Motivoj de
Rezignacio
13. La homo
povas mildigi aŭ pligrandigi la amarecon de siaj provoj laŭ la maniero, kiel li
rigardas la surteran vivon. Des pli multe li suferas, ju pli longa li vidas la
daŭron de la sufero; nu, kiu lokas sin en la vidpunkto de la spirita vivo, tiu
ampleksas per unu rigardo la enkorpan vivon; li vidas ĝin kiel punkton en la
senlimo, komprenas ĝian mallongecon kaj rekonas, ke tiu dolora momento tre
rapide forpasos; la certeco pri proksima estonteco pli feliĉa lin subtenas kaj
kuraĝigas, kaj, anstataŭ plendi, li dankas la ĉielon pri la doloroj, kiuj lin
progresigas. Kontraŭe, al tiu, kiu vidas nur la enkorpan vivon, ĉi tiu ŝajnas
senfina, kaj la doloro pezas sur li per sia tuta pezo. La rezultato de tiu unua
maniero rigardi la vivon estas malpliigi la gravecon de la suferoj ĉimondaj, admoni
la homon moderigi siajn dezirojn kaj kontentiĝi per sia pozicio, ne enviante la
pozicion de aliaj, malpliakrigi la moralan impreson de la malsukcesoj kaj
elreviĝoj, kiujn li trapasas; el ĝi li ĉerpas trankvilon kaj rezignacion
utilajn al la sano tiel de la korpo, kiel de l’ animo, dum per la envio, la ĵaluzo
kaj la ambicio, li memvole kondamnas sin al turmento kaj pliigas la afliktojn
kaj la ĉagrenojn de sia mallonga ekzistado.
Libro:
La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. V.
Motivos de
Resignação.
13. O homem pode
abrandar ou aumentar o amargor das suas provas, pela maneira de encarar a vida
terrena. Maior é o seu sofrimento, quando o considera mais longo. Ora, aquele
que se coloca no ponto de vista da vida espiritual, abrange na sua visão a vida
corpórea, como um ponto do infinito, compreendendo a sua brevidade, sabendo que
esse momento penoso passa bem depressa. A certeza de um futuro próximo e mais
feliz o sustenta e encoraja, e em vez de lamentar-se, ele agradece ao céu as
dores que o fazem avançar. Para aquele que, ao contrário, só vê a vida
corpórea, esta parece interminável, e a dor pesa sobre ele com todo o seu peso.
O resultado da maneira espiritual de encarar a vida é a diminuição de
importância das coisas mundanas, a moderação dos desejos humanos, fazendo o
homem contentar-se com a sua posição, sem invejar a dos outros, e sentir menos
os seus revezes e decepções. Ele adquire, assim, uma calma e uma resignação tão
úteis à saúde do corpo como à da alma, enquanto com a inveja, o ciúme e a
ambição, entrega-se voluntariamente à tortura, aumentando as misérias e as
angústias de sua curta existência.
Livro: O
Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, cap. V.
Nenhum comentário:
Postar um comentário