III – SPIRITO
KAJ MATERIO
Ne estas efiko
sen ia kaŭzo; la nenio ne povas produkti ion. Jen aksiomoj, t.e. nekontesteblaj
veraĵoj. Nu, ĉar ja ekzistas en ĉiu homo potencoj, fortoj, kiuj ne povas esti rigardataj
kiel materiaj, necesas serĉi ilian originon en alia fonto ekster la materio,
nome en tiu principo konata kiel animo aŭ Spirito.
Kiam,
malsuprenirante en la fundon de la animo, ni volas lerni kiel koni nin mem,
analizi niajn fakultojn; kiam tiun animon ni senbalastigas je la ŝaŭmo, kiun la
vivo amasigis sur ĝin, kaj ni forskuas de nia intelekto la dikan envolvaĵon el
antaŭjuĝoj, eraroj kaj sofismoj – tiam ni eniras la plej kaŝajn angulojn de nia
memo kaj troviĝas antaŭ tiuj noblaj principoj, sen kiuj ne estus grandeco en la
homaro: la amo al la bono, la sento de justeco kaj progreso.
Tiuj principoj,
kiuj en diversaj gradoj troviĝas tiel en la malklerulo, kiel ankaŭ en la genio,
ne povas deveni de la materio, ĉar tiajn atributojn ĝi ne posedas. Kaj se ĝi
ilin ne posedas, kial ĝi sola povus formi estaĵojn havantajn tiajn ecojn? La
sento pri la belo kaj la vero, la admiro, kiun ni spertas ĉe la grandaj kaj
noblaj faroj, havus tiel la saman originion, kiel la karno de nia korpo kaj la
sango en niaj vejnoj. Ni tamen devas ilin rigardi, kiel rebrilojn de pura,
superega lumo, brilanta interne de ĉiu homo, same kiel la Suno rebrilas en la
akvoj, ĉu ili estas klaraj aŭ ne.
Vane oni
pretendus, ke ĉio estas materio! Kiel do! Ni sentas potencajn strebojn al la
amo kaj la bono, ni amas la virton, la sindonon, la heroecon; en ni estas
gravurita la sento pri la morala beleco; la harmonio de la leĝoj kaj aferoj nin
ravas kaj penetras; kaj nenio el ĉio ĉi distingus nin de la materio? Ni sentas,
ni amas, ni havas konsciencon, volon, prudenton; kiel do ni devenus el kaŭzo,
kiu posedas tiajn ecojn en nenia grado; kiu nek sentas, nek amas; kiu konas
nenion; kiu estas blinda kaj muta! Estante superaj al la kaŭzo, kiu nin kreis,
ni ja estus pli bonaj, pli perfektaj ol ĝi.
Tia vidmaniero
ne eltenas ekzamenon. La homo havas duoblan naturon. Laŭ la korpo kaj ties
organoj li devenas el la materio; laŭ siaj intelektaj kaj moralaj kapabloj li
devenas el la Spirito. Rilate al la homa korpo ni pli ĝuste aldiru, ke la
organoj formantaj tiun mirindan maŝinon similas al radoj, kiuj ne povas moviĝi
sen ia motoro, sen ia funkciiga volo. Tiu motoro estas la animo. Tria elemento
ilin ambaŭ kunligas, transsedante al la korpo la komandojn de la penso.
Tiu elemento
estas la perispirito: etereca materio, neperceptebla por niaj sentumoj. Ĝi
envolvas la animon, kiun ĝi akompanas en ties senfinaj migradoj kaj al kiu, per
plipuriĝo kaj progresado, ĝi liveras vaporecan, diafanan korpon. Ni pritraktos
pli poste la ekziston de tiu perispirito, ankaŭ nomata fluideca duoblaĵo. (*)
La Spirito vivas
en la materio, kiel arestito en karcero; la sentumoj estas kvazaŭ fendoj, tra
kiuj Spirito komunikiĝas kun la ekstera mondo. Sed dum la materio frue aŭ
malfrue senfortiĝas kaj diseriĝas, la Spirito tamen fariĝas pli potenca kaj pli
forta per edukado kaj sperto.
Liaj aspiroj
pligrandiĝas, plu daŭras en la transtombo; lia bezono scii, koni, vivi ne havas
limojn.
Ĉio ĉi montras,
ke la homa estaĵo nur kelkatempe apartenas al la materio. La korpo estas ne pli
ol pruntita vestaĵo, pasema formo, ia instrumento per kiu la animo daŭrigas en
tiu ĉi mondo sian puriĝadon kaj progreson. La spirita vivo estas la normala,
vera, senfina vivo.
