Indulgu, bona Patro, vian filon,
Pekantan sen inteco kaj sen scio!
Li ĵus ekpaŝis sur la vojon, ĉio
Ĉe li naskas miregon, maltrankvilon!
Mallerte li manuzas la hakilon,
Por sin trabati tra la mond’ de Dio...
Se ne sin gardas lia propra mio,
Ĝi nur renkontas da dornaĵoj milon!
Sed mi ne kredas, “peko kaj eraro”,
– Ĉi bedaŭrindaj “ecoj de l’ homaro”
– Kondukus iun rekte en l’ inferon...
Ho, mi promesas lerni kun fervor’:
Jen mia ĵuro, mi ĝin volas, por
Neniam plu reveni sur la Teron!
8/10/1960 / V. DEVJATNIN
Libro: Mediuma Poemaro.
Luís da Costa Porto Carreiro Neto.
Nenhum comentário:
Postar um comentário