Kaj ne
konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono. (1)
Donu al ni,
Sinjoro, la forton por malcedi al la sugestoj de la malbonaj Spiritoj, kiuj
provus deturni nin de la vojo de la bono, inspirante al ni malbonajn pensojn.
Sed ni mem estas
malperfektaj Spiritoj, enkarniĝintaj sur tiu ĉi tero por elaĉeti kulpon kaj
plibonigi nin. La unua kaŭzo de la malbono estas en ni, kaj la malbonaj Spiritoj
nur profitas niajn malvirtajn inklinojn, ĉe kiuj ili tenas nin por nin tenti.
Ĉia malperfektaĵo
estas pordo malfermita al ilia influo; tial ili estas senpovaj kaj rezignas ĉian
provon kontraŭ la perfektaj estuloj. Ĉio, kion ni povus fari por eviti ilin,
estus senutila, se ni ne kontraŭstarus al ili per neskuebla volo por la bono
kaj absoluta rezigno pri la malbono. Nur kontraŭ ni mem do ni devas direkti
niajn klopodojn, kaj tiam la malbonaj Spiritoj foriras mem, ĉar la malbono ilin
altiras, dum la bono ilin forpelas. Vidu malsupre: Preĝoj por la obseditoj.)
Sinjoro, subtenu
nin en nia malforteco; inspiru al ni per la voĉo de niaj Gardanĝeloj kaj de la
bonaj Spiritoj la volon korekti nin pri niaj malperfektaĵoj, por fermi al la
malpuraj Spiritoj la pordojn de nia animo. (Vidu malsupre: § 11.)
La malbono ne
estas Via verko, Sinjoro, ĉar la fonto de la tuta bono nenion malbonan povas
krei; ni mem ĝin kreas per malobeo al Viaj leĝoj kaj per malbona uzo, kiun ni
faras el la libereco, kiun Vi donis al ni.. Kiam la homoj plenumos Viajn leĝojn,
la malbono malaperos de sur la tero, kiel ĝi jam malaperis el la mondoj pli
progresintaj.
Por neniu la
malbono estas io nepre bezona, kaj ĝi ŝajnas nekontraŭstarebla nur al tiuj,
kiuj plezuras en ĝi. Se ni havas la volon fari ĝin, ni povas ankaŭ havi la volon
fari la bonon; tial, ho mia Dio, ni petas de Vi kaj de la bonaj Spiritoj la
helpon por kontraŭstaro al la tento.
1- La
originala franca teksto diras: “Ne forlasu nin en tento, sed liberigu nin de la
malbono”, kaj la Aŭtoro skribas la jenan noton: “Iuj tradukoj diras: Ne konduku
nin en tenton (et ne nos inducas in tentationem); tiu esprimo igus pensi, ke la
tento venas de Dio, ke Li memvole pelas la homojn al la malbono, blasfema
penso, kiu similigus Dion al Satano, kaj kiu ne povus esti en la menso de
Jesuo. Tia penso estas konforma al la vulgara doktrino pri la rolo de la
demonoj. (Vidu en La Ĉielo kaj la Infero ĉap X: “La Demonoj”.)
Libro: La
Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XXVIII.
Não nos deixeis
cair em tentação, mas livrai-nos do mal. (1)
Dai-nos, Senhor,
a força de resistir às sugestões dos maus espíritos, que tentarão desviar-nos
da senda do bem, inspirando-nos maus pensamentos.
Mas nós somos,
nós mesmos, Espíritos imperfeitos, encarnados na Terra para expiar nossas
faltas e nos melhorarmos. A causa do mal está em nós próprios, e os maus
Espíritos apenas se aproveitam de nossas tendências viciosas, nas quais nos
entretêm, para nos tentarem.
Cada imperfeição
é uma porta aberta às suas influências, enquanto eles são impotentes e
renunciam a qualquer tentativa contra os seres perfeitos. Tudo o que possamos
fazer para afastá-los será inútil, se não lhes opusermos uma vontade
inquebrantável na prática do bem, com absoluta renúncia ao mal. É, pois, contra
nós mesmos que devemos dirigir os nossos esforços, e então os maus Espíritos se
afastarão naturalmente, porque o mal é o que os atrai, enquanto o bem os
repele. (Ver adiante: Preces pelos obsedados).
Senhor,
amparai-nos em nossa fraqueza, inspirai-nos, pela voz dos nossos anjos
guardiães e dos Bons Espíritos, a vontade de corrigirmos a nossas imperfeições,
a fim de fecharmos a nossa alma ao acesso dos Espíritos impuros. (Ver adiante:
nº 11).
O mal não é,
portanto, Vossa obra, Senhor, porque a fonte de todo o bem não pode engendrar
nenhum mal. Somos nós mesmos que o criamos, ao infringir as Vossas leis, e pelo
mau uso que fazemos da liberdade que nos concedestes. Quando os homens
observarem as Vossas leis, o mal desaparecerá da Terra, como já desapareceu dos
mundos mais adiantados.
Não existe para
ninguém a fatalidade do mal, que só parece irresistível para aqueles que nele
se comprazem. Se temos vontade de fazê-lo, também poderemos ter a de fazer o
bem. E é por isso, oh! Senhor, que solicitamos a vossa assistência e a dos Bons
Espíritos, para resistirmos à tentação.
1 -
Algumas traduções trazem: "Não nos induzais à tentação" (et ne nos
inducas in tentationem), mas essa forma daria a entender que a tentação vem de
Deus, que impeliria voluntariamente os homens ao mal, pensamento evidentemente
blasfemo, que assemelharia Deus a Satanás, e não pode ter sido o de Jesus. Ela
está, por sinal, de acordo como a doutrina vulgar sobre o papel dos demônios. (Ver
O Céu e o Inferno, cap. X, "Os Demônios")
Livro: O
Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, cap. XXVIII.
Nenhum comentário:
Postar um comentário