(*) De kelke da jaroj certa skolo penas
anstataŭigi la dualismon de la materio kaj de la spirito per la teorio de l’
unueco de la substanco. Por tiu skolo materio kaj spirito estas diferencaj
statoj de unu sama substanca, kiu tra eterna evoluado plipuriĝas, rafiniĝas,
fariĝas inteligenta kaj konscia. Ni ne funde pritraktos ĉi tie tiun demandon,
kio postulus pli longan elvolvon, sed necesas rekoni, ke la ideo, kiun oni ĝis
nun faris pri la materio, estis erara. Dank’ al la eltrovoj de Crookes,
Becquerel, Curie, Lebon, la materio nun montriĝas al ni sub tre subtilaj
statoj, kaj en tiuj statoj ĝi posedas senfine variajn proprecojn. Ĝia ŝanĝiĝemo
estas ekstrema. Ĉe certa grado de maldensiĝo ĝi ŝanĝiĝas en forton. G. Lebon
povis diri, kun ŝajna pravo, ke la materio estas ne pli ol densiĝo de la forto,
dum la forto estas diseriĝinta materio. Sed restas ankoraŭ nura hipotezo
dedukti el tiuj faktoj, ke en difinita momento de sia evoluado la forto fariĝas
inteligenta kaj konscia. Por ni ekzistas inter la esto kaj la ne-esto ia
laŭesenca diferenco. Aliflanke, la monismo de Haeckel, malakceptante ĉe la homa
spirito ian vivon sendependan de la korpo kaj repuŝante ĉian nocion pri la
postvivo, logike enfluas en la samajn konsekvencojn de la pozitivisma
materialismo kaj meritas la samajn kritikojn.
Libro: LA KIALO
DE L’ VIVO
Léon Denis.
III - ESPÍRITO E
MATÉRIA
Não há efeito
sem causa; nada procede do nada. Esses são axiomas, isto é, verdades incontestáveis.
Ora, como se constata em cada um de nós a existência de forças e de poderes que
não podem ser considerados como materiais, há a necessidade, para explicar sua
causa, de se chegar a uma outra fonte além da matéria, a esse princípio que chamamos
alma ou espírito.
Quando, descendo
ao fundo de nós mesmos, querendo aprender a nos conhecer, a analisar nossas
faculdades; quando, afastando de nossa alma a borra que a vida acumula, o
espesso envelope de preconceitos, erros e sofismas que têm revestido nossa inteligência;
penetrando nos recessos mais íntimos de nosso ser, encontramo-nos face a face
com esses princípios augustos sem os quais não haveria grandeza para a humanidade:
o amor ao bem, o sentimento de justiça e de progresso. Esses princípios, que se
encontram em diversos graus, tanto entre os ignorantes quanto entre os homens de
gênio, não podem vir da matéria, desprovida que está de tais atributos. E se a
matéria não possui essas qualidades, como poderia formar, sozinha, os seres que
delas são dotados? O senso do belo e do verdadeiro, a admiração que sentimos
pelas grandes e generosas obras, não poderia ter a mesma origem que a carne de
nossos membros ou o sangue de nossas veias. Está lá, na sua maior parte, como
os reflexos de uma luz sublime e pura que brilha em cada um de nós, da mesma
forma que o sol se reflete sobre as águas, quer estejam sujas ou límpidas.
Em vão se
pretende que tudo seja matéria. E apesar de que ainda que nos ressintamos de poderosos
impulsos de amor e de bondade, já conseguimos amar a virtude, o devotamento, o
heroísmo; o sentimento da beleza moral está gravado em nós; a harmonia das
coisas e das leis nos penetra, nos arrebata. E, com tudo isso, nada nos distinguiria
da matéria?
Sentimos,
amamos, possuímos consciência, vontade e razão e procederíamos de uma causa que
não encerra essas qualidades em nenhum grau, de uma causa que não sente, não
ama nem conhece nada, que é cega e muda? Superiores à força que nos produziu,
seríamos mais perfeitos e melhores que ela!
Uma tal maneira
de ver não suporta um exame. O homem participa de duas naturezas.
Por seu corpo,
por seus órgãos, deriva da matéria; por suas faculdades intelectuais e morais,
é espírito.
Dizendo ainda
mais exatamente, relativamente ao corpo humano, os órgãos que compõem essa
admirável máquina são semelhantes a rodas incapazes de agir sem um motor, sem
uma vontade que as coloque em ação. Esse motor é a alma. Um terceiro elemento
religa os dois outros, transmitindo aos órgãos as ordens do pensamento. Esse elemento
é o perispírito, matéria etérea que escapa aos nossos sentidos. Envolve a alma,
acompanha-a após a morte nas suas peregrinações infinitas, depurando-se,
progredindo com ela, constituindo um corpo diáfano, vaporoso. Voltaremos, mais
adiante, a comentar sobre a existência desse perispírito, chamado também de
duplo fluídico.
O espírito jaz
na matéria como um prisioneiro em sua cela; os sentidos são as aberturas pelas
quais se comunica com o mundo exterior. Mas, enquanto a matéria, cedo ou tarde,
declina, periclita e se desagrega, o espírito aumenta em poder, fortifica-se
pela educação e experiência. Suas aspirações se engrandecem, se estendem para
além da túmulo; sua necessidade de saber, de conhecer e de viver não tem
limites. Tudo mostra que o ser humano pertence apenas temporariamente à
matéria. O corpo não é senão uma vestimenta emprestada, uma forma passageira,
um instrumento com a ajuda do qual a alma prossegue, nesse mundo, sua obra de
depuração e de progresso. A vida espiritual é a vida normal, verdadeira, sem
fim.
Livro: O Porquê
da Vida.
Léon Denis.
Nenhum comentário:
Postar um comentário