Fatalo
851. Ĉu estas ia
fatalo en la okazoj de la vivo, laŭ la senco asignita al tiu vorto; tio estas, ĉu
ĉiaj okazoj estas anticipe dekretitaj? Se estas tiel, kio fariĝas el la libera
volo?
Fatalo ekzistas
nur pro la elekto, kiun la Spirito faris, ĉe sia enkarniĝo, de tiu aŭ tiu alia
provo; ĝin elektinte, li kreas al si ian destinon, kiu estas nepra sekvo de la
pozicio, kiun li okupas; mi parolas pri la fizikaj provoj, ĉar, rilate la moralajn provojn
kaj la tentojn, la Spirito, tenante sian liberan volon pri bono kaj malbono, ĉiam
decidas mem cedi aŭ kontraŭstari. Bona Spirito, vidante lin malfortiĝi, povas
kuri helpe al li, sed ne povas influi, por superforti lian volon. Malbona, tio
estas, malsupera Spirito, montrante, trograndigante ian fizikan danĝeron ĉe li,
povas lin konsterni kaj timigi ; sed la volo de la enkarniĝinta Spirito ne ĉesas
esti libera de ĉia baro.
852. Estas homoj
kiujn ia fatalo kvazaŭ persekutas, sendepende de ilia konduto; ĉu malfeliĉo ne
ombras ilian destinon.?
Eble provoj,
kiujn tiuj homoj devas sperti kaj kiujn ili mem elektis; sed, ankoraŭfoje mi
diras, vi atribuas al la destino tion, kio plej ofte estas nura rezultato de via
kulpo mem. Ĉe la suferoj, kiuj vin afliktas, penu, ke via konscienco estu pura,
kaj vi estos parte konsolitaj.
La ĝustaj aŭ
falsaj ideoj, kiujn ni prezentas al ni pri la aferoj, faras, ke ni sukcesu aŭ
fiasku, laŭ nia karaktero kaj socia pozicio. Ni trovas aferon pli simpla kaj
malpli humiliganta nian memamon atribui niajn fiaskojn al la sorto aŭ destino,
ol al nia nezorgemo mem. Se la influo de Spiritoj iafoje kunagas por tio, ni
povas ĉiam eviti tiun influon, forpelante la ideojn, kiujn ili enblovas, kiam
tiuj ideoj estas malbonaj.
853. Iuj
personoj, laŭŝajne, sin forsavas de pereiga danĝero nur por fali en alian; ili
kvazaŭ ne povus eviti morton. Ĉu ne estas en tio ia fatalo?
Nenio estas
fatala, laŭ la ĝusta senco de l' vorto, krom la momento de morto; kiam, en ia
ajn maniero, venas tiu momento, vi ne povas vin fortiri.
— Se do, kia ajn
estas la danĝero nin minacanta, ne venis nia momento, ĉu ni ne mortas?
Jes, vi ne
mortas, kaj pri tio vi havas milojn da ekzemploj; sed, kiam sonis la horo de la
forpaso, nenio retenos vin. Dio anticipe scias, pro kia morto vi foriros de ĉi
tie, kaj ofte ankaŭ via Spirito tion scias, ĉar tio estas sciigita al li, kiam
li elektas tian aŭ tian alian ekzistadon.
854. Ĉu el la
fataleco de la horo de la morto sekvas, ke ĉiaj antaŭzorgoj, por ĝin eviti,
estas senutilaj?
Ne, ĉar la antaŭzorgoj,
kiujn vi faras, estas inspirataj al vi, por eviti la morton, kiu vin minacas;
ili estas unu el la rimedoj, por ke morto ne okazu.
Libro: La Libro
de la Spiritoj – Allan Kardec.
Fatalidade
851. Há uma fatalidade nos acontecimentos da vida, segundo o sentimento
ligado a essa palavra; quer dizer, todos os acontecimentos são predeterminados,
e nesse caso cm que se torna o livre-arbítrio?
A fatalidade só
existe no tocante à escolha feita pelo Espírito, ao se encarnar, de sofrer esta
ou aquela prova; ao escolhê-la ele traça para si mesmo uma espécie de destino,
que é a própria conseqüência da posição em que se encontra. Falo das provas de
natureza física, porque, no tocante às provas morais e às tentações, o
Espírito, conservando o seu livre-arbítrio sobre o bem e o mal, é sempre senhor
de ceder ou resistir. Um bom Espírito, ao vê-lo fraquejar, pode correr em seu
auxílio mas não pode influir sobre ele a ponto de subjugar-lhe a vontade. Um
Espírito mau, ou seja. inferior, ao lhe mostrar ou exagerar um perigo físico,
pode abalá-lo e assustá-lo, mas a vontade do Espírito encarnado não fica por
isso menos livre de qualquer entrave.
852. Há pessoas
que parecem perseguidas por uma fatalidade, independentemente de sua maneira de
agir; a desgraça está no seu destino?
São, talvez,
provas que devem sofrer e que elas mesmas escolheram. Ainda uma vez levais à
conta do destino o que é quase sempre a conseqüência de vossa própria falta. Em
meio dos males que te afligem, cuida que a tua consciência esteja pura e te
sentirás meio consolado.
Comentário de
Kardec: As idéias justas ou falsas que fazemos das coisas nos fazem vencer ou
fracassar, segundo o nosso caráter e a nossa posição social. Achamos mais
simples e menos humilhante para o nosso amor-próprio atribuir os nossos
fracassos à sorte ou ao destino, do que a nós mesmos. Se a influência dos
Espíritos contribui algumas vezes para isso, podemos sempre nos subtrair a ela,
repelindo as idéias más que nos forem sugeridas.
853. Certas
pessoas escapam a um perigo mortal para cair em outro; parece que não podem
escapar à morte. Não há nisso fatalidade?
Fatal, no
verdadeiro sentido da palavra, só o instante da morte. Chegando esse momento,
de uma forma ou de outra, a ele não podeis furtar- vos.
853a) Assim,
qualquer que seja o período que nos ameace, não morreremos se a nossa hora não
chegou?
Não, não
morrerás, e tens disto milhares de exemplos. Mas quando chegara tua hora de
partir, nada te livrará. Deus sabe com antecedência qual o gênero de morte por
que partirás daqui, e freqüentemente teu Espírito também o sabe, pois isso lhe
foi revelado quando fez a escolha desta ou daquela existência.
854. Da
infalibilidade da hora da morte segue-se que as precauções que se tomam para
evitá-la são inúteis?
Não, porque as
precauções que tomais vos são sugeridas com o fim de evitar uma morte que vos
ameaça; são um dos meios para que ela não se verifique.
Livro: O Livro
dos Espíritos – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário