quinta-feira, 22 de outubro de 2015

Recusar / Rifuzi

Recusar
A visitante humilde chegou ao gabinete do distinto filantropo e, embora desapontada, pediu auxílio financeiro para uma operação de que se via urgentemente carecida e que só podia ser executada em grande metrópole.
O benfeitor, homem de largos haveres e reconhecidamente bom, era, apesar disso, apegado a preconceitos, e, vendo a pedinte tão jovem, envergando o vestido lindamente estampado que lhe fora cedido por favor, prometeu cooperar.
No dia seguinte, mandou fazer sindicância.
Daí a cinco dias, recebeu o relatório.
Tratava-se de pobre viúva sem ninguém.
Em seguida, recomendou fosse a doente ao consultório de médico amigo.
O facultativo estudou as chapas radiográficas e confirmou a opinião de outros colegas.
Urgia a intervenção cirúrgica, inadiável.
O protetor, decidido a ajudar com a quantia solicitada, esperou a esposa ausente. Tinha receio de ser mal interpretado.
Após uma semana, a esposa regressa e ambos se dirigem, contentes, para o telheiro da viúva necessitada.
Entretanto, ao descerem de luzido automóvel, deparou-se-lhes um enterro de última classe. A enferma desvalida desencarnara na véspera.
         ***
Quando você estiver em condições de ajudar, não atrase o benefício.
Tenha em mente o antigo rifão que preceitua: “Dar tarde, é recusar”.
Livro: Bem-Aventurados os Simples.
Valérium / Waldo Vieira.
Rifuzi
Humila vizitantino venis en kabineton de fama filantropo kaj, kvankam hontigita, petis de li monan helpon por operacio, al kiu ŝi urĝe devus submetiĝi kaj kiu povus esti farata nur en granda urbo.
La bonfaranto, homo posedanta multajn havaĵojn kaj tre bonkora, estis, malgraŭ tio, obeema al antaŭjuĝoj kaj vidante tiel junan petantinon kun vesto eble stampita, kiun oni kompleze pruntedonis al ŝi, li promesis kunhelpi.
La sekvintan tagon li ordonis enketon pri ŝi.
Post kvin tagoj li ricevis raporton.
Ŝi estis kompatinda vidvino sen ies protekto.
Poste li konsilis al la malsanulino konsulti lian amikan kuraciston.
La medicinisto esploris ŝian radiografion kaj konfirmis opiniojn de aliaj kolegoj.
Urĝis al  ŝi sperti neprokrasteblan operacion.
Decidinte helpi ŝin per la sumo, la filantropo atendis sian forestantan edzinon. Li timis kalumnion.
Post semajno lia edzino revenis kaj ambaŭ ĝojaj sin direktas al la domaĉo de la malriĉa vidvino. Sed, kiam ili eliras el brila aŭtomobilo, ilin surprizas enterigo de la lasta klaso. La forlasita malsanulino estis elkarniĝinta en la antaŭa tago.
***
Kiam vi povos helpi, ne malfruigu bonfaron.
Ĉiam memoru pri la malnova diraĵo, kiu tekstas jene: “Malfrua dono estas rufuzi.”
Libro: Feliĉaj la Simplaj.
Valérium / Waldo Vieira.

Nenhum comentário:

Postar um comentário