El patrolando mi elmigris
Kaj fine venis en Brazilon.
Per mens’ aŭ korpo mi ne pigris,
Senfar’ ne donas la trankvilon.
Ne estas vivo lud’ mizera,
En kiu homo fidas sorton;
Ĝi estas lukto, ben’ surtera,
Senflua sango vekas morton.
Favorkoraĵo la laboro,
Ĉiela dono ĉia peno;
Ĝin ni profitu kun fervoro,
La tempo fluas sen reveno.
Sed super ĉio homon gvidas
Kompas’ fidela tra la Spaco:
Feliĉa homo, kiu fidas,
En lia koro regas paco!
Esperon firman, koran amon
Kaj fidon havu ĉiam li:
Triopo ĉi, nutranta flamon
De l’ vivo de la fil’ de Di’!
13/10/1960 / F. V. LORENZ
Libro: Mediuma Poemaro.
Porto Carreiro Neto.
Nenhum comentário:
Postar um comentário