terça-feira, 1 de outubro de 2013

Lecioneto / pequena lição 30

 

En la Klas-Ĉambro
Hodiaŭ estas la unua leciono de la Esperanto-kurso.
En la Klas-Ĉambro estas multaj lernantoj kaj lernantinoj.
La instruisto alvenas. Li parolas:
- Saluton! Mi estas la instruisto! Mi nomiĝas Ludoviko!
Kaj la gelernantinoj respondas:
- Saluton! Kiel vi fartas?
- Mi fartas bone, dankon!
La leciono komenciĝas. La instruisto eksplikas kaj la gelernantoj aŭdas kaj atentas. Nun li skribas sur la verda tabulo. Li ankaŭ demandas al iu lernanto:
- Ĉu vi parolas en Esperanto?
Kaj la lernanto respondas:
- Pli-malpli! Mi lernas!
La leciono daŭras. La instruisto legas kaj la gelernantoj ripetas. Sed, subite, la sonorileto sonoras. La leciono finiĝas. La instruisto devas foriri. Li adiaŭas:
- Ĝis revido! Ĝis la proksima leciono!
Demandaro
1 - Ĉu Hodiaŭ estas la unua leciono de la Esperanto-kurso?
Jes, hodaiŭ estas la unua leciono de la Esperanto-kurso.
2 - Kiu alvenas kaj parolas?
La instruisto alvenas kaj parolas.
3 - Kiel li nomiĝas?
Li nomiĝas Ludoviko.
4 - Kia estas la tabulo?
La tabulo estas verda.
5 - Kio sonoras?
La sonorileto sonoras.
Libro: Esperanto para principiantes.
Aloísio Sartorato.
***
ge/.
I- Pref. montranta, ke la priparolata grupo konsistas el ambaŭ seksoj, k pli precize signanta:
1 paron: la gedoktoroj P.Z; gratuli la junajn geedzojn; gesinjoroj ; gefianĉoj, geamantoj, gemastroj; gekolomboj;
2 samgradajn parencojn el ambaŭ seksoj: gefratoj (ĉiuj fratoj k fratinoj en unu sama familio); gefiloj, geavoj, geonkloj, genepoj, gekuzoj;
3 personojn de ambaŭ seksoj: gesinjoroj, gelernantoj, gesamideanoj; (analoge) gelernejo. gebanado, geedukado. Rim. Ofte en tiu lasta signifo, la pref. estas neuzata (samideanoj, lernantoj, kursanoj ks), aŭ malpli ĝentila, en la alparolo, ol la duobla nomado («sinjorinoj k sinjoroj!»).
Il- Suf. signifanta ĝenerale «tio, kio servas por efektivigi ion» t.e.:
1 instrumento (objekto aŭ substanco): buterigilo, detruiloj, direktilo, fajlilo, gladilo, glitilo, haltigilo, iluminilo, klakilo, kolorigilo, kombilo, korktirilo, kuracilo, ludilo, pendigilo, pezilo, pikilo, riglilo, ruĝigilo, ŝlosilo, ŝprucigilo, ŝraŭbturnilo, tranĉilo, verŝilo, viŝil ktp; per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas; kavaliro sen armiloj estas birdo sen flugiloj; lumilo ne lumigas sian bazon;
2 aparato: pafilo, pesilo, veturilo, komputilo, presilo, televidilo, tajpilo -ator/, uzaĵo. Rim. 1 Iuj il-vortoj havas malprecizan sencon: manĝilo (telero, kulero, tranĉilo, forko k.a.), lumilo (torĉo, kandelo, gasbeko, elektra lampo…), pafilo (karabeno, fusilo, revolvero, pistolo…), militilo (ĉio ajn, kio servas por militi) ktp. Oni uzu laŭnecese la precizajn terminojn. Rim. 2 Iuj il-vortoj estas tradicie uzataj nur en la senco 1 (ekz. kudrilo). Kompleksa instrumento estas alie nomata (ekz. kudromaŝino).
3 parto de aparato: montrilo, aritmetikilo, memorilo, kombinilo. organo.
4 formularon aŭ dokumenton: aliĝilo, abonilo, demandilo, invitilo, legitimilo, identigilo.
5 komputilan programon: redaktilo, interpretilo, tradukilo.
6 ian ajn rimedon: komunikilo; la sola ebla solvilo de la problemo; al malvero ne mankas kovrilo; plendilo; suferilo; terurilo, ktp.
      II- Memstare uzata morfemo, montranta plej simplan, ĝeneralan helpilon aŭ laborilon, por fari ion: ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro; ilo ne devas fariĝi celo; ŝi devis (lerni), se ŝi ne volis, ke el ŝiaj manoj elfalu ilo de laborenspezado. aparato, instrumento, maŝino.
-ist/. Suf. signifanta:
1 Personon, kiu profesie, daŭre, prefere aŭ ofte sin okupas pri la afero difinita de la rad.: dentisto (kuracisto pri dentoj); artisto (homo okupiĝanta pri arto); ĝardenisto, leteristo, poŝtisto, tranĉilisto, falsisto, kudristino, hejtisto, servisto, makleristo, maristo, ŝtelisto; komercistaro; pafista societo; verkisto verkas librojn k skribisto simple transskribas paperojn; li estas mensogisto k malnoblulo; granda parolisto estas duba faristo.
2 Adepton aŭ subtenanton de iu teorio, skolo, doktrino; ismano: budhisto, marksisto, esperantisto, fundamentisto, oportunisto, utopiisto. -an/. Rim. 1 En la senco 2, al ĉiu ism-vorto respondas ist-vorto, eĉ kiam ism estas radikfino k ne suf.: turismo, turisto; monoteismo, monoteisto; ŝovinismo, ŝovinisto. Rim. 2 La suf. ist montras precize la profesiecon kontraste al ant, kiu signifas fojan, okazan faranton, k al ul, kiu montras iel personiĝon de la agado: «trompanto» fojfoje trompas, «trompisto» vivas el trompoj, «trompulo» estas homo esence karakterizebla per trompemo.
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto

Nenhum comentário:

Postar um comentário