62. Antaŭparolo.
Kiel terura estas la ideo pri la neniiĝo! Kiel kompatindaj estas la personoj,
kiuj kredas, ke la voĉo de amiko, priploranta sian amikon, perdiĝas en la malpleno
kaj neniun eĥon trovas, kiu respondus al li! Neniam konis la purajn kaj
sanktajn amojn tiuj personoj, kiuj opinias, ke ĉio mortas kun la korpo; ke la
genio, kiu heligis la mondon per sia vasta intelekto, estas nur materia
kombino, kiu estingiĝas por ĉiam kiel blovo; ke el la plej kara estulo, el
patro, el patrino aŭ el adorata infano, restas nur iom da polvo, kiun la tempo
disflugigas por ĉiam!
Ĉu bonkora homo
povas resti malvarma ĉe tiu penso? Ĉu la ideo pri absoluta neniiĝo ne glaciigas
lin de teruro kaj ne igas lin almenaŭ deziri, ke ne estu tiel? Se ĝis la hodiaŭa
tago la racio ne sufiĉis por disbati liajn dubojn, jen Spiritismo, kiu venas
forviŝi ĉian necertecon pri l’ estonteco per la materialaj pruvoj, kiujn ĝi
donas pri la postvivado de l’ animo kaj la ekzistado en la transtomba mondo. tiuj
pruvoj estas ricevataj kun ĝojo; fido al Dio renaskiĝas, ĉar de homo scias, ke
la surtera vivo estas nur rapida migrado, celanta vivon; ke liaj ĉi-tieaj laboroj ne estas
perditaj por li, kaj ke la plej sanktaj korligiloj ne estas rompitaj sen
espero. (ĉap. IV, § 18; ĉapitro V, §21).
Libro:
La Evangelio Laŭ Spiritismo - Allan Kardec, ĉap. XVIII.
Nenhum comentário:
Postar um comentário