Nova lumo venis al la Tero,
Lumo sankta de la Sankta Dio!
Disfluiĝas tute la mistero
Sur la forto de l’ Evangelio.
Nun la pordoj bronzaj de l’ karcero,
Entenanta ombron de l’ Nescio,
Falas brue... Restas nur polvero...
For mallumo! hela estas ĉio!
Vivon novan nun ricevis vorto
De l’ eterna Majstro el la forto
De la flora lingvo Esperanto.
Nun popoloj ĉiuj vidos klare,
Dion Bonan dankos, kaj grandare
Kolektiĝos por la nova kanto!
1/11/1947 - ABEL GOMES
(*) Ĉi tiun soneton la Spirito verkis okaze de
la apero en Esperanto de la libro “La Evangelio laŭ Spiritismo”.
Libro: Mediuma
Poemaro.
Porto Carreiro
Neto
Nenhum comentário:
Postar um comentário