terça-feira, 28 de novembro de 2017

“SE” - Teodoro A. Dolejŝ.

  

Mallonga estas la vorteto “se”,
signifo ĝia tamen gravas tre.
La homoj ofte diras: “Se mi povus”,
aŭ “se mi tion farus, vidus, trovus”...
sed nur malofte ili fari povas,
ĉar ili tempon nek serĉas, nek trovas;
nek por ekvidi, ili ja rigardas,
kaj de trompiĝi ili sin ne gardas.
Se oni vere volas veron vidi,
al veramantoj oni devas fidi;
se oni vere volas veron scii,
ĝin serĉu kaj eklernu ĝin konscii;
en la spirito propra serĉu ĝin!
Al lum’ la lumo manifestas sin.
Se vi deziras bonon post la morto,
kaj esti protektata de la sorto,
surtere ĉian eblan bonon faru
kaj tiel por feliĉo vin preparu!
Ne dubu pri l’ eterna vivo, ne!
Vi vivos en la mondo de l’ Ide’.

28/9/1943 - Teodoro A. Dolejŝ.      
Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.
Valdomiro Lorenz.

Nenhum comentário:

Postar um comentário