AS VIDAS
SUCESSIVAS
Como tínhamos
dito o homem deve antes de tudo aprender a se conhecer a fim de clarear seu
porvir. Para caminhar com passo firme, precisa saber para onde vai. É conformando
seus atos com as leis superiores que o homem trabalhará eficazmente para a
própria melhoria e do meio social. O importante é discernir essas leis,
determinar os deveres que elas nos impõem, prever as conseqüências de suas
ações. O dia em que estiver compenetrado da grandeza de sua função, o ser
humano poderá melhor sedes apegar daquilo que o diminui e rebaixa; poderá se
governar com sabedoria, preparar por seus esforços a união fecunda dos homens
em uma grande família de irmãos.
Mas estamos
longe desse estado de coisas. Ainda que a humanidade avance na via do progresso,
pode-se dizer, entretanto, que a imensa maioria de seus membros caminha pela
via comum, em meio à noite escura, ignorante de si mesma, nada compreendendo do
propósito real da existência.
Espessas trevas
obscurecem a razão humana. As radiações da verdade chegam empalidecidas,
enfraquecidas, impotentes para aclarar as rotas sinuosas trilhadas pelas inumeráveis
legiões em marcha e para fazer resplender aos seus olhos o objetivo ideal e longínquo.
Ignorando seus
destinos, flutuando sem cessar entre o preconceito e o erro, o homem maldiz,
por vezes, a vida. Curvando-se sob seu fardo, lança sobre seus semelhantes a culpa
das provas que suporta e que, muito freqüentemente, são geradas por sua imprevidência.
Revoltado contra Deus, a quem acusa de injustiça, chega mesmo, algumas vezes,
na sua loucura e desespero, a desertar do combate salutar, da luta que, por si
só, poderia fortificar sua alma, esclarecer seu julgamento, prepará-lo para os trabalhos
de uma ordem mais elevada. Por que é assim? Por que o homem desce fraco e
desarmado na grande arena onde trava sem trégua, sem descanso, a eterna e
gigantesca batalha? É porque este globo, a Terra, está em um degrau inferior na
escala dos mundos. Aqui residem em sua maior parte espíritos infantis, isto é,
almas nascidas há pouco tempo para a razão. A matéria reina soberana em nosso
mundo. Nos curva sob seu jugo, limita nossas faculdades, estanca nossos
impulsos para o bem e nossas aspirações para o ideal.
Além disso, para
discernir o porquê da vida, para entrever a lei suprema que rege as almas e os
mundos, é preciso saber se libertar dessas pesadas influências, desapegar-se das
preocupações de ordem material, de todas essas coisas passageiras e cambiantes
que encobrem nosso espírito e que obscurecem nossos julgamentos. É nos elevando
pelo pensamento acima dos horizontes da vida, fazendo abstração do tempo e do
lugar, pairando, de alguma forma, acima dos detalhes da existência, que
perceberemos a verdade.
Por um esforço
de vontade, abandonemos um instante a Terra e gravitemos nessas alturas
imponentes. De cima se desenrolará para nós o imenso panorama das idades sem conta,
e dos espaços sem limites. Da mesma forma que o soldado, perdido no conflito, não
vê senão confusão em torno dele, enquanto o general, cujo olhar abraça todas as
peripécias da batalha, calcula e prevê os resultados; da mesma forma que o
viajante, perdido nas sinuosidades do terreno pode, escalando a montanha,
vê-las se fundir em um plano grandioso; assim a alma humana, da altura onde
plana, longe dos ruídos da terra e longe dos baixios obscuros, descobre a
harmonia universal.
- Aquilo que,
aqui embaixo, lhe parece contraditório, inexplicável e injusto, quando visto do
alto, se reata, se aclara; as sinuosidades do caminho se endireitam; tudo se
une, se encadeia; ao espírito, fascinado, aparece a ordem majestosa que regula
o curso das existências e a marcha do universo.
Dessas alturas
iluminadas, a vida não é mais, para os nossos olhos, como é para os da multidão
- uma vã perseguição de satisfações efêmeras mas antes um meio de aperfeiçoamento
intelectual, de elevação moral, uma escola onde se aprende a doçura, a paciência
e o dever. E essa vida, para ser eficaz, não pode ser isolada. Fora de seus limites,
antes do nascimento e após a morte, vemos, em uma espécie de penumbra, desenrolar-se
inúmeras existências através das quais, ao preço do trabalho e do sofrimento,
conquistamos, peça por peça, retalho por retalho, o pouco de saber e de qualidades
que possuímos; por elas igualmente conquistaremos o que nos falta: uma razão
perfeita, uma ciência sem lacunas, um amor infinito por tudo que vive.
A imortalidade
se assemelha a uma cadeia sem fim e se desenrola para cada um de nós na
imensidade dos tempos. Cada existência é um elo que se religa, na frente e
atrás, a elos distintos, a vidas diferentes, mas solidárias entre si. O
presente é a conseqüência do passado e a preparação do futuro. De degrau em
degrau, o ser se eleva e cresce. Artesã de seu próprio destino, a alma humana,
livre e responsável, escolhe seu caminho e, se este caminho é mau, as quedas
que advirão, as pedras e os espinhos que a dilacerarão, terão o efeito de
desenvolver sua experiência e esclarecer sua razão nascente.
Livro: O Porquê
da Vida.
Léon Denis.
LA SINSEKVAJ
EKZISTADOJ
Ni diris, ke por
klarigi al si la estontecon, la homo devas antaŭ ĉio lerni kiel koni sin mem.
Por entrepreni sekuran marŝon estas necese scii, kien oni iras. Nur
konformigante sian agadon al la superaj leĝoj la homo efike laboros por sia
pliboniĝo kaj la plibonigo de la socio.
Gravas do
distingi tiujn leĝojn, difini la devojn, kiujn ili trudas al ni, antaŭvidi la
sekvojn de niaj agoj.
Kiam la homo
konvinkiĝos pri la grandeco de sia misio, li pli bone scios liberiĝi de ĉio, kio
lin malaltigas kaj malfortigas; tiam, sciante sin regi pli saĝe, li preparos
per siaj klopodoj la fruktodonan unuiĝon de la homoj en unu grandan fratan
familion.
Sed kiel
malproksime ni staras de tiu stato! Kvankam la homaro antaŭeniras sur la vojo de
la progreso, tamen oni povas diri, ke la grandega plimulto de la homoj iradas
tra la vivo, kiel en malluma nokto, sciante nenion pri si mem kaj pri la reala
celo de la ekzistado.
Densa mallumego
vualas la homan prudenton. La radioj de la vero trafas ĝin jam palaj, malfortaj,
senpovaj por klarigi la kurbajn vojojn iratajn de la multenombraj marŝantaj
legioj, kaj ne sukcesas lumbriligi antaŭ ili la foran kaj idealan celon.
Nesciante sian
destinon, ŝanceliĝante senĉese inter antaŭjuĝo kaj eraro, la homo kelkfoje
malbenas la vivon. Kurbigita sub ties jugo, li kulpigas siajn similulojn pri la
elportataj suferoj, kiuj, preskaŭ ĉiam, estas kaŭzitaj de lia neantaŭzorgemo.
Ribelema kontraŭ Dio, kiun li akuzas pri maljusteco, li kelkfoje, en sia
frenezeco kaj malespero, eĉ forkuras el la edifa batalo, el la sola lukto, kiu
povas fortikigi lian animon, klarigi lian juĝadon, prepari lin por pli
altrangaj laboroj.
Kial ĝuste tiel?
Kial la homo malsupreniras, malforta kaj senarma, sur tiun grandan arenon, kie
li sin fordonas, senhalte kaj senripoze, al senfina, giganta batalo? Certe
tial, ĉar la terglobo estas malsupra ŝtupo en la hierarkio de la mondoj. Sur ĝi
loĝas nur komencantaj Spiritoj, t.e. animoj, ĉe kiuj ekestiĝas la racio. La
materio regas superege sur la mondo. Ĝi kurbigas nin sub sia jugo, limigas
niajn fakultojn, bridas niajn impulsojn al la bono, niajn aspirojn al la
idealo.
Tiel, por distingi la kialon de la vivo, por ekvidi la
superegan leĝon, kiu regas la animojn kaj la mondojn, estas necese, ke oni sciu
liberiĝi el la maldelikataj influoj, el la materiaj zorgoj, el ĉiuj aferoj
pasemaj kaj ŝanĝiĝemaj, kiuj vualas nian spiriton kaj malklarigas nian juĝadon.
Nur
leviĝante, per la penso, super la horizontoj de la vivo, abstraktante tempon
kaj spacon, iel ŝvebante super la bagatelaĵoj de la vivo, ni povos ekvidi la
veron.
Per streĉo de la
volo, ni momente forlasu la Teron kaj leviĝu ĝis tiuj eksterordinaraj altaĵoj.
Tiam malvolviĝos antaŭ ni la grandega panoramo de la sennombraj epokoj kaj
senlimaj spacoj. Kiel la soldato, kiu meze de la batalo nur vidas tumulton
ĉirkaŭ si, dum la generalo, kies rigardo ampleksas ĉiujn okazaĵojn de la
batalo, kalkulas kaj antaŭvidas la rezultatojn; kiel la vojaĝanto, perdiĝinta
sur la intermontaj vojoj, povas, suprenirante la monton, rigardi ilian grandiozan
tutaĵon, tiel la homa spirito, de super la altaĵoj, kie li ŝvebas, malproksime
de la surteraj bruado kaj mizeroj, malkovras la universalan harmonion. Kio ĉi
malsupre ŝajnis al li kontraŭdira, neklarigebla, maljusta, tio de alte fariĝas
harmonia kaj klara; la vojaj kurbaĵoj rektiĝas; ĉio unuiĝas, kunĉentriĝas; al
la ravita spirito montriĝas la majesta ordo reganta la kuron de la ekzistadoj
kaj la iradon de l’ Universo.
De tiuj lumaj
altaĵoj, la vivo ne plu estas antaŭ niaj okuloj – kiel ĝi estas por la plimulto
– ia vana serĉado de pasemaj ĝuoj, sed ja rimedo por intelekta pliboniĝo,
morala plialtiĝo; ia lernejo, kie oni lernas la dolĉecon, la paciencon, la
devon. Kaj por esti profita, tiu vivo ne povas esti ununura. Ekster ĝiaj limoj,
antaŭ la naskiĝo kaj post la morto, ni vidas, kvazaŭ en duonlumo, malvolviĝi
multego da ekzistadoj, tra kiuj, per laborado kaj sufero, ni iom post iom konkeris
niajn kvalitojn, nian malgrandan scion; kaj tiel ni konkeros ja tion, kio
mankas al ni: perfektan prudenton, senmankan sciencon, senfinan amon al ĉio
vivanta.
La senmorteco,
simila al senfina ĉeno, malvolviĝas por ĉiu el ni en la vasteco de l’ tempoj.
Ĉiu ekzistado ligiĝas, per la estonteco kaj la estinteco, al aliaj ekzistadoj
malsamaj kaj distingiĝaj, sed solidaraj inter si. La estanteco rezultas el la
estinteco kaj preparas la estontecon. Iom post iom la estaĵo kreskas kaj
plialtiĝas. Faranto de sia propra destino, la homa spirito, libera kaj
respondeca, elektas sian vojon, kaj se tiu vojo estas malbona, tiam liaj faloj
kaj la ŝtonoj kaj dornoj, kiuj lin vundos, disvolvos lian sperton, fortikigos
lian naskiĝantan prudenton.
Libro: La Kialo
de la Vivo.
Léon Denis.
Nenhum comentário:
Postar um comentário