Anĝeloj kaj
demonoj
128. ĉu la
estuloj, kiujn ni nomas anĝeloj, ĉefanĝeloj kaj serafoj, formas apartan kategorion,
kun naturo malsama ol tiu de la ceteraj Spiritoj?
Respondo: Ne;
ili estas puraj Spiritoj: tiuj plej alte starantaj en la hierarkio, havantaj ĉiajn
perfektaĵojn.
La vorto anĝelo
naskas en ni ordinare la ideon pri morala perfekteco; tamen ĝi ofte estas uzata
ankaŭ por difini ĉiujn bonajn kaj malbonajn estulojn, vivantajn ekster la
homaro. Oni diras ekzemple: la bona kaj la malbona anĝelo, la anĝelo de lumo
kaj la anĝelo de mallumo; en ĉi tiu okazo ĝi estas sinonimo de Spirito aŭ genio. ĉi tie ni uzas tiun vorton laŭ ties bona senco.
129. ĉu la anĝeloj
trairis ĉiujn gradojn de la hierarkio?
Respondo: Jes;
sed, kiel ni jam diris, iuj akceptis sian mision ne murmurante kaj venis pli
rapide al la perfekteco; aliaj uzadis pli aŭ malpli longan tempon por ĝin
atingi.
130. Se estas
erara la opinio, akceptanta, ke iuj estuloj estas kreataj perfektaj kaj superaj
ol ĉiuj ceteraj, kiel ni klarigu, ke ĝi en la tradicio de preskaŭ ĉiuj popoloj?
Respondo: Sciu,
ke via mondo ne ekzistas ekde la tuta eterno, kaj ke, longan tempon antaŭ ol ĝi
ekzistis, multe da Spiritoj estis jam atingintaj la perfektecon; tial, la homoj
kredis, ke tiu Spiritoj estis ĉiam tiaj.
131. ĉu ekzistas
demonoj, laŭ la vulgara senco de tiu vorto?
Respondo: Se ili
ekzistus, ili estus kreitoj de Dio; nu, ĉu Dio estus bona kaj justa, se Li
kreus estulojn, kiuj estu malfeliĉaj, eterne inklinaj al malbono? Se ekzistas
demonoj, ili loĝas vian malsuperan planedon kaj aliajn similajn; neniuj aliaj
ol la hipokrituloj faras el Dio justa malbonan kaj venĝeman Dion, kaj pensas,
ke ili plaĉas al Li per la abomenaĵoj, kiujn ili faras en Lia nomo.
Nur laŭ sia
hodiaŭa senco la vorto demonoj kuntrenas la ideon de malbonaj Spiritoj, ĉar la
greka vorto daimon, de kiu tiu venis signifas genio, intelekto, kaj estis uzata
por senkorpaj estuloj, indiferente ĉu bonaj aŭ malbonaj.
La vorto
“demonoj”, laŭ sia vulgara senco, pensigas pri esence malicaj estuloj, kiuj
estus, kiel ĉiuj, kreitoj de Dio; nu, Dio, superege justa kaj bona, ne povus
krei estulojn nature emajn al malbono kaj kondamnitajn por eterne. Se ili ne
estus kreitoj de Dio, aŭ ili do ekzistus, kiel Li, ekde la tuta eterna tempo, aŭ
ekzistus pluraj regantaj potencoj.
La unua kondiĉo
de iu ajn doktrino estas ĝia logikeco; nu, la doktrino pri la demonoj, en sia
absoluta senco, estas falsa pro tiu esenca bazo. Ke, laŭ sia kredo, la
neprogresintaj popoloj, ne konante la atributojn de Dio, konsentas la ekziston
de malicaj dioj kaj ankaŭ tiun de la demonoj, oni komprenas; sed la homo, kiu
konsideras bonecon la plej alta atributo de Dio, estas nepre nelogika kaj sin kontraŭa,
akceptante, ke Dio kreis estulojn, sin dediĉantajn al malbono kaj destinitajn ĝin
ĉiam faradi, ĉar tio estas nei la bonecon de l’ Plejsupra. La adeptoj de la
kredo je demonoj sin apogas sur la vortoj de la Kristo; ne mi malakceptus la aŭtoritatecon
de lia instruado, kiun mi dezirus vidi pli en la koro, ol sur la lipoj de la
homoj; sed, ĉu ili estas certaj pri la senco, laŭ kiu Jesuo uzadis la vorton
demono? ĉu oni scias, ke la alegoria formo estis unu el la distingigaj ecoj de
lia parolo? ĉu ĉion, kion entenas la Evangelio, oni prenu laŭlitere? Sufiĉas al
ni, kiel pruvo, jena peco:
“Tuj post la
aflikto de tiuj tagoj la suno mallumiĝos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj
la steloj falos el la ĉielo, kaj la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos. Vere mi
diras al vi: ĉi
tiu generacio ne forpasos, ĝis ĉio tio plenumiĝos.” (9) ĉu ni ne vidis la
formon de la biblia teksto kontraŭdirita de la scienco, koncerne la mondkreadon
kaj la movon de la Tero? ĉu ne okazus io sama al certaj metaforoj, uzataj de la
Kristo, kiu devis paroli laŭ la tempo kaj lokoj? La Kristo ne povus konscie
diri neveraĵon; sekve, se en lia parolo estas esprimoj ŝajne neakordaj kun la
racio, ni do ilin aŭ ne komprenas aŭ neĝuste interpretas.
La homoj agis
rilate al la demonoj same, kiel rilate al la anĝeloj; kiel la homoj kredis,
ekde la tuta eterno, je perfektaj estuloj, tiel ankaŭ ili prenis la malsuperajn
Spiritojn por estuloj eterne malbonaj. Kiel demonojn oni devas do kompreni la
nepurajn Spiritojn, el kiuj multaj valoras ne pli ol tiuj ĝustadire tiel
nomataj, tamen kun la diferenco, ke tia stato estas por la nepuraj Spiritoj nur
pasema. Tiuj ĉi estas neperfektaj Spiritoj, murmurantaj kontraŭ siaj provoj
kaj, pro tio, al ili submetitaj por pli da tempo; sed, siavice, ili atingos la
celon, kiam ili tion deziros. Oni povus do akcepti la vorton demono laŭ ĉi tiu
limigita senco; sed, kiel hodiaŭ komprenata, ĝi povus konduki en eraron, ĉar
tiel oni kredus la ekziston de estuloj kreitaj speciale por malbono.
Satano estas
evidente la personigo de malbono sub alegoria formo, ĉar oni ne povas konsenti
malbonan estulon, kiu batalus, potenco kontraŭ potenco, kontraŭ Dio, kaj kies sola
okupo estus spite malhelpi al la Diaj decidoj. ĉar li bezonas figurojn kaj
imagojn, kiuj lin impresu, tial la homo imagis al si senkorpajn estulojn kun
materia formo kaj atributoj, kiuj prezentus ties bonajn kaj malbonajn
kvalitojn. Tial, la antikvuloj, dezirante personigi la tempon, pentris ĝin kiel
maljunulon kun falĉilo kaj sablohorloĝo; ĝin reprezenti kiel junulon, estus sensencaĵo;
same okazas kun la alegorioj de Riĉeco, Vero k.a. La modernuloj reprezentis la
anĝelojn, aŭ purajn Spiritojn, kiel disradiantajn figurojn, kun blankaj flugiloj,
emblemo de pureco; Satanon kun kornoj, ungegoj kaj la atributoj de la besta
naturo, emblemoj de la malnoblaj pasioj. La vulgarularo, kiu prenas la aferojn
laŭlitere, vidis en tiuj emblemoj realan individuon, tiel same, kiel oni iam
vidis Saturnon en la alegorio de la Tempo.
Libro: La Libro
de la Spiritoj – Allan Kardec.
(9) Mateo, ĉap.
24, par. 29 kaj 34.
ANJOS E
DEMÔNIOS
128. Os seres
que chamamos anjos, arcanjos, serafins, formam uma categoria especial, de natureza
diferente da dos outros Espíritos?
Resposta: Não; são Espíritos puros: estão no mais alto
grau da escala e reúnem em si todas as perfeições.
A palavra anjo
desperta geralmente a ideia da perfeição moral; não obstante, é frequentemente
aplicada a todos os seres, bons e maus, que não pertencem à Humanidade. Diz-se:
o bom e o mau anjo; o anjo da luz e o anjo das trevas; e nesse caso ele é
sinônimo de Espírito ou de gênio. Tomamo-lo aqui na sua boa significação.
129. Os anjos
também percorreram todos os graus?
Resposta: Percorreram todos. Mas, como já dissemos: uns
aceitaram a sua missão sem murmurar e chegaram mais depressa; outros empregaram
maior ou menor tempo para chegar a perfeição.
130. Se a
opinião de que há seres criados perfeitos e superiores a todos os outros é
errônea, como se explica a sua presença na tradição de quase todos os povos?
Resposta: Aprende que o teu mundo não existe de toda a
eternidade, e que muito antes de existir já havia Espíritos no grau supremo; os
homens, por isso, acreditaram que eles sempre haviam sido perfeitos.
131. Há
demônios, no sentido que se dá a essa palavra?
Resposta: Se houvesse demônios, eles seriam obra de
Deus. E Deus seria justo e bom, criando seres infelizes, eternamente voltados
ao mal? Se há demônios, é no teu mundo inferior e em outros semelhantes, que
eles residem: são esses homens hipócritas que fazem de um Deus justo um Deus
mau e vingativo, e que pensam lhe ser agradáveis pelas abominações que cometem
em seu nome.
A palavra
demônio não implica a ideia de Espírito mau, a não ser na sua acepção moderna, porque
o termo grego daimon, de que ela deriva, significa gênio, inteligência, e se
aplicou aos seres incorpóreos, bons ou maus, sem distinção.
Os demônios,
segundo a significação vulgar do termo, seriam entidades essencialmente malfazejas:
e seriam, como todas as coisas, criação de Deus. Mas Deus, que é eternamente justo
e bom, não pode ter criado seres predispostos ao mal por sua própria natureza e
condenados pela eternidade. Se não fossem obra de Deus, seriam eternos como
ele, e nesse caso haveria muitas potências soberanas.
A primeira
condição de toda doutrina é a de ser lógica; ora, a dos demônios, no seu
sentido absoluto, falha neste ponto essencial. Que na crença dos povos
atrasados, que não conheciam os atributos de Deus, admitindo divindades
malfazejas, também se admitissem os demônios, é concebível; mas para quem quer
que faça da bondade de Deus um atributo por excelência é ilógico e
contraditório supor que ele tenha criado seres voltados ao mal e destinados a
praticá-lo perpetuamente, porque isso negaria a sua bondade. Os partidários do
demônio se apoiam nas palavras do Cristo e não seremos nós que iremos contestar
a autoridade dos seus ensinos, que desejamos ver mais no coração do que na boca
dos homens; mas estariam bem certos do sentido que ele atribuía à palavra demônio?
Não se sabe que a forma alegórica é uma das características da sua linguagem?
Tudo o que o Evangelho contém deve ser tomado ao pé da letra? Não queremos
outra prova, além desta passagem:
"Logo após
esses dias de aflição, o sol se obscurecerá e a lua não dará mais a sua luz, as
estrelas cairão do céu e as potências celestes serão abaladas. Em verdade vos
digo que esta geração não passará, antes que todas essas coisas se
cumpram". Não vimos a forma do texto bíblico contraditas pela Ciência, no
que se refere criação e ao movimento da Terra? Não pode acontecer o mesmo com
certas figuras empregadas pelo Cristo, que devia falar de acordo com o tempo e
a região em que se achava? O Cristo não poderia ter dito conscientemente uma
falsidade. Se, portanto, nessas palavras há coisas que parecem chocar a razão,
é que não as compreendemos ou que as interpretamos mal.
Os homens
fizeram, com os demônios, o mesmo que com os anjos. Da mesma forma que acreditaram
na existência de seres perfeitos, desde toda a eternidade, tomaram também os Espíritos
inferiores por seres perpetuamente mau. A palavra demônio deve portanto ser entendida
como referente aos Espíritos impuros, que frequentemente não são melhores que os
designados por esse nome, mas com a diferença de ser o seu estado apenas
transitório. São esses os Espíritos imperfeitos que murmuram contra as suas
provações e por isso as sofrem por mais tempo, mas chegarão por sua vez à
perfeição, quando se dispuserem a tanto. Poderíamos aceitar a palavra demônio
com esta restrição. Mas, como ela é agora entendida num sentido exclusivo,
poderia induzir em erro, dando margem à crença na existência de seres criados
especialmente para o mal.
A propósito de
Satanás, é evidente que se trata da personificação do mal sob uma forma alegórica,
porque não se poderia admitir um ser maligno lutando de igual para igual com a Divindade,
e cuja única preocupação seria a de contrariar os seus desígnios. Como o homem
necessita de imagens e figuras para impressionar a sua imaginação, pintou os
seres incorpóreos com formas materiais dotadas de atributos que lembram as suas
qualidades ou os seus defeitos. Foi assim que os antigos, querendo personificar
o Tempo, deram-lhe a figura de um velho com foice e uma ampulheta, uma figura
de jovem, nesse caso, seria um contrassenso. O mesmo se deu com as alegorias da
Fortuna, da Verdade, etc. Os modernos representaram os anjos, os Espíritos
puros numa figura radiosa, com asas brancas, símbolos da pureza, e Satanás com
chifres, garras e os atributos da bestialidade, símbolos das baixas paixões. O
vulgo, que toma as coisas ao pé da letra, viu nesses símbolos entidades reais,
como outrora vira Saturno na alegoria do Tempo [13].
NOTAS
Os Espíritos
revestidos do perispírito são o objeto desta referência. Sem o perispírito,
nada tem de material, como vemos na resposta ao item 79. (N. do T.)
Todo este trecho
se refere ao Espírito puro, desprovido de perispírito. Necessário atentar para
essas variações, a fim de não confundirmos as explicações. (N. do T.)
(13) Esta teoria
espírita sobre os demônios vai hoje se impondo aos próprios meios religiosos
que mais acirradamente a combateram. Em O Diabo, o escritor católico Giovanni
Papini a endossou, apoiado nos Pais da Igreja. O padre Pierre Teilhard de
Chardin, cuja doutrina aproxima a teologia católica da concepção espírita,
considera o Inferno como “polo negativo do mundo”, integrado no Pleroma (o
mundo divino unido ao corpo místico do Cristo) e assim se refere aos demônios:
“condenado não é excluído do Pleroma, mas apenas da sua face luminosa e da sua
beatitude. Perde-o, mas não está perdido para ele. ”– (Le Millieu Divin –
Oeuvres – Seuil, 1957-- Paris – pág. 191.) – (N. do T.)72
Livro: O Livro
dos Espíritos – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário