sexta-feira, 17 de maio de 2013

La Indulgemo. / A Indulgência.

La Indulgemo.
17. Estu indulgemaj por la kulpoj de aliulo, kiaj ajn ili estas; juĝu kun severeco nur viajn proprajn agojn, kaj la Sinjoro uzos indulgon por vi, samgrade kiel vi ĝin uzos por la aliaj.
Subtenu la fortulojn: admonu ilin al la persistado; fortikigu la malfortulojn, montrante al ili la bonecon de Dio, kiu konsideras eĉ la plej malgrandan penton; montru al ĉiuj la anĝelon de pento, kiu etendas sian blankan flugilon sur la kulpojn kaj kiu tiel vualas la homajn kulpojn antaŭ Tiu, kiu ne povas vidi malpuraĵon. Komprenu vi ĉiuj la senfinan kompatemon de via Patro, kaj neniam forgesu diri al Li per via penso kaj precipe per viaj agoj: “Pardonu al ni niajn ofendojn, kiel ni pardonas tiujn, kiuj ofendis nin.” Komprenu bone la valoron de ĉi tiuj superbelaj paroloj; ne nur la litero tie estas admirinda, sed ankaŭ la instruo, kiun ili enhavas.
Kion vi petas de la Sinjoro, kiam vi petas Lian pardonon? ĉu nur la forgeson pri viaj ofendoj? forgeson, kiu lasus vin en la nenieco, ĉar se Dio kontentiĝus forgesi viajn kulpojn, Li ne punus, sed ankaŭ ne rekompencus. La rekompenco ne povas esti premio por bono, kiun oni ne faris, kaj des malpli por malbono, kiun oni faris, eĉ se tiu malbono estas forgesita. Petante de Li pardonon por viaj malobeoj, vi petas la helpon de Lia graco por ne plu refali; la forton, por ekiri novan vojon, vojon de submetiĝo kaj de amo, kie vi povos aldoni al la pento la riparadon.
Kiam vi pardonas viajn fratojn, ne kontentiĝu etendante la vualon de la forgeso sur iliajn kulpojn; tiu vualo ofte estas tro travidebla por viaj okuloj; alportu al ili, samtempe kiel la pardonon, la amon; faru por ili tion, kion vi petus de via ĉiela Patro fari por vi. Anstataŭigu la koleron, kiu makulas, per la amo, kiu purigas. Prediku per la ekzemplo tiun ageman, senlacan kariton, kiun Jesuo instruis al vi; prediku ĝin kiel li mem, videbla por la okuloj de la korpo, faris dum la tuta tempo, kiam li vivadis sur la tero, kaj kiel li ĝin predikas senĉese, kiam li jam ne estas videbla, escepte por la okuloj de la spirito. Sekvu tiun dian modelon; marŝu sur liaj postesignoj: tiuj postesignoj gvidos vin al la rifuĝejo, kie vi trovos ripozon post la penado. Kiel li, portu vi ĉiuj vian krucon kaj surgrimpu pene, sed kuraĝe, vian Kalvarion: sur ĝia supro estas la glorado. (Johano, episkopo en Bordeaux, 1862.)
18. Karaj amikoj, estu severaj por vi mem, indulgemaj por la malfortaĵoj de l’ aliaj; tio ankaŭ estas praktikado de la sankta karito, kiun malmultaj personoj plenumas. Vi ĉiuj havas malbonajn inklinojn por venki, erarojn por korekti, kutimojn por modifi; vi ĉiuj havas ŝarĝon pli aŭ malpli pezan por demeti, antaŭ ol vi pene atingos la supron de la monto de la progreso. Kial do esti tiel klarvidaj por la proksimulo kaj tiel blindaj por vi mem? Kiam do vi ĉesos vidi en la okulo de via frato la lignereton, kiu lin ĝenas, ne atentante en la via la trabon, kiu vin blindigas kaj igas vin marŝi falo post falo? Kredu al viaj fratoj, la Spiritoj: ĉiu homo, tiel fiera, ke li opinias sin supera, laŭ virto kaj merito, ol siaj enkarniĝintaj fratoj, estas malsaĝa kaj kulpa, kaj Dio en la tago de Sia justeco lin punos. La vera karaktero de la karito estas la modesteco kaj la humileco, kiuj konsistas en tio, ke ĉiu vidu nur supraĵe la malvirtojn de aliaj kaj klopodu por elstarigi tion, kion ili havas bonan kaj virtan, ĉar, kvankam la koro de la homo estas abismo de korupteco, tamen ekzistas ĉiam en ĝiaj plej kaŝitaj faldoj la ĝermo de iuj bonaj sentoj, vivanta fajrero de la spirita esenco.
Spiritismo, konsolanta kaj beninda doktrino, feliĉaj tiuj, kiuj konas cin kaj profitas la edifajn instruojn de la Spiritoj de la Sinjoro! Por tiuj la vojo estas lumigita kaj dum la tuta irado ili povas legi jenajn vortojn, kiuj
montras al ili la rimedojn alveni al la celo: praktikakarito, karito el la koro, karito por la proksimulo kiel por si mem; unuvorte, karito por ĉiuj kaj amo al Dio super ĉio, ĉar la amo al Dio, resumas ĉiujn devojn, kaj estas neeble reale ami Dion, ne praktikante la kariton, el kiu Li faris leĝon por ĉiuj kreitoj. (Dufêtre, episkopon Nevers. Bordeaux.)
Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. X: 17-18 – Felicaj tiuj, kiuj estas kompatemaj.
***
A Indulgência.
17 – Sede indulgentes para as faltas alheias, quaisquer que sejam; não julgueis com severidade senão as vossas próprias ações e o Senhor usará de indulgência para convosco, como usastes para com os  outros.
Sustentai os fortes: estimulai-os à perseverança; fortificai os fracos, mostrando-lhes a bondade de Deus, que leva em conta o menor arrependimento; mostrai a todos o anjo da contrição, estendendo suas brancas asas sobre as faltas humanas, e assim ocultando-as aos olhos daqueles que não podem ver o que é impuro. Compreendei toda a misericórdia infinita de vosso Pai, e nunca vos esqueçais de lhe dizer em pensamento, mas sobretudo pelas vossas ações: “Perdoai as nossas ofensas, como perdoamos aos nossos ofensores”. Compreendi bem o valor destas sublimes palavras; pois não são admiráveis apenas pela letra, mas também pelo espírito que elas encerram.
Que solicitais ao Senhor quando lhe pedis perdão? Somente o esquecimento de vossas faltas? Esquecimento de que nada vos deixas, pois se Deus se contentasse de esquecer as vossas faltas, não vos puniria, mas também não vos recompensaria. A recompensa não pode ser pelo bem que não fez, e menos ainda pelo mal que se tenha feito, mesmo que esse mal fosse esquecido. Pedindo perdão para as vossas transgressões, pedis o favor de sua graça, para não cairdes de novo, e a força necessária para entrardes numa nova senda, numa senda de submissão e de amor, na qual podereis juntar a reparação ao arrependimento.
Quando perdoardes os vossos irmãos, não vos contenteis com estender o véu do esquecimento sobre as suas faltas. Esse véu é quase sempre muito transparente aos vossos olhos. Acrescentai o amor ao vosso perdão, fazendo por ele o que pedis a vosso Pai Celeste que faça por vós. Substituí a cólera que mancha, pelo amor que purifica. Pregai pelo exemplo essa caridade ativa, infatigável, que Jesus vos ensinou. Pregai-a como ele mesmo o fez por todo o tempo em que viveu na Terra, visível para os olhos do corpo, e como ainda prega, sem cessar, depois que se fez visível apenas para os olhos do espírito. Segui esse divino modelo, marchai sobre as suas pegadas: elas vos conduzirão ao refúgio onde encontrareis o descanso após a luta. Como ele, tomai a vossa cruz e subi penosamente, mas corajosamente, o vosso calvário: no seu cume está a glorificação. (JOÃO - Bispo de Bordeaux, 1862).
18 – Queridos amigos, sede severos para vós mesmos e indulgentes para as fraquezas alheias. Essa é também uma forma de praticar a santa caridade, que bem poucos observam. Todos vós tendes más tendências a vencer, defeitos a corrigir, hábitos a modificar. Todos vós tendes um fardo mais ou menos pesado que alijar, para subir ao cume da montanha do progresso. Por que, pois, ser tão clarividentes quando se trata do próximo, e tão cegos quando se trata de vós mesmos? Quando deixareis de notar, no olho de vosso irmão, um argueiro que o fere, sem perceber a trave que vos cega e vos faz caminhar de queda em queda? Crede nos Espíritos, vossos irmãos. Todo homem bastante orgulhoso para se julgar superior, em virtudes e méritos, aos seus irmãos encarnados, é insensato e culpado e Deus o castigará, no dia da sua justiça. O verdadeiro caráter da caridade é a modéstia e a humildade, e consiste em não se verem superficialmente os defeitos alheios, mas em se procurar destacar o que há de bom e virtuoso no próximo. Porque, se o coração humano é um abismo de corrupção, existem sempre, nos seus mais ocultos refolhos, os germes de alguns bons sentimentos, centelhas ardentes da essência espiritual.
Espiritismo, doutrina consoladora e bendita, felizes os que te conhecem e empregam proveitosamente os salutares ensinos dos Espíritos do Senhor! Para esses, o ensino é claro, e ao longo de todo o caminho eles podem ler estas palavras, que lhes indicam a maneira de atingir o alvo: caridade prática, caridade para o próximo como para si mesmo. Em uma palavra, caridade para com todos e amor de Deus sobre todas as coisas, porque o amor de Deus resume todos os deveres, e porque é impossível amar a Deus sem praticar a caridade, da qual Ele faz uma lei para todas as criaturas. (DUFÉTRE - Bispo de Nevers, Bordeaux).
Livro: Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, Cap. X:17-18 – Bem-Aventurados os Misericordiosos.

Nenhum comentário:

Postar um comentário