Devo
195. – Kiel ni
povu trovi en ni mem la elementon klarigantan ĉian dubon, koncerne la fratecan,
bonegan kvaliton de la ago, kiun ni deziras efektivigi en la ĉiutagaj luktoj de
la interrilata vivo?
Pri tio ni estas
devigitaj rememori la malnovan ordonon: “ami nian proksimulon kiel nin mem”.
Ĉe ĉiuj siaj
faroj, la disĉiplo de Jesuo devos konsideri, ĉu li estus kontenta, ricevante
ilin de unu sia frato, en la sama kvalito, intenseco kaj maniero, en kiu li
intencas apliki la maksimon aŭ ekzemplon al la aliaj.
Per tiu
introspekta procedo, ĉesus ĉiuj ventanimaj kampanjoj de agoj kaj paroloj, kaj
la kristana komunumo estute iradus sian efektivan vojon.
196. – Kiel la
spiritaj gvidantoj rigardas niajn plendojn?
Multaj plendoj
estas konsiderataj veraj preĝoj, indaj je ĉia zorga atento de la elkarniĝintaj
amikoj.
Sed la plimulto
de ili estas nenio alia ol vana lamentado, al kiu la homo alkutimiĝis, kvazaŭ
al iu ajn malvirto, ĉar, se vi havas en la manoj la efikan kuracilon de la
Evangelio de Jesuo kaj la konsolajn klarigojn de la Doktrino de la Spiritoj, la
ripetado de certaj plendoj esprimas malbonan volon ĉe la aŭtentika apliko de la
spiritisma scio al vi mem.
Libro: La
Konsolanto.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Dever
195 – Como
poderemos encontrar, dentro de nós mesmos, o elemento esclarecedor de qualquer
dúvida, quanto à qualidade fraternal e excelente do ato que pretendamos realizar
nas lutas cotidianas da vida de relação?
Aqui, somos
compelidos a recordar o antigo preceito do “amar o próximo como a nós mesmos”.
Em todos os seus
atos, o discípulo de Jesus deverá considerar se estaria satisfeito,
recebendo-os de um seu irmão, na mesma qualidade, intensidade e modalidade com
que pretende aplicar o conceito, ou exemplo, aos outros.
Com esse
processo introspectivo, cessariam todas as campanhas levianas dos atos e das
palavras, e a comunidade cristã estaria integrada, em conjunto, no seu legítimo
caminho.
196 – Como
encaram os guias espirituais as nossas queixas?
Muitas são
consideradas verdadeiras preces dignas de toda a carinhosa atenção dos amigos
desencarnados.
A maioria,
porém, não passa de lamentação estéril, a que o homem se acostumou como a um
vício qualquer, porque, se tende nas mãos o remédio eficaz com o Evangelho de
Jesus e com os consoladores esclarecimentos da doutrina dos Espíritos, a
repetição de certas queixas traduz má-vontade na aplicação legítima do conhecimento
espiritista a vós mesmos.
Livro: O
Consolador.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário