Detruantaj malfeliĉegoj
737. Por kiu
celo Dio skurĝas la homaron per detruantaj malfeliĉegoj?
Por ĝin admoni
al pli rapida irado. Ĉu ni ne diris al vi, ke detruado estas necesa por la
morala rebonigo de la Spiritoj, en ĉiu nova ekzistado ricevantaj novan perfektiĝon?
Estas necese
vidi la celon, por taksi ties rezultatojn. Vi ilin rigardas nur tra via persona
prismo, kaj vi ilin nomas malfeliĉegoj pro la malprofito, kiun ili portas al
vi; sed tiuj skuegoj estas ofte necesaj, por ke pli rapide ekstaru pli bona
kunaranĝo de aferoj kaj fariĝu en kelkaj jaroj tio, kio postulus jarcentojn.
(774)
738. Ĉu Dio ne
povus uzi, por plibonigi la homaron, aliajn rimedojn, ol tiujn detruantajn
malfeliĉegojn?
Jes; Li ilin
uzas ĉiutage, ĉar Li donis al ĉiu homo la rimedojn, por progresi per la kono de
bono kaj malbono. Sed la homo ne profitas el ili; estas do necese puni lin pro
la fiero kaj igi lin senti sian malfortecon.
— Sed, ĉe tiuj
malfeliĉegoj mortas tiel la virtaj, kiel la malicaj homoj; ĉu tio estas justa?
Dum sia vivo la
homo rigardas ĉion rilate sian korpon, sed post sia morto li pensas alie, ĉar,
kiel ni jam diris, la vivo de l’ korpo malmulte valoras; unu jarcento de via
mondo estas fulmodaŭro en la eterna tempo; la suferoj dum kelkaj monatoj aŭ
kelkaj tagoj, laŭ via kalkulmaniero, neniom gravas; ili estas instruoj, kiuj
iam utilos al vi. La Spiritoj: jen la reala mondo, antaŭekzistanta kaj
postvivanta ĉion (85); tiuj estas la idoj de Dio kaj la objekto de Lia
prizorgo; korpoj estas nur vestaĵoj, kun kiuj ili aperas en ĉi tiu mondo. Ĉe grandaj
malfeliĉegoj, disfalĉantaj la homojn, okazas same kiel en milito, dum kiu sin
difektas, disŝiras aŭ perdas la uniformoj de la armeo. La ĝeneralo pli zorge
atentas siajn soldatojn, ol liajn vestojn.
— Sed, ĉu la
viktimoj de tiuj malfeliĉegoj ne estas ja viktimoj?
Se oni
konsiderus la vivon, kia ĝi ja estas, kiel malmulte ĝi valoras kompare kun la
senfino, oni do ne alligus al ĝi tiom da graveco. Tiuj viktimoj trovos en alia ekzistado
altan kompenson por siaj suferoj, se ili scios ĉi tiujn elporti rezignacie.
Ĉu morto venas
el malfeliĉego aŭ el iu ordinara kaŭzo, neniu, pro tio, ne mortos, kiam sonas
la horo de foriro; la nura diferenco estas, ke foriras samtempe pli granda
nombro.
Se ni povus nin
levi per la penso tiel alten, ke ni ekstarus super la homaro kaj, de tie, se ni
ĝin tutan ĉirkaŭrigardus, tiuj tiel teruraj malfeliĉegoj aspektus al ni kiel
nuraj pasemaj ventegoj en la destino de la mondo.
739. Ĉu la
detruantaj malfeliĉegoj havas ian utilecon el fizika vidpunkto, malgraŭ la
malbonaĵoj, kiujn ili kaŭzas?
Jes, ili iafoje ŝanĝas
la staton de iu lando; sed la bonon, rezultantan el ili, ofte sentas nur
estontaj generacioj.
740. Ĉu la
malfeliĉegoj ne estus por la homo ankaŭ moralaj provoj, kiuj lin implikas en
plej premajn bezonojn?
La malfeliĉegoj
estas suferoj, kiuj havigas al la homo okazon, ne nur ekzerci sian intelekton
kaj elmontri paciencon kaj submetiĝon al la volo de Dio, sed ankaŭ praktiki
siajn sentojn de sindonemo, sinforgesemo kaj amo al sia proksimulo, se lin ne
regas egoismo.
741. Ĉu estas
donite al la homo deturni la malfeliĉegojn, kiuj lin turmentas?
Jes, parte, sed
ne tiel, kiel oni ordinare pensas. Multaj malfeliĉegoj estas rezultatoj de la
neantaŭvidemo de la homo; proporcie kiel li akiras konojn kaj sperton, li povas
ilin deturni, tio estas, ilin antaŭhaltigi, se li scias serĉesplori ties kaŭzojn. Sed
inter la malbonaĵoj, turmentantaj la homaron, kelkaj ĝeneralaj malbonaĵoj troviĝas
en la dekretoj de l’ Providenco, kaj ties efikon ĉiu individuo ricevas pli aŭ
malpli intense; kontraŭ tiuj la homo povas prezenti nur sian submetiĝon al la volo
de Dio; kaj iafoje tiuj malbonaĵoj pligraviĝas pro la homa nezorgemo.
Inter la
ruinigaj malfeliĉegoj, naturaj kaj ne dependantaj de la homo, estu menciitaj,
en la unua vico, pesto, malsato, inundoj kaj veteraj ŝanĝiĝoj, fatalaj por la
terproduktaĵoj.
Sed, ĉu jam la
homo ne trovis en la scienco, en la artverkoj, en la perfektiĝo de l’
terkulturado, en la kulturalternado kaj irigacio, en la studado de la higienaj
kondiĉoj, la rimedojn por nuligi aŭ, almenaŭ, malpligravigi multe da detruoj?
Ĉu iuj regionoj,
iam dezertigitaj de teruraj malfeliĉegoj, ne estas hodiaŭ ŝirmataj kontraŭ ĉi
tiuj? Kiom multe do faros la homo por sia materia bonfarto tiam, kiam li scios
uzi ĉiujn rimedojn de sia intelekto kaj kunigi kun la prizorgo de sia persona
konservado la senton de vera bonkoreco kontraŭ siaj similuloj! (707).
Libro: La Libro
de la Spiritoj – Allan Kardec.
Flagelos
Destruidores
737. Com que fim
Deus castiga a Humanidade com flagelos destruidores?
— Para fazê-la avançar mais depressa. Não
dissemos que a destruição é necessária para a regeneração moral dos Espíritos,
que adquirem em cada nova existência um novo grau de perfeição? E necessário
ver o fim para apreciaras resultados. Só julgais essas coisas do vosso ponto de
vista pessoal, e as chamais de flagelos por causa dos prejuízos que vos causam;
mas esses transtornos são freqüentemente necessários para fazer com que as
coisas cheguem mais prontamente a uma ordem melhor, realizando-se em alguns
anos o que necessitaria de muitos séculos. (Ver item 744.)
738. Deus não
poderia empregar, para melhorar a Humanidade, outros meios que não os flagelos
destruidores?
— Sim, e
diariamente os emprega, pois deu a cada um os meios de progredir pelo
conhecimento do bem e do mal. E o homem que não os aproveita; então, é
necessário castigá-lo em seu orgulho e fazê-lo sentir a própria fraqueza.
738 – a) Nesses
flagelos, porém, o homem de bem sucumbe como os perversos; isso é justo?
— Durante a
vida, o homem relaciona tudo a seu corpo, mas, após a morte, pensa de outra
maneira. Como já dissemos, a vida do corpo é um quase nada; um século de vosso
mundo é um relâmpago na Eternidade. Os sofrimentos que duram alguns dos vossos
meses ou dias, nada são. Apenas um ensinamento que vos servirá no futuro. Os
Espíritos que preexistem e sobrevivem a tudo, eis o mundo real. (Ver item 85.)
São eles os filhos de Deus e o objeto de sua solicitude. Os corpos não são mais
que disfarces sob os quais aparecem no mundo. Nas grandes calamidades que
dizimam os homens, eles são como um exército que, durante a guerra, vê os seus
uniformes estragados, rotos ou perdidos. O general tem mais cuidado com os
soldados do que com as vestes.
738 – b) Mas as
vítimas desses flagelos, apesar disso, não são vítimas?
— Se considerássemos
a vida no que ela é, e quanto é insignificante em relação ao infinito, menos
importância lhe daríamos. Essas vítimas terão noutra existência uma larga
compensação para os seus sofrimentos, se souberem suportá-los sem lamentar.
Comentário de
Kardec: Quer a morte se verifique por um flagelo ou por uma causa ordinária,
não se pode escapar a ela quando soa a hora da partida: a única diferença é que
no primeiro caso parte um grande número ao mesmo tempo.
Se pudéssemos
elevar-nos pelo pensamento de maneira a abranger toda a Humanidade numa visão
única, esses flagelos tão terríveis não nos pareceriam mais do que tempestades
passageiras no destino do mundo.
739. Esses
flagelos destruidores têm utilidade do ponto de vista físico, malgrado os males
que ocasionam?
— Sim, eles
modificam algumas vezes o estado de uma região; mas o bem que deles resulta só
é geralmente sentido pelas gerações futuras.
740. Os flagelos
não seriam igualmente provas morais para o homem, pondo-o às voltas com
necessidades mais duras?
— Os flagelos
são provas que proporcionam ao homem a ocasião de exercitar a inteligência, de
mostrar a sua paciência e a sua resignação ante a vontade de Deus, ao mesmo
tempo que lhe permitem desenvolver os sentimentos de abnegação, de desinteresse
próprio e de amor ao próximo, se ele não for dominado pelo egoísmo.
741. E dado ao
homem conjurar os flagelos que o afligem?
— Sim, em parte,
mas não como geralmente se pensa. Muitos flagelos são as conseqüências de sua
própria imprevidência. Á medida que ele adquire conhecimentos e experiências,
pode conjurá-los, quer dizer, preveni-los, se souber pesquisar-lhes as causas.
Mas entre os males que afligem a Humanidade, há os que são de natureza geral e
pertencem aos desígnios da Providência. Desses, cada indivíduo recebe, em menor
ou maior proporção, a parte que lhe cabe, não lhe sendo possível opor nada mais
que a resignação à vontade de Deus. Mas ainda esses males são geralmente
agravados pela indolência do homem.
Comentário de
Kardec: Entre os flagelos destruidores, naturais e independentes do homem,
devem ser colocados em primeira linha a peste, a fome, as inundações, as
intempéries fatais à produção da terra. Mas o homem não achou na Ciência, nos
trabalhos de arte, no aperfeiçoamento da agricultura, nos afolhamentos e nas
irrigações, no estudo das condições higiênicas, os meios de neutralizar ou pelo
menos de atenuar tantos desastres? Algumas regiões antigamente devastadas por
terríveis flagelos não estão hoje resguardadas? Que não fará o homem, portanto,
pelo seu bem-estar material, quando souber aproveitar todos os recursos da sua
inteligência e quando, ao cuidado da sua preservação pessoal, souber aliar o
sentimento de uma verdadeira caridade para com os semelhantes? (Ver item 707.)
Livro: O Livro
dos Espíritos – Allan Kardec.