira diferente. Aliás, vós o sabeis, essas provas são
escolhidas pelos próprios Espíritos, que muitas vezes sucumbem ao realizá-las.
815. Qual dessas
duas provas é a mais perigosa para o homem, a da desgraça ou a da riqueza?
— Tanto uma como
a outra. A miséria provoca a murmuração contra a Providência, a riqueza leva a
todos os excessos.
816. Se o rico
sofre mais tentações, não dispõe também de mais meios para fazer o bem?
— É justamente o
que nem sempre faz; torna-se egoísta, orgulhoso e insaciável; suas necessidades
aumentam com a fortuna e julga não ter o bastante para si mesmo.
A posição
elevada no mundo e a autoridade sobre os semelhantes são provas tão grandes e
arriscadas quanto a miséria; porque, quanto mais o homem for rico e poderoso
mais obrigações tem a cumprir, maiores são os meios de que dispõe para fazer o
bem e o mal. Deus experimenta o pobre pela resignação e o rico pelo uso que faz
de seus bens e do seu poder.
A riqueza e o
poder despertam todas as paixões que nos prendem à matéria e nos distanciam da
perfeição espiritual. Foi por isso que Jesus disse: — "Em verdade vos
digo, é mais fácil um camelo passar pelo fundo de uma agulha do que um rico entrar
no reino dos céus".
Livro: O Livro
dos Espíritos – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário