Instruoj
302. – Kiel ni
komprenu la aserton de Jesuo al la judoj:
– “Vi estas
dioj”?
– En ĉiu homo
kuŝas la dia ero de la Kreinto, per kiu la surtera homo povas partopreni en la
sanktaj povoj de la Kreado.
La enkarniĝinta
Spirito ankoraŭ ne ĝuste taksis la amason da diaj eblecoj gardataj en siaj
manoj, sanktaj dotoj plurfoje transformitaj en elementoj de ruino kaj detruado.
Sed tiuj
malmultaj, kiuj scias kreski ĉe sia dieco, per la ekzemploj kaj instruoj, estas
alnomataj sanktuloj kaj herooj, sur la Tero, ĉar ili konfesis sian spiritan
kondiĉon, kaj estas juste, ke ĉiuj homoj penu atingi tiujn valorojn,
disvolvante sian dian naturon en la direkto al la bono kaj al la lumo.
303. – Kion
signifas la jena evangelia instruo: – “Ĉiuj pekoj estos pardonitaj al vi; sed
ne tiuj, kiujn vi faros kontraŭ la Sankta Spirito”?
– La akiro de la
spirita scio kun la perfekta konscio de niaj devoj vekas en nia interno la
fajreron de la dia spirito, troviĝantan en la sino de ĉiuj homoj.
Ĉe tiu momento,
malfermiĝas antaŭ nia profunda rigardo la sanktejo de la lumo de Dio interne de
ni mem, firmigante kaj gvidante niajn plej aŭtentikajn nociojn pri respondeco
en la vivo.
Dum la homo
deturniĝas aŭ malfortiĝas, for de tiu prilumo, lia eraro iel praviĝas pro liaj
malklereco aŭ blindeco. Sed la eraro farita kun plena konscio de devo, post la
beno de la interna scio gardata en la koro kaj en la intelekto, signifas ja la
‘pekon kontraŭ la Sankta Spirito”, ĉar tiam la homa animo estos kontraŭ si mem,
forpelante siajn diajn kapablojn.
Estas tamen
logike, ke tiuj eraroj estas la plej gravaj el la vivo, ĉar ili konsistas el la
malestimo de la homoj por la karaktero de Dio, kiu loĝas en ili.
304. – Kiu estas
la spirito de tiu ĉi frazo “Ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon sur la
teron; mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon”?
– Konforme al la
medio, kie ili formiĝis, ĉiuj evangeliaj simboloj preskaŭ ĉiam estas energiaj
kaj konvinkigaj.
Jesuo ne venis
por alporti en la mondon la vorton de tratolerado al la homa malforteco, sed la
fajreron de lumo, por ke la homo sin prilumu por la diaj projektoj.
Kaj ankoraŭ kaj
ĉiam la sublima leciono de la Kristo povas esti konata kiel la renoviga
“glavo”, per kiu la homo luktu kun si mem, elradikante el sia koro la malnovajn
malamikojn ĉiam komandatajn de la malklereco kaj vantemo, de la egoismo kaj
fiero.
Libro: La
Konsolanto
Emmanuel / Chico
Xavier.
Instruções
Instruções
302 – Como
compreender a afirmativa de Jesus aos Judeus: - “Sois deuses?”.
Em todo homem
repousa a partícula da divindade do Criador, com a qual pode a criatura
terrestre participar dos poderes sagrados da Criação.
O Espírito
encarnado ainda não ponderou devidamente o conjunto de possibilidades divinas
guardadas em suas mãos, dons sagrados tantas vezes convertidos em elementos de
ruína e destruição.
Entretanto, os
poucos que sabem crescer na sua divindade, pela exemplificação e pelo
ensinamento, são cognominados na Terra santos e heróis, por afirmarem a sua condição
espiritual, sendo justo que todas as criaturas procuram alcançar esses valores,
desenvolvendo para o bem e para a luz, a sua natureza divina.
303 – Qual o
sentido do ensinamento evangélico: - “Todos os pecados ser-vos-ão perdoados,
menos os que cometerdes conta o Espírito Santo?”.
A aquisição do
conhecimento espiritual, com a perfeita noção de nossos deveres, desperta em
nosso íntimo a centelha do espírito divino, que se encontra no âmago de todas
as criaturas.
Nesse instante,
descerra-se à nossa visão profunda o santuário da luz de Deus, dentro de nós
mesmos, consolidando e orientando as nossas mais legítimas noções de responsabilidade
na vida.
Enquanto o homem
se desvia ou fraqueja, distante dessa iluminação, seu erro justifica-se, de
alguma sorte, pela ignorância ou pela cegueira. Todavia, a falta cometida com a
plena consciência do dever, depois da bênção do conhecimento interior, guardada
no coração e no raciocínio, essa significa o “pecado contra o Espírito Santo”,
porque a alma humana estará, então, contra si mesma, repudiando as suas divinas
possibilidades.
É lógico,
portanto, que esses erros são os mais graves da vida, porque consistem no
desprezo dos homens pela expressão de Deus, que habita neles.
304 – Qual o
espírito destas letras: - “Não cuideis que vim trazer paz à Terra; não vim trazer
a paz, mas a espada”?
Todos os
símbolos do Evangelho, dado o meio em que desabrocharam, são, quase sempre,
fortes e incisivos.
Jesus não vinha
trazer ao mundo a palavra de contemporização com as fraquezas do homem, mas a
centelha de luz para que a criatura humana se iluminasse para os planos
divinos.
E a lição
sublime do Cristo, ainda e sempre, pode ser conhecida como a “espada”
renovadora, com a qual deve o homem lutar consigo mesmo, extirpando os velhos
inimigos do seu coração, sempre capitaneados pela ignorância e pela vaidade, pelo
egoísmo e pelo orgulho.
Livro: O
Consolador.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário