ALLIGITECO
178. – Ĉu ni
povus ricevi ian klarigon pri la leĝo de la alligiteco inter la elkarniĝintaj
Spiritoj?
– Sur la Tero la
homoj multfoje malkaŝas siajn afinecojn ĉe la materiaj interesoj, kiuj povas
maski la veran moralan pozicion de personeco. Sed en la mondo de la superaj Spiritoj
la aŭtentikaj alligitecoj elmontriĝas sen iu ajn artifiko, per la plej puraj
sentoj.
179. – Sur la
kampo de la surteraj korinklinoj, ĉu geedziĝi aŭ ne geedziĝi dependas aŭ ne de
la homa volo?
– La geedziĝo
sur la Tero ĉiam estas rezulto de certaj decidoj faritaj jam en la vivo en la
Senfino, antaŭ la reenkarniĝo de la Spiritoj, ĉu sub gvidado de la pli altaj
mentoroj, kiam la estulo ne havas la necesan edukitecon por uzi siajn proprajn kapablojn,
ĉu pro kompromisoj libere prenitaj de la animoj antaŭ siaj novaj spertoj en la
mondo. Tial la homaj geedziĝoj estas antaŭviditaj por la ekzistado de la
individuoj, en la malluma kadro de la elaĉetaj provoj, aŭ en la amaso da
valoroj de la regeneraj, sanktigaj misioj.
180. – Ĉe la evoluprocesoj de la surtera vivo, en la
horoj de ĉagreno kaj ĝojo, ĉu indiferento ĉe la manifestiĝoj de ama sentemo
estas ja pravigebla sinteno kiel rimedo de spirita vigleco?
– La indiferento
rigardata kiel neŝanĝemo de la sentoj estas ĉiam danĝera por la animovivo; sed
ĉe la eksterigo de emocio ekzistas sintenoj, kiuj estas pravigitaj pro la
nobleco de sia eduka karaktero.
181. – Kiel oni
komprenu la senton de kolero sur la vojoj de la homa vivo?
– La kolero ne
solvas la evoluajn problemojn kaj ĝi signifas nenion alian ol rememoraĵoj el la
unuaj tempoj de la homa vivo en ĝiaj plej krudaj manifestiĝoj.
La serena
energio ĉiam edifas, en la formado de la purigaj sentoj; sed la impulsiĝema
kolero, ĉe siaj atrabilaj movoj, estas kvazaŭa venenita vino, el kies ebriigo
la animo ĉiam vekiĝas kun la koro plena de amareco.
182. – Ĉu la
konsciencriproĉo estas puno?
– La
konsciencriproĉo estas forto preparanta la penton, same kiel tiu ĉi estas la
energio antaŭiĝanta al la reboniga klopodo. Estante spirita bato ĉe siaj
profundaj karakterizaĵoj, la konsciencriproĉo estas la interspaco al la lumo,
per kiu la homo ricevas la nerektan kunlaboron de siaj amikoj el la Nevideblo,
ke li riparu siajn devojiĝojn kaj renovigu siajn moralajn valorojn dum sia
irado al Dio.
183. – Kiel oni
komprenu la ĵaluzon en la spirita sfero?
– La ĵaluzo,
konsiderata en siaj manifestoj de skandalo kaj perforto, estas ja signo de
morala malprogreso aŭ de halto de egoismo, dolora situacio, kiun la homo
superos nur per multe da klopodoj, ĉe preĝo kaj vigleco, ke li riĉigu sian
internon per la lumo de la universala amo, komencante per kompato al ĉiuj, kiuj
suferas kaj eraras, ankaŭ konservante sinceran deziron kunlabori en la
plialtigo de ĉiu estulo.
Nur la kompreno
de la vivo, metanta nin en la situacion de tiu, kiu eraris aŭ kiu suferas, por
ke ni lumigu nian rezonadon por serena analizado de la okazintaĵoj, nur tiu
kompreno povos neniigi la ĵaluzon en la koro, tiel ke fermiĝu al la danĝero la pordo,
tra kiu ĉiu animo povas sin ĵeti al teruraj tentoj, kun grandaj sekvoj en la
estontaj tagoj.
184. – Kiel ni
efektivigu nian memedukadon klarigitan per la evangelia lumo, rilate al la
problemoj de la seksaj altiroj, kies egoismaj tendencoj multfoje kondukas nin
al kontraŭfrataj kondutoj?
– Ni ne forgesu,
ke la seksamo devas esti komprenata kiel la vivimpulso, kondukanta la homon al
la grandaj realigoj de la dia amo, en la progreso de sia spiritigo, ĉe
sindonemo kaj ofero.
Ĉiun fojon, kiam
vi spertos kontraŭfratajn impulsojn en via rondo, tio signifas, ke en via psika
organizaĵo superregas nocaj rememoroj, inklinantaj al halto ĉe la evolua irado.
Tiam urĝiĝas ja
la penado por memedukado, ĉar ĉiu homo bezonas solvi la problemon de siaj
propraj valoroj.
Vi devas
rimarki, ke Dio ne ekstermas la homajn pasiojn, sed ilin evoluigas, ilin
transformante, per la doloro, en sanktajn posedaĵojn de la animo. Koncernas
ĉiujn homojn bridi la koron, gvidi la impulsojn, direkti la tendencojn, ĉe la
sublima evoluado de siaj sentoj.
Ekzamenante plu
la grandan nombron da devioj de la seksamo, kreitan de la homoj por ilia
destino, ni estas devigitaj konsideri, ke, se multaj prenas sur sin penigajn
ŝuldojn, inter la ekscesoj de riĉaĵo, intelekto kaj povo, aliaj tion faras per la
sekso, trouzante unu el la plej sanktaj punktoj de sia vivo.
Tial ni plurfoje
vidas sennombrajn animojn lernantaj, inter la seksaj angoroj de la mondo, la
rezignon kaj oferon, serĉe de akiroj de dia amo.
El tio oni
konkludas, ke, anstataŭ la seksa edukado per la kontentigo de la instinkto,
estas nepre necese, ke la homoj eduku sian animon por la sankta kompreno de la
sekso.
Libro: La
Konsolanto.
Emmanuel / Chico
Xavier.
AFEIÇÃO
178 – Poderíamos
receber algum esclarecimento sobre a lei das afinidades entre os espíritos
desencarnados?
Na Terra, as
criaturas humanas muitas vezes revelam as suas afinidades nos interesses
materiais, que podem dissimular a verdadeira posição moral da personalidade; no
mundo dos Espíritos elevados, porém, as afinidades legítimas se revelam sem
qualquer artifício, pelos sentimentos mais puros.
179 – No capítulo
das afeições terrenas, o casar ou não casar está fora da vontade dos seres
humanos?
O matrimônio na
Terra é sempre uma resultante de determinadas resoluções, tomadas na vida do
Infinito, antes da reencarnação dos espíritos, seja por orientação dos mentores
mais elevados, quando a entidades não possui a indispensável educação para
manejar as suas próprias faculdades, ou em conseqüência de compromissos
livremente assumidos pelas almas, antes de suas novas experiências no mundo;
razão pela qual os consórcios humanos estão previstos na existência dos
indivíduos, no quadro escuro das provas expiatórias, ou no acervo de valores
das missões que regeneram e santificam.
180 – A
indiferença nas manifestações de sensibilidade afetiva, dentro dos processos de
evolução da vida na Terra, nas horas de dor e de alegria, é atitude
justificável como medida de vigilância espiritual?
A indiferença
que se traduz por cristalização dos sentimentos é sempre perigosa para a vida
da alma; todavia, existem atitudes no domínio da exteriorização emocional, que
se justificam pela natureza de suas expressões educativas.
181 – Como
entender o sentimento da cólera nos trâmites da vida humana?
A cólera não
resolve os problemas evolutivos e nada mais significa que um traço de
recordação dos primórdios da vida humana em suas expressões mais grosseiras.
A energia serena
edifica sempre, na construção dos sentimentos purificadores; mas a cólera
impulsiva, nos seus movimentos atrabiliários, é um vinho envenenado de cuja
embriaguez a alma desperta sempre com o coração tocado de amargosos ressaibos.
182 – O remorso
é uma punição?
O remorso é a
força que prepara o arrependimento, como este é a energia que precede o esforço
regenerador. Choque espiritual nas suas características profundas, o remorso é
o interstício para a luz, através do qual recebe o homem a cooperação indireta
de seus amigos do Invisível, a fim de retificar seus desvios e renovar seus
valores morais, na jornada para Deus.
183 – Como se
interpreta o ciúme no plano espiritual?
O ciúme,
propriamente considerado nas suas expressões de escândalo e de violência, é um
indício de atraso moral ou de estacionamento no egoísmo, dolorosa situação que
o homem somente vencerá a golpes de muito esforço, na oração e na vigilância,
de modo a enriquecer o seu íntimo com a luz do amor universal, começando pela
piedade para com todos os que sofrem e erram, guardando também a disposição
sadia para cooperar na elevação de cada um. Só a compreensão da vida,
colocando-nos na situação de quem errou ou de quem sofre, a fim de iluminarmos
o raciocínio para a análise serena dos acontecimentos, poderá aniquilar o ciúme
no coração, de modo a cerrar-se a porta ao perigo, pela qual toda alma pode
atirar-se a terríveis tentações, com largos reflexos nos dias do futuro.
184 – Como
devemos efetuar nossa auto-educação, esclarecida pela luz do Evangelho, nos
problemas das atrações sexuais, cujas tendências egoístas tantas vezes nos
levam a atitudes antifraternais?
Não devemos
esquecer que o amor sexual deve ser entendido como o impulso da vida que conduz
o homem às grandes realizações do amor divino, através da progressividade de
sua espiritualização no devotamento e no sacrifício.
Toda vez que
experimentardes disposições antifraternais em seu círculo, isso significa que
preponderam em vossa organização psíquica as recordações prejudiciais,
tendentes ao estacionamento na marcha evolutiva.
É aí que urge o
esforço da auto-educação, porquanto toda criatura necessita resolver o problema
da renovação de seus próprios valores.
Haveis de
observar que Deus não extermina as paixões dos homens, mas fá-las evoluir,
convertendo-as pela dor em sagrados patrimônios da alma, competindo às
criaturas dominar o coração, guias os impulsos, orientar as tendências, na evolução
sublime dos seus sentimentos.
Examinando-se,
ainda, o elevado coeficiente de viciação do amor sexual, que os homens criaram
para os seus destinos, somos obrigados a ponderar que, se muitos contraem
débitos penosos, entre os excessos da fortuna, da inteligência e do poder,
outros o fazem pelo sexo, abusando de um dos mais sagrados pontos de referência
de sua vida.
É por esse
motivo que observamos, muitas vezes, almas numerosas aprendendo, entre as
angústias sexuais do mundo, a renúncia e o sacrifício, em marcha para as mais
puras aquisições do amor divino.
Depreende-se,
pois, que ao invés da educação sexual pela satisfação dos instintos, é
imprescindível que os homens eduquem sua alma para a compreensão sagrada do
sexo.
Livro: O
Consolador.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário