La Apokalipso de
Johano
Kelkajn jarojn
antaŭ ol finiĝi la unua jarcento, post la alveno de la nova doktrino, la
spiritaj fortoj jam faras ekzamenon pri la amara situacio de la mondo, antaŭ la
estonteco.
Sub la egido de
Jesuo ili starigas novajn planojn de progreso por la civilizacio kaj strekas
iliajn unuajn liniojn por la eŭropaj landoj de la modernaj tempoj. Por la
nevidebla mondo, Romo tiam jam estas nenio alia ol infekta fokuso, kiun oni
devas neniigi aŭ formovi. Ĉiuj donoj de la Supro estis malŝatataj de la imperia
urbo, aliiĝinta en vezuvion da pasioj kaj elĉerpiĝoj.
La Dia Majstro vokas
al la Spaco la Spiriton de Johano ankoraŭ enkarniĝintan sur la Tero, kaj la
Apostolo, mirigita kaj afliktita, legas la simbolan lingvaĵon de la nevidebla
mondo.
La Sinjoro petis
lin, ke li transdonu liajn instruojn al la planedo, kiel avertojn al ĉiuj
nacioj kaj ĉiuj popoloj de la Tero, kaj la maljuna Apostolo el Patmo transdiras
al siaj disĉiploj la eksterordinarajn avertojn de la Apokalipso.
Ĉiuj faktoj post
la ekzistado de Johano tie estas antaŭviditaj. Estas vero, ke ofte la apostola
priskribo penetras en terenon pli obskuran; oni vidas, ke lia homa esprimo ne
povas fidele kopii la dian esprimon de liaj vizioj de vivanta intereso por la
historio de la homaro. Militoj, estontaj nacioj, venontaj turmentoj,
merkantilismo, ideologiaj luktoj de la okcidenta civilizacio tie estas detale
antaŭdiritaj. Kaj la plej dolora figuro tie priskribita, kiu ankoraŭ sin
prezentas al la vido de la moderna mondo, estas ja tiu de la deviinta roma eklezio,
simboligita per besto vestita per purpuro kaj ebria de la sango de la
sanktuloj.
Libro: Sur la
vojo al la lumo.
Emmanuel / Chico
Xavier
O APOCALIPSE DE
JOÃO
Alguns anos
antes de terminar o primeiro século, após o advento da nova doutrina, já as
forças espirituais operam uma análise da situação amargurosa do mundo, em face
do porvir. Sob a égide de Jesus, estabelecem novas linhas de progresso para a
civilização, assinalando os traços iniciais dos países europeus dos tempos
modernos.
Roma já não
representa, então, para o plano invisível, senão um foco infeccioso que é preciso
neutralizar ou remover. Todas as dádivas do Alto haviam sido desprezadas pela cidade
imperial, transformada num vesúvio de paixões e de esgotamentos.
O Divino Mestre
chama aos Espaços o Espírito João, que ainda se encontrava preso nos liames da
Terra, e o Apóstolo, atônito e aflito, lê a linguagem simbólica do invisível.
Recomenda-lhe o
Senhor que entregue os seus conhecimentos ao planeta como advertência a todas
as nações e a todos os povos da Terra, e o velho Apóstolo de Patmos transmite
aos seus discípulos as advertências extraordinárias do Apocalipse.
Todos os fatos
posteriores à existência de João estão ali previstos. É verdade que frequentemente
a descrição apostólica penetra o terreno mais obscuro; vê-se que a sua expressão
humana não pôde copiar fielmente a expressão divina das suas visões de palpitante
interesse para a história da Humanidade. As guerras, as nações futuras, os tormentos
porvindouros, o comercialismo, as lutas ideológicas da civilização ocidental,
estão ali pormenorizadamente entrevistos. E a figura mais dolorosa, ali
relacionada, que ainda hoje se oferece à visão do mundo moderno, é bem aquela
da igreja transviada de Roma, simbolizada na besta vestida de púrpura e embriagada
com o sangue dos santos.
Livro: A Caminho
da Luz.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário