La Devo
7. La devo estas
morala ŝuldo de la homo, unue por si mem, poste por aliaj. La devo estas la leĝo
de la vivo; ĝi troviĝas en la plej malgrandaj detaloj, same kiel en la plej
altaj agoj. Mi volas paroli tie ĉi nur pri la morala devo, kaj ne pri la devo
trudata de la profesioj.
En la sfero de
la sentoj, la devo estas tre malfacile plenumebla, ĉar ĝi kontraŭas la allogojn
de l’ intereso kaj de la koro; ĝiajn venkojn neniu atestas kaj ĝiajn fiaskojn
la socio ne punas. La intima devo de la homo estas lasita al lia libera volo;
la instigilo de la konscienco, tiu gardanto de l’ interna honesteco, ĝin
avertas kaj subtenas, sed ofte la konscienco estas senpova antaŭ la sofismoj de
la pasio. Fidele observata, la devo de la koro altigas la homon; sed kiel precizigi tiun devon? Kie ĝi komenciĝas? kie ĝi
finiĝas? La devo komenciĝas ĝuste ĉe la punkto, kie estas minacata la feliĉo aŭ
la ripozo de la proksimulo; ĝi finiĝas ĉe la limo, kiun ni volus ne vidi transpaŝita kontraŭ ni mem.
Dio kreis ĉiujn
homojn egalaj por la doloro; grandaj aŭ malgrandaj, malkleraj aŭ kleraj,
suferas pro la samaj kaŭzoj, por ke ĉiu klare juĝu la malbonon, kiun li povas fari.
Tia kriterio ne validas pri la bono, kies diverseco de esprimoj estas senlima.
La egaleco antaŭ la doloro estas sublima antaŭvidemo de Dio, kiu volas, ke Liaj
filoj, instruitaj per komuna sperto, ne faru malbonon pro nescio de ties
efikoj.
La devo estas la
praktika resumo de ĉiuj moralaj teorioj; ĝi estas braveco de l’ animo, kiu
alfrontas la angorojn de la batalo; ĝi estas severa kaj fleksebla; preta kurbiĝi
al la diversaj komplikaĵoj, ĝi restas nefleksebla antaŭ la tentoj. La homo, kiu plenumas
sian devon, amas Dion pli ol la kreitojn, kaj la kreitojn pli ol sin mem; li
estas samtempe juĝisto kaj sklavo en sia propra afero.
La devo estas la
plej bela floro de la racio; ĝi naskiĝas de la racio, kiel filo devenas de sia
patrino. La homo devas ami la devon, ne tial, ke ĝi antaŭgardas lin kontraŭ la
malbonaĵoj de la vivo, kiujn la homaro ne povas eviti, sed tial, ke ĝi havigas
al la animo la energion necesan por ties elvolviĝo.
La devo grandiĝas
kaj radias sub nova formo pli alta en ĉiu el la superaj stadioj de la homaro;
neniam ĉesas la morala ŝuldo de la kreito al Dio; la homo devas speguli la
virtojn de l’ Eternulo, kiu ne akceptas simplan skizon, ĉar Li volas, ke la
beleco de Lia verko brilegu antaŭ Li.
Lazaro. Parizo,
1863.
Libro: La
Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XVII
O Dever
7. O dever é a
obrigação moral, primeiro para consigo mesmo, e depois para com os outros. O dever
é a lei da vida: encontramo-lo nos mínimos detalhes, como nos atos mais
elevados. Quero falar aqui somente do dever moral, e não do que se refere às
profissões.
Na ordem dos
sentimentos, o dever é muito difícil de ser cumprido, porque se encontra em antagonismo
com as seduções do interesse e do coração. Suas vitórias não têm testemunhas, e
suas derrotas não sofrem repressão. O dever íntimo do homem está entregue ao seu
livre-arbítrio: o aguilhão da consciência, esse guardião da probidade interior,
o adverte e sustenta, mas ele se mostra frequentemente impotente diante dos
sofismas da paixão. O dever do coração, fielmente observado, eleva o homem. Mas
como precisar esse dever? Onde ele começa? Onde acaba? O dever começa
precisamente no ponto em que ameaçais a felicidade ou a tranquilidade do vosso
próximo, e termina no limite que não desejaríeis ver transposto em relação a
vós mesmos.
Deus criou todos
os homens iguais para a dor; pequenos ou grandes, ignorantes ou instruídos, sofrem
todos pelos mesmos motivos, a fim de que cada um pese judiciosamente o mal que pode
fazer. Não existe o mesmo critério para o bem, que é infinitamente mais variado
nas suas expressões. A igualdade em relação a dor é uma sublime previsão de
Deus, que quer que os seus filhos, instruídos pela experiência comum, não
cometam o mal desculpando-se com a ignorância dos seus efeitos.
O dever é o
resumo prático de todas as especulações morais. É uma intrepidez da alma, que enfrenta
as angústias da luta. É austero e dócil, pronto a dobrar-se às mais diversas complicações,
mas permanecendo inflexível diante de suas tentações. O homem que cumpre o seu
dever ama a Deus mais que as criaturas, e as criaturas mais que a si mesmo; é a
um só tempo, juiz e escravo na sua própria causa.
O dever é o mais
belo galardão da razão; ele nasce dela, como o filho nasce da mãe. O homem deve
amar o dever, não porque ele o preserve dos males da vida, aos quais a humanidade
não pode subtrair-se, mas porque ele transmite à alma o vigor necessário ao seu
desenvolvimento.
O dever se
engrandece e esplende, sob uma forma sempre mais elevada, em cada uma das etapas
superiores da humanidade. A obrigação moral da criatura para com Deus jamais
cessa, porque ela deve refletir as virtudes do Eterno, que não aceita um esboço
imperfeito, mas deseja que a grandeza de sua obra resplandeça aos seus olhos.
Lázaro - Paris,
1863
Livro: O
Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, Cap. XVII.
Nenhum comentário:
Postar um comentário