Se ni la vivon amas, ni do estu
Vivantaj eroj el Forĝej’ vivanta!
Sed se la Morton ni dorlotas, ve
Al ni, estuloj, jam mortintaj mem!
Se ĉie Vivo movas l’ universon,
Flagradas steloj, floroj bonodoras,
Treniĝas vermoj, vento blovas, rokoj
Fiere levas sian bruston, akvo
Falegas en abismojn, tondro ronkas,
Kaj fulm’ trakuras nokton, kaj aŭroro
Sur horizonto ridas kaj salutas
La Teron vekiĝantan por laboro
En nova tago, por plugado nova,
– Ho, kiel dormas homo kaj rezignas
Sin mem kaj vivon, pensojn nur mallumajn
Nutrante, kvazaŭ estus li nenio?
Ho, la nenio! kio do terura
Ĝi estus, homo, via frat’ malsaĝa?
Rigardu streĉe per okul’ prudenta
La mondon teran, Spacon la senliman!
Anstataŭ eta vi pli bone estus,
En Kreaĵar’ ampleksa kaj majesta,
Mem granda, granda kiel ĉio Dia!
Vi estas filo de plej alta Patro,
Kaj ne mizera vi sendube estus!
Se do la Patron amas vi, la Vivo
Jen antaŭ vi! Nu, kiel homo, vivu:
Nenie Morto – Vivo, VIVO ĉie!
2/10/1960 / LEO SOKOLOV
Libro: Mediuma Poemaro.
LUÍS DA COSTA PORTO CARREIRO NETO.
NOTO. – Ĉi tiuj versoj estis ricevitaj
dum seanco de la Grupo de
Spiritistaj Esperantistoj.
Nenhum comentário:
Postar um comentário