domingo, 6 de outubro de 2013

Sistemo de Kapelo / O SISTEMA DE CAPELA

Sistemo de Kapelo
En la zodiakaj mapoj, kiujn la surteraj astronomoj foliumas en siaj studoj, oni vidas grandan stelon desegnitan en la konstelacio de Koĉero, ricevintan sur la Tero la nomon Kaprino aŭ Kapelo (*). Grandioza suno
inter la astroj, kiuj estas al ni plej najbaraj, ĝi en sia irado tra la Senfino ankaŭ estas akompanata de sia familio el mondoj, prikantantaj la diajn glorojn de la Eternulo. Ĝia lumo konsumas ĉirkaŭe 42 jarojn por atingi la surfacon de la Tero, konsidere la regulan distancon, ekzistantan inter Kapelo kaj nia planedo, ĉar la lumo trakuras la spacon, kun la ĉirkaŭa rapido de 300.000 kilometroj en sekundo.
Preskaŭ ĉiuj mondoj dependantaj de ĝi jam puriĝis materie kaj morale, kompare kun la kondiĉoj de la malpli progresinta moralo de la Tero, kie la homo satigas sin per la visceroj de siaj malsuperaj fratoj, tiel same, kiel en la antaŭhistoriaj eraoj de sia ekzistado marŝas unuj kontraŭ la aliaj, ĉe la sono de la militaj himnoj, ne sciante la plej ordinarajn principojn de frateco kaj realigante malmulton por estingo de siaj egoismo, vantamo, malfeliĉa fiero.
Libro: Sur Vojo al la Lumo.
Emmanuel / Chico Xavier.
O SISTEMA DE CAPELA
Nos mapas zodiacais, que os astrônomos terrestres compulsam em seus estudos, observa-se desenhada uma grande estrela na Constelação do Cocheiro, que recebeu, na Terra, o nome de Cabra ou Capela. Magnífico sol entre os astros que nos são mais vizinhos, ela, na sua trajetória pelo Infinito, faz-se acompanhar, igualmente, da sua família de mundos, cantando as glórias divinas do Ilimitado. A sua luz gasta cerca de 42 anos para chegar à face da Terra, considerando-se, desse modo, a regular distância existente entre a Capela e o nosso planeta, já que a luz percorre o espaço com a velocidade aproximada de 300.000 quilômetros por segundo.
Quase todos os mundos que lhe são dependentes já se purificaram física e moralmente, examinadas as condições de atraso moral da Terra, onde o homem se reconforta com as vísceras dos seus irmãos inferiores, como nas eras pré-históricas de sua existência, marcham uns contra os outros ao som de hinos guerreiros, desconhecendo os mais comezinhos princípios de fraternidade e pouco realizando em favor da extinção do egoísmo, da vaidade, do seu infeliz orgulho.
Livro: A Caminho da Luz.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário