Justeco kaj
naturaj rajtoj
873. Ĉu la sento
de justeco troviĝas en la Naturo, aŭ ĉu ĝi rezultas el akiritaj ideoj?
Ĝi troviĝas en
la Naturo en tia maniero, ke vi indignas nur pro la penso pri maljusteco.
Sendube, la morala progreso pliigas tiun senton, sed ĝin ne naskas: Dio metis
ĝin en la koron de la homo; jen, kial vi ofte trovas ĉe simplanimaj, nekleraj
homoj pli ĝustajn ekkonojn de justeco, ol ĉe tre instruitaj homoj.
874. Se justeco
estas leĝo de la Naturo, kial la maniero kompreni ĝin diversas inter la homoj
tiom, ke iu opinias justa tion, kio ŝajnas maljusta al alia?
Tio okazas, ĉar
enmiksiĝas en la aferon pasioj, kiuj modifas tiun senton, same kiel la
plimulton de aliaj naturaj sentoj; pasioj igas vidi la faktojn tra falsa
prismo.
875. Kiel oni
povas difini justecon?
Justeco
konsistas en respekto al ĉies rajto.
875.a) - Kio
starigas tiujn rajtojn?
Du leĝoj, nome:
la homa kaj la natura leĝoj. Ĉar la homoj kreis leĝojn konformajn al iliaj
moroj kaj karakteroj, tial tiuj leĝoj starigis rajtojn, kiuj povis ŝanĝiĝi kun
la progreso de la civilizacio. Vidu, ĉu viaj hodiaŭaj leĝoj, cetere
neperfektaj, akceptas tiajn samajn rajtojn, kiajn tiuj mezepokaj; Tamen tiuj
kadukaj rajtoj, kiuj aspektas hodiaŭ monstraj, ŝajnis justaj kaj naturaj en tiu
epoko. Rajto, starigita de la homo, ne ĉiam estas do konforma al justeco; krom
tio, ĝi kontrolas nur iujn sociajn interrilatojn, dum, en la privata vivo,
ekzistas sennombraj agoj, koncernantaj nur kaj sole al la tribunalo de la
konscienco.
876. Krom la
rajto starigita de la homa leĝo, kiu estas la bazo de justeco fondita sur la
natura leĝo?
La Kristo diris
al vi jenon: Ĉion ajn, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru
al ili. Dio metis en la koron de la homo la regulon pri la vera justeco, pro la
deziro, kiun ĉiu havas, vidi respektataj siajn rajtojn. Ĉe la necerteco pri
tio, kion li devas fari al sia similulo, en iu cirkonstanco, la homo demandu
sin mem, kiel li dezirus, ke oni kondutu kontraŭ li en tia cirkonstanco. Dio ne
povus doni al homo gvidanton pli fidindan, ol ties konscienco mem.
La kriterio de
la vera justeco kuŝas efektive en tio, ke oni deziru al la aliaj tion, kion oni
dezirus al si mem, kaj ne, ke oni deziru al si tion, kion oni dezirus al la
aliaj: tiuj du esprimoj tute ne estas egalaj. Ĉar ne estas nature deziri
malbonon al si mem - se oni prenas la personan deziron kiel deirpunkton-, tial
oni estas certa, ke oni deziras al la proksimulo nur bonon. En ĉiu tempo kaj en
ĉiaj kredoj, la homo ĉiam penadis superstarigi sian personan rajton: la
superbeleco de la kristana religio troviĝas en tio, ke ĝi faris la personan
rajton la bazo de la rajto de l' proksimulo.
Libro: La Libro
de la Spiritoj – Allan Kardec.
Justiça e Direito Natural
873. O
sentimento de justiça é natural ou resulta de idéias adquiridas?
É de tal modo
natural que vos revoltais ao pensamento de uma injustiça. O progresso moral
desenvolve sem dúvida esse sentimento, mas não o dá. Deus o pôs no coração do
homem. Eis porque encontrais freqüentemente, entre os homens simples e
primitivos, noções mais exatas de justiça do que entre pessoas de muito saber.
874. Se a
justiça é uma lei natural, como se explica que os homens a entendam de maneiras
tão diferentes, que um considere justo o que a outro parece injusto?
É que em geral
se misturam paixões ao julgamento, alterando esse sentimento, como acontece com
a maioria dos outros sentimentos naturais e fazendo ver as coisas sob um falso
ponto de vista.
875. Como se
pode definir a justiça?
A justiça
consiste no respeito aos direitos de cada um.
875-a. Que
determina esses direitos?
São determinados
por duas coisas: a lei humana e a lei natural. Tendo os homens feito leis
apropriadas aos seus costumes e ao seu caráter, essas leis estabeleceram
direitos que podem variar com o progresso. Vede se as vossas leis de hoje, sem
serem perfeitas, consagram os mesmos direitos que os da Idade Média. Esses
direitos superados, que vos parecem monstruosos, pareciam justos e naturais
naquela época. O direito dos homens, portanto, nem sempre é conforme à justiça.
Só regula algumas relações sociais, enquanto na vida privada há uma infinidade
de atos que são de competência exclusiva do tribunal da consciência.
876. Fora do
direito consagrado pela lei humana, qual a base da justiça fundada sobre a lei
natural?
O Cristo vos
disse: "Querer para os outros o que quereis para vós mesmos". Deus
pôs no coração do homem a regra de toda a verdadeira justiça, pelo desejo que
tem cada um de ver os seus direitos respeitados. Na incerteza do que deve fazer
para o semelhante, em uma dada circunstância, que o homem pergunte a si mesmo
como desejaria que agissem com ele. Deus não lhe poderia dar um guia mais
seguro que a sua própria consciência.
O critério da
verdadeira justiça é de fato o de se querer para os outros aquilo que se quer
para si mesmo, e não de querer para si o que se deseja para os outros, o que
não é a mesma coisa. Como não é natural que se queira o próprio mal, se
tomarmos o desejo pessoal por norma ou ponto de partida, podemos estar certos
de jamais desejar ao próximo senão o bem. Desde todos os tempos e em todas as
crenças o homem procurou sempre fazer prevalecer o seu direito pessoal. O
sublime da religião cristã foi tomar o direito pessoal por base do direito do
próximo.
Livro: O Livro
dos Espíritos - Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário