Preĝo en la Momento ekdormi
38. Antaŭparolo.
La dormo estas la ripozo de la korpo, sed la Spirito ne bezonas ripozon. Dum la
sentumoj malvigliĝas, la animo parte liberiĝas el la materio kaj uzas siajn
kapablojn de Spirito. La dormo estas donita al la homo por riparo de la korpaj
fortoj kaj por reakiro de moralaj fortoj. Dum la korpo reakiras la elementojn,
kiujn ĝi perdis per la agado dum la maldormo, la Spirito iras revigliĝi ĉe
aliaj Spiritoj; li ĉerpas el tio, kion li vidas, el tio, kion li aŭdas kaj el la
konsiloj, kiujn oni donas al li, ideojn, kiujn li retrovas ĉe la vekiĝo en
stato de intuicio; la dormo estas la dumtempa reveno de l’ ekzilito en sian
veran patrujon; dormanto estas malliberulo, momente reakirinta la liberecon.
Sed okazas, kiel
ĉe malvirta malliberulo, ke la Spirito ne ĉiam profitas tiun momenton da
libereco por sia progreso; se li havas malbonajn instinktojn, anstataŭ serĉi la
societon de la bonaj Spiritoj, li serĉas la Rondon de siaj similuloj, kaj iras
viziti lokojn, kie li povas libere konduti laŭ siaj inklinoj.
Kiu estas konvinkita
pri tiu vero, tiu levu sian penson en la momento, kiam li sentas alproksimiĝon
de la dormo; petu la konsilojn de la bonaj Spiritoj kaj de tiuj, kies memoro
estas al li kara, por ke ili venu kolektiĝi al li dum la mallonga tempo, kiu
estas al li donata, kaj ĉe la vekiĝo li sentos pli da forto kontraŭ la malbono,
pli da kuraĝo kontraŭ la malprospero.
39. Preĝo. Mia
animo estas vidiĝonta dum momento kun aliaj Spiritoj. La bonuloj venu helpi min per siaj konsiloj. Mia Gardanĝelo, permesu, ke
ĉe mia vekiĝo mi konservu daŭran kaj utilan impreson de tiuj konsiloj.
Libro: La
Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec. Ĉap. XXVIII.
Prece no Momento
de Dormir
38. Prefácio - O
sono é o repouso do corpo, mas o Espírito não necessita desse repouso. Enquanto
os sentidos se entorpecem, a alma se liberta parcialmente da matéria, gozando
das suas faculdades espirituais. O sono foi dado ao homem para a reparação de
suas forças orgânicas e das suas forças morais, enquanto o corpo recupera as
energias gastas no estado de vigília, o espírito vai se retemperar entre os
outros Espíritos. É então que ele tira, de tudo o que vê, de tudo que percebe,
e dos conselhos que lhe são dados, as idéias que lhe ocorrem depois, em forma
de intuições.É o retorno temporário do exilado à sua verdadeira pátria, a
liberdade momentaneamente concedida ao prisioneiro.
Mas acontece,
como no caso dos prisioneiros perversos, que o Espírito nem sempre aproveita
esse momento de liberdade para o seu adiantamento. Se conserva maus instintos,
em vez de procurar a companhia dos Bons Espíritos, busca a dos seus
semelhantes, e dirige-se aos lugares em que pode liberar as suas más
inclinações.
Aquele que se
acha compenetrado desta verdade eleve o seu pensamento, no momento em que sente
aproximar-se o sono; solicite o conselho dos Bons Espíritos e daqueles cuja
memória lhe seja cara, a fim de que venham assisti-lo, no breve intervalo que
lhe é concedido. Se assim fizer, ao acordar se sentirá fortalecido contra o
mal, com mais coragem para enfrentar as adversidades.
39. Prece -
Minha alma vai encontrar-se por um instante com os outros Espíritos. Que venham
os Bons ajudar-me com os seus conselhos. Meu Anjo Guardião, fazei que ao
acordar eu possa conservar uma impressão durável e benéfica desse encontro.
Livro: O Evangelho Segundo o Espiritismo - Allan Kardec, XXVIII.
Livro: O Evangelho Segundo o Espiritismo - Allan Kardec, XXVIII.
Nenhum comentário:
Postar um comentário