INTELEKTISMO
204. – Ĉu la
homa animo povos sin levi al Dio sole nur per la morala progreso, sen la
intelektaj valoroj?
– Sento kaj saĝo
estas la du flugiloj, per kiuj la animo sin levos al la senlima perfekteco.
En la malvasta
rondo de la Tero, ili ambaŭ estas konsiderataj kiel morala progreso kaj
intelekta progreso, sed, ĉar ni ekzamenas nun la ĝustedire mondajn valorojn,
aparte, tial ni devas konfesi, ke ili ambaŭ estas nepre necesaj por la progreso.
Estas juste tamen konsideri la superecon de la unua super la dua, ĉar la
intelekta parto, sen la morala, povas oferi plurajn okazojn de falo ĉe la
ripetado de la eksperimentoj, dum la morala progreso neniam estos troa,
prezentante la plej gravan nukleon el la evoluaj energioj.
205. – Ĉu ni
povas havi ideon pri la amplekso de nia intelekta kapablo?
– La intelekta
kapablo de la surtera homo estas tro malvasta, kompare kun la altaj povoj de la
spirita estulo libera de la materiaj ligiloj.
La ĉeneroj de la
reenkarniĝo ludas la rolon de lumŝirmilo super ĉiuj antaŭaj konkeroj de la
reenkarniĝinta Spirito. En tiu ombro kuŝas la amaso da neklaraj rememoroj, da
denaskaj inklinoj, da sennombraj spertoj, da naturaj, spontaneaj valoroj, kiujn
vi nomas subkonscio.
La ordinara homo
estas parta reprezento de la transcenda homo, kiu revenos al siaj akiraĵoj de
la pasinteco, post kiam li estos plenuminta la provon aŭ mision postulatajn de
liaj moralaj kondiĉoj, en la meĥanismo de la dia justeco.
Cetere, la
intelekta nekapablo de la fizika homo havas sian originon en lia propra
situacio, karakterizita de la neceso de amaraj provoj.
La homa cerbo
estas fragila, nesufiĉa aparato, kie la falinta Spirito devas valorigi siajn
laborajn realigojn.
Prezentu al vi
la kranion, kie kuŝas mikroskopaj ĉeloj tute okupitaj pri sia soifo je
oksigeno, ne malbezonante eĉ por unu miliono da sekundo da sangofluon ilin
irigaciantan; la fragilecon de la filamentoj, ilin kunigantaj, kies konektivoj
mezuras cent milionojn da milimetro, kaj tiel vi havos ĝustan ideon pri la mizero
de la pensanta maŝino, kiun la saĝulo el la Tero havas por siaj fieraj
deduktoj. Kaj tiam vi rimarkos, ke, pro lia kondiĉo de Spirito falinta en la
elaĉeta lukto, ĉio emas elpruvi al la surtera homo lian humilan pozicion, tiel
ke, en ĉiuj kondiĉoj, li povu kulturi al aŭtentikajn valorojn de la sento.
206. – En la
spirita sfero, kiel estas konsiderata la nuntempa intelekta pozicio de la Tero?
– En la modernaj
tempoj la surteraj intelektaj valoroj suferas la humiligon de ĉiuj malvirtigaj
fortoj de la dekadenco.
La nuntempa
generacio, kiu tiom da fojoj sin donis al fanfaronado, atribuante al si mem la
plej altajn konkerojn sur la kampo de la pozitiva rezonado, kaŭzis la plej
vastajn malekvilibrojn en la evoluaj fluoj de la terglobo, per sia nepravigebla
apartiĝo de la sento.
La edukaj rondoj
el la Tero neniam posedis tiom da facileco por plivastiĝo, kiel nun, dank’ al
la evoluo de la presarto; la libro kaj la ĵurnalo neniam estis tiel
disvastigitaj; malgraŭ tio, la gazetaro estas, preskaŭ ĝenerale, ilo de
skandalo por la komunumo, kaj centro de ekonomia intereso por la privata medio,
dum malmultaj libroj triumfas sen helpo de la privata aŭ oficiala bonŝanco, en
la okazo, ke ili pritraktos la altajn vivoproblemojn.
207. – Ĉu la
intelekta dekadenco povas pligravigi la malekvilibron de la mondo?
– Sen ia dubo.
Tial ni rimarkas en la politika-socia pejzaĝo de la Tero la deflankiĝojn, la
teoriajn absurdojn, la ekstremismojn, estigantajn la renverson de ĉiuj valoroj.
Tro multe
priokupitaj pri siaj ekstravagancoj, la misiuloj de la intelekto ŝanĝis sian
laboron ĉe la spirito por okupo de superregado, kiel la religiaj pastroj, kiuj
ŝanĝis la lumon de la fido por la tuŝeblaj prebendoj de la ekonomia situacio.
