La promesoj de
la Kristo
Aŭdinte la
parolon de la Dia Majstro, antaŭ ol ekloĝi en la mondo, la rasoj de Adamo, en
siaj izolitaj grupoj, konservadis memoron pri la promesoj de la Kristo, kiu
siavice plifirmigis ilin ĉe la amasoj, sendante al ĉi tiuj, de tempo al tempo,
siajn misiistojn kaj kurierojn.
Jen tial, ĉar la
epopeoj de la Evangelio estis antaŭviditaj kaj laŭditaj kelke da jarmiloj antaŭ
la alveno de la Plejalta Sendito.
La senditoj de
la Senfino predikis en la multemiljara Ĉinujo, pri la ĉiela figuro de la
Savanto, multe da jarcentoj antaŭ la alveno de Jesuo. La inicitoj en Egiptujo
atendadis Lin, kun siaj profetaĵoj. En Persujo oni idealigis lian mision,
antaŭvidante liajn paŝojn sur la vojoj de la tempo venonta; en la veda Hindujo
estis konata preskaŭ la tuta evangelia historio, kiun la suno de la estontaj
jarmiloj prilumos en la malglata regiono de Palestino, kaj la popolo de
Izraelo, dum multe da jarcentoj, laŭdis liajn diajn glorojn pri la altigo de la
amo kaj rezignacio, de la kompato kaj sufero, per la parolo de siaj plej
eminentaj profetoj.
Ia kaŝita
intuicio prilumis la diveneman spiriton de la popolaj amasoj.
Ĉiuj popoloj Lin
atendadis en sia akceptema medio; ĉiuj Lin volis, lokalizante en siaj vojoj
lian noblegan kaj dian mienon. Sed, malgraŭ tio, ke Li iun tagon aperis en la
mondo, kiel Ĝojo al ĉiuj malgajuloj kaj Providenco al ĉiuj malfeliĉuloj, en la
ombro de la trono de Jiŝaj, la Filo de Dio en ĉiuj cirkonstancoj estos la Vorto
de Lumo kaj Amo de la Komenco, kies genealogio perdiĝas en la polvo de la
sunoj, rulantaj en la Senfino.(*)
(*) Inter la supraj konsideroj kaj tiuj el la
antaŭa ĉapitro, ni devas taksi la intertempon de multe da jarcentoj. Cetere,
pri la historieco de la rasoj de Adamo estas juste profunde mediti pri la fiksado
de la rasaj karakteroj. Prezentante mian humilan penson, mi penis montri la
grandajn eksperimentojn, kiuj la servantoj el la Nevidebla Mondo faris ĉe la
ĉelaj kompleksoj, asertante la neeblecon de la mendelista penso en tiu epoko de
nia planeda evoluo. Nekalkulebla tempo
kostis al la misiistoj de Jesuo por fiksi la homan tipon.
Tiel do dirinte
pri la ekzilo de la elmigrintoj el “Capella”, mi devas klarigi, ke en tiu
tempo, la “primata hominis” jam formis multenombrajn tribojn. Post la grandaj
eksperimentoj, tiam la migrantaroj de Pamiro disiris tra la terglobo, laŭ la sanktaj
itineroj planitaj en la Supro.
Koncerne la
fakton, ke okazis reenkarniĝo de Spiritoj tiel progresintaj pri scioj, en
korpojn de primitivaj rasoj, tio ne devas kaŭzi abomenon al nia kompreno. Ni
memoru, ke pura metalo, kia la oro ekzemple, ne aliiĝas pro la cirkonstanco, ke
ĝi troviĝas en malpura aŭ misforma vazo. Ĉia okazo realigi bonon estas sankta. Cetere,
kion fari kun la senatenta laboristo, kiu dispecigas en malbono ĉiujn perfektajn
ilojn al li konfiditajn? Lia rajto al aparatoj pli multekostaj suferos rompon
de la kontinueco. La nobla kaj justa edukado ordonos loki liajn klopodojn ĉe
neperfekta maŝinaro, ĝis kiam li scios taksi valoraĵojn ĉemane. En ĉiu tempo
maŝino devas esti laŭ la servemo de laboristo, ke la plenumita devo estu
malfermita vojo al pliaj rajtoj
Inter la nigra
kaj flava rasoj, kaj ankaŭ inter la grandaj primitivaj grupoj de Lemurio, de
Atlantido kaj de aliaj regionoj neprecize restintaj en la amaso da scioj de la
popoloj, tiuj ekzilitoj el “Capella” utile laboris, akirante provizon da amo por
siaj sekaj konsciencoj. Kiel vidite, ne okazis malprogreso, sed ĝusta
providenco de administrado, laŭ la merito de ĉiu, sur la kampo de laboro kaj
sufero por la saviĝo. – (Noto de Emanuelo.)
Libro: Sur Vojo
al la Lumo.
Emmanuel / Chico
Xavier.
AS PROMESSAS DO
CRISTO
Tendo ouvido a
palavra do Divino Mestre antes de se estabelecerem no mundo, as raças adâmicas,
nos seus grupos insulados, guardaram a reminiscência das promessas do Cristo,
que, por sua vez, as fortaleceu no seio das massas, enviando-lhes periodicamente
os seus missionários e mensageiros. Eis por que as epopéias do Evangelho foram
previstas e cantadas alguns milênios antes da vinda do Sublime Emissário.
Os enviados do
Infinito falaram, na China milenária, da celeste figura do Salvador, muitos séculos
antes do advento de Jesus. Os iniciados do Egito esperavam-no com as suas profecias.
Na Pérsia, idealizaram a sua trajetória, antevendo-lhe os passos nos caminhos
do porvir; na Índia védica, era conhecida quase toda a história evangélica, que
o sol dos milênios futuros iluminaria na região escabrosa da Palestina, e o
povo de Israel, durante muitos séculos, cantou-lhe as glórias divinas, na
exaltação do amor e da resignação, da piedade e do martírio, através da palavra
de seus profetas mais eminentes.
Uma secreta
intuição iluminava o espírito divinatório das massas populares. Todos os povos
o esperavam em seu seio acolhedor; todos o queriam, localizando em seus caminhos
a sua expressão sublime e divinizada. Todavia, apesar de surgir um dia no mundo,
como Alegria de todos os tristes e Providência de todos os infortunados, à
sombra do trono de Jessé, o Filho de Deus em todas as circunstâncias seria o
Verbo de Luz e de Amor do Princípio, cuja genealogia se confunde na poeira dos
sóis que rolam no Infinito (*).
(*) Nota de
Emmanuel – Entre as considerações acima e as do capítulo precedente, devemos
ponderar o interstício de muitos séculos. Aliás, no que se refere à
historicidade das raças adâmicas, será justo meditarmos atentamente no problema
da fixação dos caracteres raciais. Apresentando o meu pensamento humilde,
procurei demonstrar as largas experiências que os operários do Invisível
levaram a efeito, sobre os complexos celulares, chegando a dizer da impossibilidade
de qualquer cogitação mendelista nessa época da evolução planetária. Aos
prepostos de Jesus foi necessária grande soma de tempo, no sentido de fixar o
tipo humano.
Assim, pois,
referindo-nos ao degredo dos emigrantes da Capela, devemos esclarecer que,
nessa ocasião, já o primata hominis se encontrava arregimentado em tribos
numerosas. Depois de grandes experiências, foi que as migrações do Pamir se
espalharam pelo orbe, obedecendo a sagrados roteiros, delineados nas Alturas.
Quanto ao fato de se verificar a reencarnação de Espíritos tão avançados em conhecimentos,
em corpos de raças primigênias, não deve causar repugnância ao entendimento.
Lembremo-nos de
que um metal puro, como o ouro, por exemplo, não se modifica pela circunstância
de se apresentar em vaso imundo, ou disforme. Toda oportunidade de realização
do bem é sagrada. Quanto ao mais, que fazer com o trabalhador desatento que
estraçalha no mal todos os instrumentos perfeitos que lhe são confiados? Seu
direito, aos aparelhos mais preciosos, sofrerá solução de continuidade. A
educação generosa e justa ordenará a localização de seus esforços em maquinaria
imperfeita, até que saiba valorizar as preciosidades em mão. A todo tempo, a
máquina deve estar de acordo com as disposições do operário, para que o dever
cumprido seja caminho aberto a direitos novos.
Entre as raças
negra e amarela, bem como entre os grandes agrupamentos primitivos da Lemúria,
da Atlântida e de outras regiões que ficaram imprecisas no acervo de conhecimentos
dos povos, os exilados da Capela trabalharam proficuamente, adquirindo a
provisão de amor para suas consciências ressequidas. Como vemos, não houve
retrocesso, mas providência justa de administração, segundo os méritos de cada
qual, no terreno do trabalho e do sofrimento para a redenção.
Livro: A Caminho
da Luz.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário