Devo
190. – Kiam la infanoj estas ribelemaj kaj
nekorekteblaj, rezistantaj al ĉiaj edukaj procedoj, kiel kondutu la gepatroj?
Uzinte ĉiujn
procedojn de amo kaj energio ĉe la laboro de eduka gvidado de la infanoj, estas
juste, ke la respondantoj pri la familia institucio atendu, sen interrompo de
siaj sindono kaj ofero, la manifestiĝon de la Dia Providenco por la klarigo de
siaj nekorekteblaj infanoj, komprenante, ke tiu manifestiĝo nepre venos tra
akraj doloroj kaj provoj, tiel ke la kampo de kompreno kaj sento estu
sukcesplene semita.
191. – Kiel la
gepatroj povos veki en la sino de sia ribelema infano la sanktajn sentojn pri
la devo kaj ŝuldoj al la Ĉiopova Dio, kies infanoj ni estas?
Post la
elĉerpiĝo de ĉiuj rimedoj por la bono de la infanoj kaj post la sincera
praktikado de ĉiuj amaj, energiaj procedoj por ilia spirita evoluo, sen ia ajn
sukceso, estas necese, ke la gepatroj vidu en tiuj plenaĝaj infanoj, kiuj ne
komprenis iliajn parolon kaj ekzempladon, indiferentajn aŭ krudajn fratojn de
sia animo, krimhelpantojn en delikta pasinteco, kiujn estas necese transdoni al
Dio, tiel ke ili estu nature prilaboritaj de la doloraj, perfortaj procedoj de
la monda eduko.
La doloro havas
nekonatajn povojn por penetri en la spiritojn, kie la amolimfo ne sukcesis
flui, malgraŭ la netaksebla agado de la gepatra, homa amemo.
Tial, en certaj
cirkonstancoj de la vivo estas nepre necese, ke la gepatroj havu superegan
rezignon kaj konstatu en la sufero de siaj infanoj la manifestiĝon de ia supera
boneco, kies kaŝita ĉizilo el suferoj reformas kaj perfektigas por la spirita
estonteco.
192. – Ĉu la
mensogo prokrastas la spiritan elvolviĝon?
Mensogo ne estas
ago gardi la veraĵon por oportuna momento, ĉar tiu mensa sinteno praviĝas ĉe la
leciono mem de la Sinjoro, kiu rekomendis al siaj disĉiploj ne ĵeti trafe-maltrafe
la benitan semon de liaj instruoj de amo.
La mensogo estas
insida ago, celanta tujan profiton por la mensoganto, kun malprofito por la
aliulaj interesoj, laŭ ties aŭtentika, sankta mieno. Kaj tiu mensa sinteno de
la homo estas el tiuj, kiuj plej humiligas la homan personon, ĉiel prokrastante
la dian evoluon de la spirito.
193. – Kiam ĝi
estas dirita kun nudaj sincereco kaj nekaŝemo, ĉu la vero povas prokrasti la
spiritan progreson, pro la doloro, kiun ĝi kaŭzas?
La vero estas la
spirita esenco de la vivo.
Ĉiu homo aŭ ĉiu
grupo da homoj posedas ja sian porcion da relativaj veroj, per kiu la animoj
sin nutras, en la diversaj evoluaj sferoj.
La koro havanta
pli grandan porcion, estas kapabla nutri siajn fratojn sur la vojo al pli altaj
akiroj, sed estas nepre necesa la plej bona ama kriterio ĉe la disdonado de la
bonaĵoj de la vero, ĉar tiuj bonaĵoj devas esti liverataj laŭ la komprenkapablo
de la Spirito, al kiu sin destinas la instruo, tiamaniere ke la klopodo ne estu
akompanata de kontraŭefikaj sekvoj.
Ankoraŭ en ĉi
tiu okazo ni povas ekzameni la ekzemplojn de la materia naturo.
La nutraĵo de
infano devas enhavi la substancon subtenantan la vivon, sed ĝi ne povas esti
egala al la nutraĵo de plenaĝulo. La senzorgemo pri tiu afero povus konduki la
infanon al konsumiĝo, kvankam la substancoj donataj estas plenaj de vivigaj
elementoj.
194. – Ĉu ni
devas nepre kalkuli je la helpo de la spiritaj gvidantoj al niaj homaj
realigoj?
– Spirita
gvidanto povos ĉiam kunhelpi ĉe viaj laboroj, ĉu nerekte helpante vin ĉe viaj
malfacilaĵoj, ĉu konsolante vin ĉe via doloro, stimulante vin al la morala
edifado, nepre necesa por ĉies ilumino. Vi tamen ne prenu liajn fratecajn
esprimojn por fomala promeso, sur la kampo de la mondaj realigoj, ĉar tiuj
realigo dependas de via propra klopodo kaj troviĝas alĝustigitaj la la
meĥanismo de la provoj nepre necesaj por via perfektiĝo.
Libro: La
Konsolanto.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Dever
190 – Quando os
filhos são rebeldes e incorrigíveis, impermeáveis a todos os processos educativos,
como devem proceder aos pais?
Depois de
movimentar todos os processos de amor e de energia no trabalho de orientação
educativa dos filhos, é justo que os responsáveis pelo instituto familiar, sem
descontinuidade da dedicação e do sacrifício, esperem a manifestação da
Providência Divina para o esclarecimento dos filhos incorrigíveis,
compreendendo que essa manifestação deve chegar através de dores e de provas
acerbas, de modo a semear-lhes, com êxito, o campo da compreensão e do
sentimento.
191 – Como
poderão os pais despertar no íntimo do filho rebelde as noções sagradas do
dever e das obrigações para com Deus Todo-Poderoso, de quem somos filhos?
Depois de
esgotar todos os recursos a bem dos filhos e depois da prática sincera de todos
os processos amorosos e enérgicos pela sua formação espiritual, sem êxito
algum, é preciso que os pais estimem nesses filhos adultos, que não lhes
apreenderam a palavra e a exemplificação, os irmãos indiferentes ou endurecidos
de sua alma, comparsas do passado delituoso, que é necessário entregar a Deus,
de modo que sejam naturalmente trabalhados pelos processos tristes e violentos
da educação do mundo.
A dor tem
possibilidades desconhecidas para penetrar os espíritos, onde a linfa do amor
não conseguiu brotar, não obstante o serviço inestimável do afeto paternal,
humano.
Eis a razão pela
qual, em certas circunstâncias da vida, faz-se mister que os pais estejam
revestidos de suprema resignação, reconhecendo no sofrimento que persegue os
filhos a manifestação de uma bondade superior, cujo buril oculto, constituído
por sofrimentos, remodela e aperfeiçoa com vistas ao futuro espiritual.
192 – A mentira
retarda o desenvolvimento do espírito?
Mentira não é
ato de guardar a verdade para o momento oportuno, porquanto essa atitude mental
se justifica na própria lição do Senhor, que recomendava aos discípulos não
atirarem a esmo a semente bendita dos seus ensinos de amor.
A mentira é a
ação capciosa que visa o proveito imediato de si mesmo, em detrimento dos
interesses alheios em sua feição legítima e sagrada; e essa atitude mental da
criatura é das que mais humilham a personalidade humana, retardando, por todos
os modos, a evolução divina do Espírito.
193 – A verdade
quando dita com sinceridade e franqueza rudes pode retardar o progresso
espiritual pela dor que causa?
A verdade é a
essência espiritual da vida.
Cada homem ou
cada grupo de criaturas possui o seu quinhão de verdades relativas, com o qual
se alimentam as almas nos vários planos evolutivos.
O coração, que
retém uma parcela maior, está habilitado a alimentar seus irmãos a caminho de
aquisições mais elevadas; todavia, é imprescindível o melhor critério amoroso
na distribuição dos bens da verdade, porquanto esses bens devem ser fornecidos
de acordo com a capacidade de compreensão do Espírito a que se destina o
ensinamento, de maneira que o esforço não se faça acompanhar de resultados
contraproducentes.
Ainda aqui,
podemos examinar os exemplos da natureza material.
A nutrição de um
menino deve conter a substância mantenedora da vida, mas não pode ser análoga à
nutrição do adulto. A despreocupação nesse assunto poderia levar a criança ao
aniquilamento, embora as substâncias ministradas estivessem repletas de
elementos vitais.
194 – Devemos
contar, de maneira absoluta, com o auxílio dos guias espirituais em nossas
realizações humanas?
Um guia espiritual
poderá cooperar sempre em vossos trabalhos, seja auxiliando-vos nas
dificuldades, de maneira indireta, ou confortando-vos na dor, estimulando-vos
para a edificação moral, imprescindível à iluminação de cada um; entretanto,
não deveis tomas as expressões fraternas por promessa formal, no terreno das
realizações do mundo, porquanto essas realizações dependem do vosso esforço
próprio e se acham entrosadas no mecanismo das provações indispensáveis ao
vosso aperfeiçoamento.
Livro: O
Consolador.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário