Konado de la
estonteco
868. Ĉu la
estonteco povas esti malkaŝita al la homo?
Kiel principo,
la estonteco estas kaŝita al la homo, kaj nur en maloftaj, esceptaj okazoj Dio
permesas, ke ĝi estu malkaŝita.
869. Kial la
estonteco estas kaŝita al la homo?
Se la homo konus
sian estontecon, li ne atentus la nunecon kaj ne kondutus kun sama libereco; ĉar
li estus posedita de la ideo, ke, se io devas okazi, li ne bezonas sin okupi
pri ĝi, aŭ li penus ĝin deturni. Dio ne volis, ke tiel estu, por ke ĉiu
kunlaboru por la plenumo de la aferoj, eĉ
de tiuj, kiujn la homo volus kontraŭstari:
tial, vi mem, ofte senkonscie, preparas la okazojn, fariĝantajn dum la
irado de via vivo.
870. Ĉar estas
utile, ke la estonteco estas nekonata, kial Dio iafoje permesas ĝian malkaŝon?
Tio fariĝas,
kiam tiu antaŭa konigo devas plifaciligi, anstataŭ kontraŭi, la plenumon de iu
afero, per tio, ke ĝi instigas agi en alia maniero, ol kiel oni agus sen tiu malkaŝo.
Krome, ĉi tio ofte estas provo. La perspektivo de iu okazo povas elveki pli aŭ
malpli bonajn pensojn; se iu homo scios, ekzemple, ke li estas ricevonta heredaĵon,
je kiu li ne kalkulis, eble la sento de ambicio, la ĝojo pliigi siajn surterajn
ĝuojn, la sopiro ekposedi pli frue, lin kondukos al la deziro, ke mortu la
persono, kiu postlasos al li sian riĉecon; aŭ, ankoraŭ, tiu perspektivo naskos
en li bonajn sentojn kaj noblanimajn pensojn.
Se la antaŭdiro
ne efektiviĝas, tio estas ankoraŭ provo, tio estas, provo pri la maniero, kiel
li eltenos sian elreviĝon; sed, ĉiuokaze, li ja ricevos la premion aŭ la punon de
la bonaj aŭ malbonaj pensoj, kiujn naskis en li la kredo je tiu fakto.
871. Ĉar Dio
scias ĉion, tial Li devas scii, ĉu iu homo fiaskos aŭ ne ĉe iu provo; kial do
tiu provo estas necesa, se ĝi sciigas al Dio nenion, kion Li ne scias pri tiu
homo?
Tio estus kiel
demandi, kial Dio ne kreis la homon perfekta kaj kompleta (119) ; kial la homo
travivas infanecon, antaŭ ol atingi maturecon (379). La provo ne celas sciigi
Dion pri la merito de tiu homo, ĉar Dio perfekte scias lian valoron; sed ŝarĝi
tiun homon per la tuta respondeco por sia agado, ĉar la homo povas libere agi
tiel aŭ tiel alie. Ĉar la homo elektas mem inter bono kaj malbono, tial la
provo havas kiel efikon elmeti lin al la tento je malbono kaj doni al li la
tutan meriton el sia kontraŭstaro; nu, kvankam Dio anticipe ja scias, ĉu la
homo sukcesos aŭ ne, tamen Li ne povas, laŭ Sia justeco, puni aŭ rekompenci pro
ne plenumita ago.” (258)
Same okazas ĉe la homoj. Kiel ajn kapabla
estas lernanto, kiel ajn granda estas la certeco pri lia sukceso, oni donas al
li nenian rangon sen ekzameno, tio estas, ne provante liajn konojn. Juĝisto
kondamnas akuzaton nur pro elplenumita ago, kaj ne pro la supozo, ke la akuzato
povas aŭ devas elplenumi tiun agon.
Ju pli oni
pensas pri la sekvoj, kiuj rezultus, por la homo, el la konado de sia
estonteco, des pli oni konfesas, kiel saĝa estis la Providenco, kaŝante al li
tiun estontecon. La certeco pri feliĉa okazo lin sidigus en neaktiveco; tiu pri
ia malfeliĉaĵo lin malkuraĝigus; ĉu en la unua, ĉu en la dua hipotezo, liaj
fortoj paraliziĝus. Tial la estonteco estas konigata al la homo nur kiel celo,
kiun li devas trafi per siaj klopodoj, tamen ne konante la sinsekvajn
fazojn, kiujn li devas trapasi ĝis tie. La konado de ĉiaj okazetoj de la irado forprenus
de li la iniciatemon kaj la uzadon de la libera volo: ĝi igus lin lasi sin
kuntreni kun la fatala torento de l' okazoj, ne uzante siajn kapablojn. Kiam la
sukceso de iu entrepreno estas certa, oni jam ne zorgas pri tiu afero.
Libro: La Libro
de la Spiritoj – Allan Kardec.
Conhecimento do
Futuro
868. O futuro
pode ser revelado ao homem?
Em princípio o
futuro lhe é oculto e só em casos raros e excepcionais Deus lhe permite a sua
revelação.
869. Com que fim
o futuro é oculto ao homem?
Se o homem
conhecesse o futuro negligenciaria o presente e não agiria com a mesma
liberdade de agora, pois seria dominado pelo pensamento de que se alguma coisa
deve acontecer não adianta ocupar-se dela, ou então procuraria impedi-la. Deus
não quis que assim fosse, a fim de que cada um pudesse concorrer para a
realização das coisas, mesmo daquelas a que desejaria opor-se. Assim é que tu
mesmo preparas, quase sempre sem o saber os acontecimentos que sobrevirão no
curso da tua vida.
870. Mas se é
útil que o futuro permaneça oculto, por que Deus permite, às vezes, a sua
revelação?
É quando esse
acontecimento antecipado deve facilitar o cumprimento das coisas, em vez de
embaraçá-lo, levando o homem a agir dessa maneira diferente do que o faria se
não o tivesse. Além disso, muitas vezes é uma prova. A perspectiva de um
acontecimento pode despertar pensa mentos que sejam mais ou menos bons: se um
homem souber, por exemplo, que obterá uma fortuna com a qual não contava,
poderá ser tomado pelo sentimento de cupidez, pela alegria de aumentar os seus
gozos terrenos, pelo desejo de a obter mais cedo, desejando a morte daquele que
a deve deixar, ou então essa perspectiva despertará nele bons sentimentos e
pensamentos generosos. Se a previsão não se realizar, será outra prova: a da
maneira porque suportará a decepção. Mas não deixará por isso de ter um mérito
ou demérito dos pensamentos bons ou maus que a crença na previsão lhe provocou.
871. Desde que
Deus tudo sabe, também sabe se um homem deve ou não sucumbir numa prova. Nesse
caso, qual a necessidade da prova, que nada pode revelar a Deus sobre aquele
homem?
Tanto valeria
perguntar por que Deus não fez o homem perfeito e realizado (item 119), por que
o homem passa pela infância, antes de chegar à idade madura (item 379). A prova
não tem por fim esclarecer a Deus sobre o mérito do homem, porque Deus sabe
perfeitamente o que ele vale, mas deixar ao homem toda a responsabilidade da
sua ação, uma vez que ele tem a liberdade de fazer ou não fazer. Podendo o
homem escolher entre o bem e o mal, a prova tem por fim colocá-lo ante a
tentação do mal, deixando-lhe todo o mérito da resistência. Ora, não obstante
Deus saiba muito bem, com antecedência, se ele vencerá ou fracassará não pode
puni-lo nem recompensá-lo, na sua justiça por um ato que ele não tenha
praticado. (Ver item 258).
É assim entre os
homens. Por mais capaz que seja um aspirante, por mais certeza que se tenha de
seu triunfo, não se lhe concede nenhum grau sem o exame, o que quer dizer sem
prova. Da mesma maneira, o juiz não condena o acusado senão pela prova de um
ato consumado, e não pela previsão de que ele pode ou deve praticar esse ato.
Quanto mais se
reflete sobre as considerações que teria para o homem o conhecimento do futuro,
mais se vê como a Providência foi sábia ao ocultá-lo. A certeza de um
acontecimento feliz o atiraria na inação; a de um acontecimento desgraçado, no
desânimo; e num caso como no outro suas forças seriam paralisadas. Eis porque o
futuro não é mostrado ao homem senão como um alvo que ele deve atingir pelos
seus esforços, mas sem conhecer as vicissitudes porque deve passar para
atingi-lo. O conhecimento de todos os incidentes da rota lhe tiraria a
iniciativa e o uso do livre-arbítrio; ele se deixaria arrastar pelo declive
fatal dos acontecimentos sem exercitar as suas faculdades. Quando o sucesso de
uma coisa está assegurado, ninguém mais se preocupa com ela.
Livro: O Livro
dos Espíritos – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário