La
Ofero Plej Agrabla al Dio.
7. Tial, se vi
prezentas vian oferon ĉe l’ altaro, kaj tie memoras, ke ia frato havas ion
kontraŭ vi, lasu tie vian oferon antaŭ la altaro, kaj foriru, unue paciĝu kun
via frato, kaj poste venu kaj prezentu vian oferon. (Jesuo / Mateo, 5:23-24.)
8.Kiam Jesuo
diras: “Foriru, unue paciĝu kun via frato, kaj poste venu kaj prezentu vian
oferon”, li instruas, ke la ofero plej agrabla al la Sinjoro estas la ofero de
la propra resento; ke antaŭ ol prezenti sin al Li, por esti pardonita, oni mem
devas pardoni, kaj ke, se oni faris ian maljustaĵon al sia frato, estas necese ĝin
ripari; nur tiam la ofero estos akceptita, ĉar ĝi venos el pura koro,
liberigita de ĉia malbona penso. Li materiigis tiun instruon, ĉar la Judoj
faradis materiajn oferojn; li devis konformigi siajn parolojn al iliaj kutimoj.
La kristano ne faras materiajn donacojn, ĉar li malmateriigis la oferon; sed el
tio la instruo ekhavis pli da forto. Li oferas sian animon al Dio, kaj tiu
animo devas esti purigita; enirante en la templon de la Sinjoro, li devas lasi
ekstere ĉian senton de lamo kaj de malbonvolemo, ĉian malbonan penson kontraŭ
sia frato; nur tiam lia preĝo estos portata de l’ anĝeloj al la piedoj de l’
Eternulo. Jen, kion instruas Jesuo per tiuj paroloj: Lasu vian oferon, antaŭ la
altaro kaj unue iru paciĝi kun via frato, se vi volas plaĉi al la Sinjoro.
Libro:
La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. X
Feliĉaj
tiuj, kiuj estas kompatemaj.
O Sacrifício
Mais Agradável A Deus
7 – Portanto, se
estás fazendo a tua oferta diante do altar, e te lembrar aí que teu irmão tem
alguma coisa contra ti, deixa ali a tua oferta diante do altar, e vai te
reconciliar primeiro com teu irmão, e depois virás fazer a tua oferta. (Jesus / Mateus,
V: 23e 24)
8 – Quando Jesus
disse: “Vai te reconciliar primeiro com teu irmão, e depois virás fazer a tua
oferta”, ensinou que o sacrifício mais agradável ao Senhor é o dos próprios
ressentimentos: que antes de pedir perdão ao Senhor, é preciso que se perdoe
aos outros, e que, se algum mal se tiver feito contra um irmão, é necessário
tê-lo reparado. Somente assim a oferenda será agradável, porque é proveniente
de um coração puro de qualquer mau pensamento. Ele materializa esse preceito,
porque os judeus ofereciam sacrifícios materiais e era necessário conformar as
suas palavras aos costumes do povo. O cristão não oferece prendas materiais,
pois que espiritualizou o sacrifício, mas o preceito não tem menos força para
ele. Oferecendo sua alma a Deus, deve apresentá-la purificada. Ao entrar no
templo do Senhor, deve deixar lá fora todo sentimento de ódio e de animosidade,
todo mau pensamento contra seu irmão. Só então sua prece será levada pelos
anjos aos pés do Eterno. Eis o que ensina Jesus por essas palavras: “Deixai ali
a tua oferta diante do altar, e vai te reconciliar primeiro com teu irmão”, se
queres ser agradável a Deus.
Livro: O
Evangelho Segundo o Espiritismo. - Allan Kardec, Cap. X.
Bem-Aventurados
os Misericordiosos.
Nenhum comentário:
Postar um comentário