Filoj
Naskiĝas la
infano, portante kun si la moralan heredaĵon, kiu, jam antaŭ la renaskiĝo en la
fizika regiono, karakterizas lian memecon. Li tamen ricevos la reflektojn de la
gepatroj kaj instruistoj, kiuj stampos sur lia nova cerba aparato la imagojn
lin multfoje influontajn dum la tuta ekzistado.
Sendube lian
spiriton atendas, en nova etapo, la instruado, kiu riĉigos lian iradon direkte
al tiu aŭ tiu alia celo. Sed gravas konsideri, ke la vorto skribita, kompare
kun tiu parolata aŭ kun la senpera ekzemplo, havas malpli fortan
reflekto-potencon, precipe se katenita inter la gramatikaj konvencioj.
Tiel okazas, ĉar
la voĉo kaj la agado estas saturitaj de indukta magnetismo, kiu efikas per tuja
reflekto, kaj pro tio ili estigas signifoplenajn transformiĝojn, por la bono aŭ
por la malbono, laŭ la naturo de tiuj, per kiuj ili manifestiĝas.
La infanoj,
konfiditaj sur la Tero al nia prizorgado, portas neŭrocerban aparaton tute
novan laŭ ties organa strukturo, similan al fotografilo laŭcele preparita por registri
impresojn. La objektivo, kiu en tiaspeca aparato konsistas el sistemo de
adekvataj lensoj kapablaj kapti ĝustajn bildojn sur sentivaj elementoj,
estas figurata, ĉe la infana menso, de ia renovigita spegulo, en kiu kune funkcias
vidado kaj observado, atento kaj pripensado kiel lensoj de la animo, kiu
ensorbas la reflektojn de la ĝin ĉirkaŭantaj mensoj kaj ilin fiksas en si mem
kiel bazajn elementojn de konduto.
La infanoj do
troviĝas sub rekta efiko de spirita muldado fare de tiuj, kiuj por ili preparas
la lulilon aŭ al ili certigas la lernejon, simile al viva, malfortika argilo rilate
al la ideoj de la argilaĵisto.
Ni do ne povas
forgesi, ke, sur la Tero, niaj filoj, kvankam portante kun si la sedimenton el
pasintaj spertoj dum antaŭaj migradoj sur la fiziologia kampo, estas tamen
kamaradoj, kiuj dumtempe revenas por denova kunvivado, preskaŭ ĉiam celante
kune kun ni reĝustiĝi laŭ la imperativoj de la Dia Leĝo kaj bezonante, kiel ankaŭ
ni mem, elprovojn kaj instruojn koncerne al la klopodoj por la dezirata
regeneriĝo.
Escepte de tiuj
animoj transcendantaj niajn evoluajn markŝtonojn pro sia aparta misio plibonigi
la ordinaran socian scenejon, ĉiuj ceteraj ricevas la efikon de niaj reflektoj,
asimilante impresojn, kiuj longdaŭre enradikiĝas kaj iafoje akompanas ilin ekde
la infanaĝo ĝis la morto de la fizika korpo.
Trakti ilin kiel
ornamaĵojn de la koro signifas ilin konduki al pereigaj eraroj, ĉar,
nekapabliĝante por la elaĉeta lukto dum la disvolviĝo de sia organa envolvaĵo, ili
facile alkonformiĝas al la superreganta reflekto de la inteligentoj kutimiĝintaj al la ombro aŭ
al ribelemo, pro kio ili gravitas al la influo de la plej evitinda kaj timinda pasinteco.
Ĉiu infano do,
konfidita al nia prizorgo, estas viva vazo rikoltanta la bildojn de nia ĉiutaga
sperto. Pro tio koncernas nin la devo lernigi al ili nociojn pri justeco kaj
laboro, frateco kaj ordo, ilin frue kutimigante, per la forto de nia ekzemplado, al disciplino
kaj praktikado de bono, tamen sen forpreni de ili la spiriton de optimismo kaj
espero. Akceptante ĝin kun amo, ni devas memori, ke la infana koro estas
altvalora urno konservonta niajn reflektojn, ia trofeo nin respegulonta en la
granda estonteco, en kiu ni ĉiuj ankaŭ vivos kiel heredontoj de niaj propraj
verkoj.
Libro:
Penso kaj Vivo.
Emmanuel
/ Chico Xavier.
Filhos
Nasce a criança,
trazendo consigo o patrimônio moral que lhe marca a individualidade antes do
renascimento no plano físico; no entanto, receberá os reflexos dos pais e dos
mestres que lhe imprimirão à nova chapa cerebral as imagens que, em muitas
ocasiões, lhe influenciarão a existência inteira.
Indiscutivelmente,
a instrução espera-lhe o espírito em nova fase, enriquecendo-lhe o caminho
nesse ou naquele mister; contudo, importa reconhecer que a palavra escrita, em
confronto com a palavra falada ou com o exemplo direto, revela poderes de
repercussão menos vivos, mormente quando torturada entre os preconceitos da
forma gramatical.
E que a voz e a
ação prática jazem impregnadas do magnetismo indutivo que se desprende da
reflexão imediata, operando significativas transformações para o bem ou para o
mal, segundo a natureza que lhes personaliza as manifestações.
As crianças
confiadas na Terra ao nosso zelo são portadoras de aparelhagem neurocerebral
completamente nova em sua estrutura orgânica, à feição de câmara fotográfica
devidamente habilitada a recolher impressões. A objetiva, que na máquina dessa
espécie é constituída por um sistema de lentes apropriadas, capazes de colher
imagens corretas sobre recursos sensíveis, é representada na mente infantil por
um espelho renovado em que se conjugam visão e observação, atenção e meditação
por lentes da alma, absorvendo os reflexos das mentes que a rodeiam e fixando-os
em si própria, como elementos básicos de Conduta.
Os pequeninos
acham-se, deste modo, à mercê dos moldes espirituais dos que lhes tecem o berço
ou que lhes asseguram a escola, assim como a argila frágil e viva ante as
idéias do oleiro.
Não podemos,
pois, esquecer na Terra que nossos filhos, embora carreando consigo a
sedimentação das experiências passadas, em estágios anteriores na gleba fisiológica,
são companheiros que nos retomam transitoriamente o convívio, quase sempre para
se reajustarem conosco, aos impositivos da Lei Divina, necessitados quanto nós
mesmos, de provas e ensinamentos, no que tange ao trabalho da regeneração
desejada.
Excetuados
aqueles que transcendem os nossos marcos evolutivos, à face da missão
particular de que se investem na renovação do ambiente comum, todos eles nos
sofrem os reflexos, assimilando impressões entranhadamente perduráveis que, às
vezes, lhes acompanham os passos desde a meninice até a morte do corpo denso.
Tratá-los à
conta de enfeites do coração será induzi-los a funestos enganos, porqüanto, em
se tornando ineficientes para a luta redentora, quando se lhes desenvolve o
veículo orgânico facilmente se ajustam ao reflexo dominante das inteligências
aclimatadas na sombra ou na rebeldia, gravitando para a influência do pretérito
que mais deveríamos evitar e temer.
É assim que toda
criança, entregue à nossa guarda, é um vaso vivo a arrecadar-nos as imagens da
experiência diária, competindo-nos, pois, o dever de traçar-lhe noções de
justiça e trabalho, fraternidade e ordem, habituando-a, desde cedo, à
disciplina e ao exercício do bem, com a força de nossas demonstrações, sem,
contudo, furtar-lhe o clima de otimismo e esperança.
Acolhendo-a, com
amor, cabe-nos recordar que o coração da infância é urna preciosa a
incorporar-nos os reflexos, troféu que nos retratará no grande futuro, no qual
passaremos todos igualmente a viver, na função de herdeiros das nossas próprias
obras.
Livro:
Pensamento e Vida.
Nenhum comentário:
Postar um comentário