S-ino Hélène Michel
Dudekkvinjara
junulino, subite mortinta en sia hejmo, sen suferoj,sen antaŭe konata kaŭzo. Riĉa
kaj iom frivola, la ventanimeco de karaktero inklinigis ŝin pli al la senvaloraĵoj
de la vivo ol al la seriozaj aferoj. Sed ŝi posedis bonan koron kaj estis dolĉa,
amena kaj karitatema.
Tri tagojn post
sia morto, elvokite de konataj personoj, ŝi esprimis jene: “Mi ne scias, kie mi
estas... kia konfuzo min ĉirkaŭas! Vi vokis min kaj mi venis. Mi ne komprenas, kial
mi ne estas hejme; oni bedaŭras mian foreston, dum mi ĉeestas, ne povante fariĝi
rekonata. Mia korpo ne plu apartenas al mi, kaj tamen mi sentas ĝian malvarmon...
Mi volas forlasi ĝin kaj mi ĉiam pli ligiĝas al ĝi... Mi estas kvazaŭ du
personoj... Ho! Kiam mi fine komprenos tion, kio okazas al mi? Estas necese, ke
mi ankoraŭ iru tien... mia alia “memo”, kio al ĝi okazos dum mia foresto?Adiaŭ.”
Tiu sento pri
duoblaĵo, kiu ankoraŭ ne estas detruita per kompleta disiĝo, ĉi tie estas
evidenta. Nekonstanta karaktero, kun pozicio kaj riĉaĵo konsentantaj al ŝi
kontentigon de ĉiuj kapricoj, devis ankaŭ favori ŝiajn inklinojn al frivoleco.
Ne mirigas do, ke ŝia malligiĝo estis malrapida, tiel ke, tri tagojn post sia
morto, ŝi ankoraŭ sentis sin ligita al sia korpa envolvaĵo. Sed, ĉar ŝi ne
posedis gravajn malvirtojn kaj estis bonkaraktera, tiu situacio neniel estis
pena kaj ne devis longe daŭri. Post kelkaj tagoj, kiam ŝi estis elvokita, tiam ŝiaj
ideoj jam estis tute aliaj. Jen tio, kion ŝi diris:
“Dankon, ke vi
preĝis por mi. Mi rekonas la bonecon de Dio kiu evitigis al mi la suferojn kaj
la maltrankvilojn, kiuj sekvus la malligiĝon de mia Spirito. Por mia kompatinda
patrino rezignacii estos tre malfacile; sed ŝi estos konsolita, kaj tio, kio en
ŝiaj okuloj estas granda malfeliĉo, estis fatala kaj nepre necesa, ke la aferoj
de la Ĉielo sin turnis en tion, kio devas esti: ĉio. Mi estos apud ŝi ĝis la
fino de ŝia surtera provado, helpante ŝin elteni ĝin.
Mi ne estas
malfeliĉa, sed mi multon devas fari por alproksimigi min al la situacio de la
feliĉuloj. Mi petos al Dio konsenti al mi reveni sur la Teron por regajni la tempon,
kiun mi tie perdis, en mia lasta ekzistado.
La fido subtenu
vin, miaj amikoj; fidu la efikecon de la preĝo, precipe tiu venanta el la koro.
Dio estas bona.”
–– D. Ĉu vi
longe restis, ne rekonante vin?
–– R. Mi
komprenis la morton en la sama tago, kiam vi preĝis por mi.
–– D. Ĉu via
konfuzostato estis dolora?
–– R. Ne, mi ne
suferis, mi pensis, ke mi sonĝas kaj mi atendadis la vekiĝon. Mia vivo ne estis
senigita je doloroj, sed ĉiu enkarnulo en via mondo devas suferi.
Mi rezignaciis
pri la volo de Dio, kaj mia rezignacio estis de Li konsiderata. Mi dankas vin
por la preĝoj helpintaj min rekoni min mem. Dankon; mi plezure ĉiam revenos.
Adiaŭ.” – Hélène.
Libro: La Ĉielo
kaj la Infero – Allan Kardec. Ĉap. III / Spiritoj
en mezbonaj kondiĉoj.
Senhora Helena
Michel
Moça de 25 anos,
falecida subitamente no lar, sem sofrimentos, sem causa previamente conhecida.
Rica e um tanto frívola, a leviandade de caráter a predispunha mais para as futilidades
da vida do que para as coisas sérias. Não obstante, possuía um coração bondoso
e era dócil, afetuosa e caritativa.
Evocada por
pessoas conhecidas, três dias após o falecimento, assim se exprimia: "Não
sei onde estou... que turbação me cerca! Chamou-me e eu vim. Não compreendo
porque não estou em minha casa; choram a minha ausência quando presente estou,
sem poder fazer-me contudo reconhecida. Meu corpo não mais me pertence e no
entanto eu lhe sinto a frigidez...
Quero deixá-lo e
mais a ele me atenho sempre... Sou como que duas personalidades... Oh! quando
chegarei a compreender o que comigo se passa? É necessário que vá lá ainda...
meu outro "eu", que lhe sucederá na minha ausência? Adeus."
É evidente aqui
que o sentimento de dualidade não está destruído por completa separação. Caráter
volúvel, permitindo-lhe a posição e a fortuna a satisfação de todos os
caprichos, deveria igualmente favorecer as tendências de leviandade. Não admira
pois tenha sido lento o seu desprendimento, a ponto de, três dias após a morte,
sentir -se ainda ligada ao invólucro corporal. Mas como não possuísse vícios
sérios e fosse de boa índole, essa situação nada tinha de penosa e não deveria
prolongar-se por muito tempo. Evocada novamente depois de alguns dias, as suas
idéias estavam já muito modificadas. Eis o que disse:
"Obrigada
por haverdes orado por mim. Reconheço a bondade de Deus, que me subtraiu aos sofrimentos
e apreensões conseqüentes ao desligamento do meu Espírito. A minha pobre mãe será
dificílimo resignar-se; entretanto será confortada e o que a seus olhos constitui
sensível desgraça, era fatal e indispensável para que as coisas do Céu se lhe
tornassem no que devem ser: tudo. Estarei ao seu lado até o fim da sua provação
terrestre, e a ajudarei a suportá–la’’.
”Não sou infeliz
porém muito tenho ainda que fazer para aproximar-me da situação dos
bem-aventurados. Pedirei a Deus me conceda voltar a essa terra para reparação
do tempo que ai perdi nesta última existência.”
"A fé vos
ampare, meus amigos; confiai na eficácia da prece, mormente quando partida do coração.
Deus é bom."
P. Levou muito
tempo reconhecer-se?
R. Compreendi a
morte no mesmo dia que por mim orastes.
P. Era doloroso
o estado de perturbação?
R. Não, eu não
sofria, acreditava sonhar e aguardava o despertar. Minha vida não foi isenta de
dores, porque todo ser encarnado nesse mundo deve sofrer. Resignando-se à vontade
de Deus, a minha resignação foi por Ele levada em conta. Grata vos sou, pelas
preces, que me auxiliaram no reconhecimento de mim mesma. Obrigada; voltarei
sempre com prazer. Adeus. – Helena
Livro: O Céu e o
Inferno – Allan Kardec. Cap. III / Espíritos em Condições Medianas.
Nenhum comentário:
Postar um comentário