Virtoj kaj
malvirtoj
893. Kiu estas
la plej merita el ĉiuj virtoj?
Ĉiuj virtoj
havas sian meriton, ĉar ĉiuj estas signoj de progreso sur la vojo de l' bono.
Virto ekzistas ĉiufoje, kiam estas kontraŭstaro al la forlogo de la malnoblaj inklinoj;
sed la superbeleco de virto konsistas en la ofero de l' persona intereso por la
bono de la proksimulo, sen ia kaŝita penso; la plej merita virto estas tiu
bazita sur la plej neprofitama karitato.
894. Iuj
personoj faras bonon pro spontanea ekmovo, ne bezonante superi ian ajn kontraŭan
senton; ĉu ili estas tiel meritaj, kiel tiuj, kiuj devas batali kontraŭ sia
propra naturo kaj kiuj ĝin venkas?
Ĉe tiuj, ne
bezonantaj batali, progreso estas jam farita: ili batalis pasintatempe kaj
venkis; tial la bonaj sentoj postulas de ili nenian penon, kaj iliaj agoj ŝajnas
al ili tute naturaj: bono fariĝis ĉe ili kvazaŭ kutimo.
Oni devas do
honori ilin kiel spertajn batalantojn, kiuj permilitis siajn rangojn.
Ĉar vi ankoraŭ
staras malproksime de perfekteco, tial tiuj ekzemploj mirigas vin pro la
kontrasto, kaj vi ilin admiras des pli, ĉar ili estas maloftaj; sed sciu, ke, en
la mondoj pli progresintaj ol la via, tio estas regulo, kio ĉe vi estas
escepto. En tiuj mondoj, la sento de bono estas ĉie propramova, ĉar ilin loĝas
nur bonaj Spiritoj, kaj unu sola fia intenco estus tie monstra escepto. Jen, kial
en tiuj mondoj la homoj estas feliĉaj, kaj tio sama okazos sur la Tero, kiam la
homaro aliiĝos, kaj kiam ĝi komprenos kaj praktikos karitaton, laŭ ties vera
signifo.
895. Krom la
malbonaj flankoj kaj malvirtoj, pri kiuj neniu povus erari kiu estas la plej
karakteriza signo de neperfekteco?
Ĝi estas la
persona intereso. La moralaj kvalitoj estas ofte kiel orumaĵo sur kupra
objekto: ĝi ne rezistas al provilo. Iu homo povas posedi realajn kvalitojn, pro
kiuj la mondo lin kredus virtulo; sed tiuj kvalitoj, kvankam ili estas progreso,
ne ĉiam eltenas iajn provojn, kaj sufiĉas iafoje tuŝi lian personan intereson,
por ke ties fundo estu malkaŝita. Vera sinforgesemo estas tiel malofta sur la
Tero, ke, kiam ĝi aperas, ĝi estas rigardata kiel stranga fenomeno.
La alligiteco al
materiaj aferoj estas senduba signo de malsupereco, ĉar, ju pli la homo sin
krampas al ĉimondaj havaĵoj, des malpli li komprenas sian destinon; per
sinforgesemo, kontraŭe, li pruvas, ke li vidas la estontecon el pli alta,
punkto.
896. Estas
personoj abnegaciemaj sen ia distingo, malŝparantaj siajn havaĵojn sen ia
profito, manke de prudenta uzado; ĉu tiuj personoj havas ian meriton?
Ili estas
meritaj pro sia abnegaciemo, sed ne pro la bono, kiun ili povus fari.
Sinforgesemo estas virto, sed senpripensa malŝparemo estas ĉiam almenaŭ
neprudento.
Riĉeco ne estas
donata al kelkaj homoj por esti disĵetata en la vento, same kiel al aliaj ne
por esti tenata en ŝranko: ĝi estas deponitaĵo, pri kiu ili devas prezenti siajn
kalkulojn, ĉar ili iam respondos por la tuta bono, kies farado estis en iliaj
manoj, sed kiun ili ne faris, kaj, ankaŭ, por ĉiuj larmoj, kiujn ili povus
sekigi per mono, kiun ili donis al homoj, ĝin ne bezonantaj.
Libro: La Libro
de La Spiritoj – Allan Kardec, ĉap. XII.
As Virtudes e os
Vícios
893. Qual a mais
meritória de todas as virtudes?
Todas as
virtudes têm o seu mérito, porque todas são indícios de progresso no caminho do
bem. Há virtude sempre que há resistência voluntária ao arrastamento das más
tendências; mas ti sublimidade da virtude consiste no sacrifício do interesse
pessoal para o bem do próximo, sem segunda intenção. A mais meritória é aquela
que se baseia na caridade mais desinteressada.
894. Há pessoas
que fazem o bem por um impulso espontâneo, sem que tenham de lutar com nenhum
sentimento contrário. Têm elas o mesmo mérito daquelas que têm de lutar contra
a sua própria natureza e conseguem superá-la?
Os que não têm
de lutar é porque já realizaram o progresso: lutaram anteriormente e venceram;
é por isso que os bons sentimentos não lhes custam nenhum esforço e suas ações
lhes parecem tão fáceis: o bem tornou-se para eles um hábito. Deve-se honrá-los
como a velhos guerreiros que conquistaram suas posições. Como estais ainda
longe da perfeição, esses exemplos vos espantam pelo contraste e os admirais
tanto mais porque são raros. Mas sabei que nos mundos mais avançados que o
vosso, isso que entre vós é exceção se torna regra O sentimento do bem se
encontra por toda parte e de maneira espontânea, porque são mundos habitados
somente por bons Espíritos e uma única intenção má seria neles uma exceção
monstruosa. Eis porque os homens ali são felizes e assim será também na Terra,
quando a Humanidade se houver transformado e quando compreender e praticar a
caridade na sua verdadeira acepção.
895. À parte os
defeitos e os vícios sobre os quais ninguém se enganaria, qual é o indício mais
característico da imperfeição?
O interesse
pessoal. As qualidades morais são geralmente como a douração de um objeto de
cobre, que não resiste à pedra de toque. Um homem pode possuir qualidades reais
que afazem para o mundo um homem de bem; mas essas qualidades, embora
representem um progresso, não suportam em geral a certas provas, e basta ferir
a tecla do interesse pessoal para se descobrir a fundo. O verdadeiro
desinteresse, é de fato tão raro na Terra que se pode admirá-lo como a um
fenômeno, quando ele se apresenta. O apego às coisas materiais é um indício
notório de inferioridade, pois, quanto mais o homem se apega aos bens deste
mundo, menos compreende o seu destino. Pelo desinteresse, ao contrário, ele
prova que vê o futuro de um ponto de vista mais elevado.
896 Há pessoas
desinteressadas, mas sem discernimento, que prodigalizam os seus haveres sem
proveito real, por não saberem empregá-los de maneira razoável. Terão por isso
algum mérito?
Têm o mérito do
desinteresse mas não o do bem que poderiam fazer. Se o desinteresse é uma
virtude, a prodigalidade irrefletida é sempre, pelo menos uma falta de juízo. A
fortuna não é dada a alguns para ser lançada ao vento como não o é a outros
para ser encerrada num cofre. E um depósito de que terão de prestar contas,
porque terão de responder por todo o bem que poderiam ter feito e não o
fizeram: por todas as lágrimas que poderiam ter enxugado com o dinheiro dado
aos que na verdade não estavam necessitados.
Livro: O Livro
dos Espíritos – Allan Kardec, Cap. XII.
Nenhum comentário:
Postar um comentário