Tia situacio kaŭzis ja la plej altan malekvilibron al la socia organismo de la
Tero, kaj, kiel reala pruvo, de tiu aserto, ni memoru, ke la milito de
1914-1918 kostis al la plej inteligentecaj popoloj el la mondo pli ol cent mil
miliardojn da frankoj, reliefigante, ke, per malpli ol la centona parto de tiu
kvanto, tiuj nacioj povus esti elpelintaj la fantomon de la sifiliso el la scenejo
de la Tero.
Libro: La Konsolanto.
Emmanuel / Chico
Xavier.
INTELECTUALISMO
Emmanuel
204 – A alma humana
poder-se-á elevar para Deus, tão-somente com o progresso moral, sem os valores
intelectivos?
O sentimento e a
sabedoria são as duas asas com que a alma se elevará para a perfeição infinita.
No círculo
acanhado do orbe terrestre, ambos são classificados como adiantamento moral e
adiantamento intelectual, mas, como estamos examinando os valores propriamente
do mundo, em particular, devemos reconhecer que ambos são imprescindíveis ao
progresso, sendo justo, porém, considerar a superioridade do primeiro sobre o
segundo, porquanto a parte intelectual sem a moral pode oferecer numerosas
perspectivas de queda, na repetição das experiências, enquanto que o avanço
moral jamais será excessivo, representando o núcleo mais importante das
energias evolutivas.
205 – Podemos
ter uma idéia da extensão de nossa capacidade intelectual?
A capacidade
intelectual do homem terrestre é excessivamente reduzida, em face dos elevados
poderes da personalidade espiritual independente dos laços da matéria.
Os elos da reencarnação
fazem o papel de quebra-luz sobre todas as conquistas anteriores do Espírito
reencarnado. Nessa sombra, reside o acervo de lembranças vagas, de vocações
inatas, de numerosas experiências, de valores naturais e espontâneos, a que
chamais subconsciência. O homem comum é uma representação parcial do homem
transcendente, que será reintegrado nas suas aquisições do passado, depois de
haver cumprido a prova ou a missão exigidas pelas suas condições morais, no
mecanismo da justiça divina.
Aliás, a
incapacidade intelectual do homem físico tem sua origem na sua própria situação,
caracterizada pela necessidade de provas amargas.
O cérebro humano
é um aparelho frágil e deficiente, onde o Espírito em queda tem de valorizar as
suas realizações de trabalho.
Imaginai a caixa
craniana, onde se acomodam células microscópicas, inteiramente preocupadas com
sua sede de oxigênio, sem dispensarem por um milésimo de segundo; a corrente do
sangue que as irriga, a fragilidade dos filamentos que as reúnem, cujas
conexões são de cem milésimos de milímetro, e tereis assim uma idéia exata da
pobreza da máquina pensante de que dispõe o sábio da Terra para as suas
orgulhosas deduções, verificando que, por sua condição de Espírito caído na
luta expiatória, tudo tende a demonstrar ao homem do mundo a sua posição de
humildade, de modo que, em todas as condições, possa ele cultivar os valores
legítimos do sentimento.
206 – Como é
considerada, no plano espiritual, a posição atual intelectiva da Terra?
Os valores
intelectuais do planeta, nos tempos modernos, sofrem a humilhação de todas as
forças corruptoras da decadência. A atual geração, que tantas vezes se entregou
à jactância, atribuindo a si mesma as mais altas conquistas no terreno do
raciocínio positivo, operou os mais vastos desequilíbrios nas correntes
evolutivas do orbe, com o seu injustificável divórcio do sentimento.
Nunca os
círculos educativos da Terra possuíram tanta facilidade de amplificação, como
agora, em face da evolução das artes gráficas; jamais o livro e o jornal foram
tão largamente difundidos; entretanto, a imprensa, quase de modo geral, é órgão
de escândalo para a comunidade e centro de interesse econômico para o ambiente
particular, enquanto que poucos livros triunfam sem o bafejo da fortuna privada
ou oficial, na hipótese de ventilarem os problemas elevados da vida.
207 – A
decadência intelectual pode prejudicar o desequilíbrio do mundo?
Sem dúvida. E é
por essa razão que observamos na paisagem político-social da Terra as
aberrações, os absurdos teóricos, os extremismos operando a inversão de todos
os valores.
Excessivamente
preocupados com as suas extravagâncias, os missionários da inteligência
trocaram o seu labor junto ao espírito por um lugar de domínio, como os
sacerdotes religiosos que permutaram a luz da fé pelas prebendas tangíveis da
situação econômica. Semelhante situação operou naturalmente o mais alto
desequilíbrio no organismo social do planeta, e, como prova real desse asserto,
devemos recordar que a guerra de 1914-1918 custou aos povos mais
intelectualizados do mundo mais de cem mil bilhões de francos, salientando-se
que, com menos de centésima parte dessa importância, poderiam essas nações
haver expulsado o fantasma da sífilis do cenário da Terra.
Livro: O Consolador.
Emmanuel / Chico
Xavier.