SPECIALAJ
SCIENCOJ
70. – Ĉu la
specialaj sciencoj, kiaj Astronomio, Meteologio, Botaniko kaj Zoologio estis
kreitaj per la klopodo de la homa spirito ĉe la evoluado de la fundamentaj
sciencoj?
– Kiel aldonaj
aktivecoj de la fundamentaj sciencoj, tiuj specialaj studoj prezentas ian
amason da konkeroj de la homa spirito ĉe la sankta laboro de la abstrakta
estaĵo, kiun ni nomas “civilizacio”.
Tiaj klopodoj
estas la registro de la esploroj kaj faroj ĝustadire homaj; ili tamen konverĝas
al la integra scienco laŭ la senfina plano, kie ili asociiĝos al la moralaj
valoroj, ĉe la glorado de la saviĝinta homo.
71. – Kiel ni
juĝu la pozicion de la Tero rilate al la aliaj mondoj?
– La grandeco de
la astra spaco, kie moviĝas la tutaĵo de la sistemoj, estas tro profunda, por
ke ni povu starigi ĝian difinon per la mizeraj surteraj formuloj.
En la kirlego de
la Senfino, la planeda sistemo, kies centro estas nia Suno, estas tro simpla,
konsistigante tre malriĉan aspekton de la Kreitaĵaro.
Sufiĉas memori,
ke Kaprino, unu el niaj plej proksimaj najbaroj, estas suno 5.800-oble pli
granda ol la nia, kaj ni ne forgesu, ke la Tero estas 1.300.000-oble malpli
granda ol nia Suno.
Per tiuj
grandiozaj ciferoj ni komprenas la amplekson de nia malgrandeco en la Universo,
sincere komparante la situacion de ĉiaspecaj homaj konkerantoj, kiuj, sopirante
akapari materiajn havaĵojn, faris al ni la impreson de ridindaj, vantaj
marionetoj de la vivo.
72. – Ĉu
ekzistas planedoj en kondiĉoj pli malbonaj ol tiuj de la Tero?
– Ekzistas
mondoj, kiuj prezentas pli malbonajn perspektivojn de ekzistado ol la via, kaj,
rilate al perspektivoj, la Tero estas gaja, bela sfero de lernado. La sola
elemento sur ĝi, ne harmonianta kun la Naturo, estas ja la homo, kiun la egoismo
submetis.
Ni konas
planedojn, kies loĝantoj estas devigitaj al kontinua, laciga penado por havigi
al si la elementojn esencajn al sia vivo; ankoraŭ aliajn, kie multegaj estuloj
troviĝas en dolora ekzilo. Sed sur la via vi havas, tute senpage kaj sen iu ajn
peno por vi, bluan ĉielon, riĉajn fontojn, abundan oksigenon, amikajn arbojn,
fruktojn kaj florojn, koloron kaj lumon kaj sanktajn laboreblecojn, kiujn en
ĉiuj tempoj la homo forlasas.
73. – Ĉu la
surtera homaro estas identa al tiu de aliaj mondoj?
– Ĉe la fizikaj
trajtoj tia analogeco estas neebla pro la esencaj leĝoj, regantaj ĉian evoluan
sferon; sed ni penu kompreni kiel homaron la tutan spiritan familion
konsistantan el ĉiuj kreitoj de Dio, kiuj loĝatigas la Universon, kaj, esplorante
la demandon tra tiu prismo, ni vidos la surteran komunumon identigita kun la
universa kolektivo.
74. – Ĉu
scienculo povos rigardi kiel sukcesplenajn la eblecojn de interplaneda vojaĝo?
– Almenaŭ dum
daŭros ĝia konfuza, egoisma kaj ribela sinteno, la surtera homaro ne nutru iun
ajn intencon al interplaneda vojaĝo.
Kion ni diru pri
la homo, kiu, ne tenante ordon en sia propra domo, volus invadi la loĝejon de
siaj najbaroj? Se tiom da fojoj la surteraj homoj de longe forlasas la
riĉaĵojn, kiujn la Dia Providenco metis al ili en la manojn, ĉu ne estus juste
teni ilin en ilia malvasta, malriĉa sfero?
La izoliteco de
la Tero estas netaksebla bono. Ni observu la rezultojn de la homa progreso,
rezultojn kiuj estas mobilizitaj por milito kaj detruo ĉe la triumfoj de la
forto, kaj ni gloru la Ĉielan Patron pro tio, ke Li ne plivastigis sur la Tero
la observoprocesojn de siaj fieraj kreitoj.
Libro: La
Konsolanto.
Emmanuel / Chico
Xavier.
CIÊNCIAS
ESPECIALIZADAS
70 – As ciências
especializadas com a Astronomia, a Meteorologia, a Botânica e a Zoologia, foram
criadas pelo esforço do espírito humano, na evolução das ciências fundamentais?
- Como
atividades complementares das ciências fundamentais, esses estudos especializados
representam um conjunto de conquistas do espírito humano, no sagrado labor da
entidade abstrata a que chamamos “civilização”.
Tais esforços
constituem a catalogação das pesquisas e realizações propriamente humanas:
todavia, convergem para a ciência integral no plano infinito, onde se irmanarão
com os valores morais na glorificação do homem redimido.
71 – Como julgar
a posição da Terra em relação aos outros mundos?
- A grandeza do plano sideral, onde se agita a
comunidade dos sistemas, é demasiado profunda para que possamos assinar-lhe a
definição com os mesquinhos formulários da Terra.
No turbilhão do
Infinito, o sistema planetário centralizado pelo nosso Sol é excessivamente
singelo, constituindo um aspecto muito pobre da Criação.
Basta lembrar
que Capela, um dos nossos vizinhos mais próximos, é um sol 5.800 vezes maior
que o nosso astro do dia, sem esquecermos que a Terra é 1.300.000 vez menor que
o nosso Sol.
Nessas cifras
grandiosas, compreendemos a extensão da nossa humildade no Universo,
apiedando-nos sinceramente da situação dos conquistadores humanos de todos os
matizes, os quais no afã de açambarcarem patrimônios materiais, nos dão a
impressão de ridículos e vaidosos polichinelos da vida.
72 – Existem
planetas de condições piores que as da Terra?
- Existem orbes
que oferecem piores perspectivas de existência que o vosso e, no que se refere
a perspectivas, a Terra é um plano alegre e formoso, de aprendizado. O único
elemento que aí destoa da Natureza é justamente o homem, avassalado pelo
egoísmo.
Conhecemos
planetas onde os seres que os povoam são obrigados a um esforço contínuo e
penoso para aliciar os elementos essenciais à vida; outros, ainda, onde
numerosas criaturas se encontram em doloroso degredo. Entretanto, no vosso, sem
que haja qualquer sacrifício de vossa parte, tendes gratuitamente céu azul,
fontes fartas, abundância de oxigênio, árvores amigas, frutos e flores, cor e
luz, em santas possibilidades de trabalho, que o homem há renegado em todos os
tempos.
73 – A
humanidade terrestre é idêntica a doutros orbes?
- Nas expressões
física, semelhante analogia é impossível, em face das leis substanciais que
regem cada plano evolutivo; mas, procuremos entender por humanidade a família
espiritual de todas as criaturas de Deus que povoam o Universo e, examinada a
questão sob esse prisma, veremos a comunidade terrestre identificada com a
coletividade universal.
74 – O homem
científico poderá encarar com êxito as possibilidades de uma viagem interplanetária?
- Pelo menos,
enquanto perdurar a sua atitude de confusão, de egoísmo e rebeldia, a
humanidade terrestre não deve alimentar qualquer projeto de viagem
interplanetária.
Que dizermos do
homem que, sem dispor a ordem na sai própria casa, quisesse invadir a
residência dos vizinhos? Se tantas vezes as criaturas terrestres têm menosprezado
os bens que a Providência Divina lhes colocou nas mãos, não seria justo
circunscreve-las ao seu âmbito acanhado e mesquinho?
O insulamento da
Terra é um bem inapreciável. Observemos as expressões do progresso humano,
movimentadas para a guerra e para a destruição, nos triunfos da força, e
rendamos louvores ao Pai Celestial por não haver dilatado no orbe terreno os
processo de observação das suas vaidosas criaturas.
Livro: O Consolador.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário