Spiritaj vizitoj
inter vivantaj personoj
413. El la
principo pri la liberiĝo de la animo dum dormo, ŝajnas rezulti, ke ni havas
duoblan samtempan ekzistadon, nome: la korpan, kiun ni vivas por eksteraj interrilatoj,
kaj la animan, por internaj interrilatoj; ĉu tio estas ĝusta?
Kiam la animo
estas libera, la vivo de la korpo cedas al la vivo de la animo; sed ili ne
estas, ĝustadire, du ekzistadoj: ili estas, prefere, du fazoj de sama
ekzistado, ĉar la homo ne vivas duoble.
414. Ĉu du
personoj, sin reciproke konantaj, povas viziti unu la duan dum dormo?
Jes; kaj multaj
aliaj, kiuj kredas, ke ili sin reciproke ne konas, ankaŭ kunvenas kaj
interparolas. Vi povas, senkonscie, havi amikojn en alia lando. La fakto, ke vi
iras, dum dormo, al amikoj, parencoj, konatoj, personoj, kiuj povas utili al
vi, estas tiel ofta, ke vi mem tion faras ĉiunokte.
415. Kiu povas
esti la utileco de tiuj noktaj vizitoj, se oni ilin ne memoras?
Ordinare, kiam
vi vekiĝas, restas en vi ia intuicio, kaj tiu estas ofte la origino de iuj
ideoj venantaj per si mem, sen ia ŝajna kaŭzo, sed, fakte, ne aliaj ol tiuj, kiujn
vi ĉerpas ĉe tiuj kunvenoj.
416. Ĉu la homo
povas, per sia volo, nepre okazigi spiritajn vizitojn? Ĉu li povas, ekzemple,
diri, ĉe enlitiĝo: ĉi tiun nokton mi volas spirite renkontiĝi kun tiaulo, lin alparoli
kaj diri al li tion aŭ tion alian?
Jen, kio okazas.
Kiam homo ekdormas, lia Spirito vekiĝas; sed, kion la homo decidis, tion la
Spirito estas ofte tre malinklina fari, ĉar la vivo de la homo malmulte interesas
la Spiriton liberigitan el la materio. Tio koncernas la tre altkarakterajn
homojn, ĉar la ceteraj pasigas tre malsame sian spiritan ekzistadon: ĉi tiuj
sin fordonas al siaj pasioj aŭ daŭre vivas en neaktiveco. Povas do okazi, ke,
laŭ la celo, kiun ĉiu proponas al si, la Spirito iros al la personoj, kiujn li
deziras alparoli; sed el la fakto, ke li, dum maldormo, tion deziras, ne sekvas,
ke li tion faros.
417. Ĉu kelka
nombro da enkarniĝintaj Spiritoj povas tiel kolektiĝi kaj estigi rondojn?
Sen ia dubo; la
ligiloj de amikeco, ĉu novaj aŭ malnovaj, ofte tiel kolektas plurajn Spiritojn,
kiuj ĝojas, ke ili estas kune.
Kiel malnovaj
estu rigardataj la ligiloj de amikeco faritaj dum antaŭaj ekzistadoj. Ni
kunportas, ĉe vekiĝo, ian intuicion pri la ideoj, elprenitaj el tiuj kaŝitaj
interparoladoj, sed ni ne scias ties fonton.
418. Ĉu iu
persono, kiu kredus, ke unu el liaj amikoj mortis, en la okazo, se tiu ankoraŭ
vivas, povus lin spirite renkonti kaj, tiel, ekscii, ke li ja vivas? Ĉu, tiam, tiu
persono povus, vekiĝante, havi intuicion pri tio?
Kiel Spirito,
tiu persono povas certe vidi sian amikon kaj ekkoni ties staton; se al tiu
persono ne estas altrudite, kiel provon, kredi la morton de sia amiko, li eksentos
ties ekzistadon, same kiel li povos antaŭsenti ties morton.
Libro: La Libro
de la Spiritoj - Allan Kardec.
Visitas
Espíritas Entre Vivos
413. Do
princípio de emancipação da alma durante o sono parece resultar que temos,
simultaneamente, duas existências: a do corpo, que nos dá a vida de relação
exterior, e a da alma, que nos dá a vida de relação oculta. É isso exato?
No estado de
emancipação, a vida do corpo cede lugar à da alma, mas não existem,
propriamente falando, duas existências; são antes duas fases da mesma
existência, porque o homem não vive de maneira dupla.
414. Duas
pessoas que se conhecem podem visitar-se durante o sono?
Sim, e muitas
outras que pensam não se conhecerem se encontram e conversam. Podes ter, sem
que o suspeites, amigos em outro país. O fato de visitardes, durante o sono,
amigo, parentes, conhecidos, pessoas que vos podem ser úteis, é tão freqüente que
o realizais quase todas as noites.
415. Qual pode
ser a utilidade dessas visitas noturnas, se não as recordamos?
Ordinariamente,
ao despertar, resta uma intuição que é quase sempre a origem de certas idéias
que surgem espontaneamente, sem que se possa explicá-las, e não são mais que as
idéias hauridas naqueles colóquios.
416. 0 homem
pode provocar voluntariamente as visitas espíritas? Pode, por exemplo, dizer ao
adormecer: Esta noite quero encontrar-me em espírito com tal pessoa; falar-lhe
e dizer-lhe tal coisa?
Eis o que se
passa: o homem dorme, seu Espírito desperta, e o que o homem havia resolvido o
Espírito está, muitas vezes, bem longe de o seguir, porque a vida do homem
interessa pouco ao Espírito, quando ele se liberta da matéria. Isto para os
homens já bastante elevados, pois os outros passam de maneira inteiramente
diversa a sua existência espiritual: entregam-se às paixões ou permanecem em
inatividade. Pode acontecer, portanto, que, segundo o motivo que se propôs, o
Espírito vá visitar as pessoas que deseja: mas o fato de o haver desejado
quando em vigília não é razão para que o faça.
417. Certo
número de Espíritos encarnados pode então se reunir e formar uma assembléia?
Sem nenhuma
dúvida. Os laços de amizade, antigos ou novos, reúnem assim, freqüentemente,
diversos Espíritos que se sentem felizes de se encontrar.
Comentário de
Kardec: Pela palavra “antigos” é necessário entender os laços de amizade
contraídos em existências anteriores. Trazemos ao acordar uma intuição das
idéias que haurimos nesses colóquios ocultos, mas ignoramos a fonte.
418. Uma pessoa
que julgasse morto um de seus amigos, que na realidade não o estivesse, poderia
encontrar-se com ele em espírito e saber, assim, que continuava vivo? Poderia,
nesse caso, ter uma intuição ao acordar?
Como Espírito
pode certamente vê-lo e saber como está. Se não lhe foi imposto como prova
acreditar na morte do amigo, terá um pressentimento de que ele vive, como
poderá ter o de sua morte.
Livro: O Livro
dos Espíritos – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário