Letargio, Katalepsio, Ŝajnaj Mortoj
422. La
letargiuloj kaj katalepsiuloj ordinare vidas kaj aŭdas tion, kio okazas ĉirkaŭ
ili, sed ili nekapablas manifesti tiujn perceptojn; ĉu ili vidas kaj aŭdas per
la okuloj kaj oreloj de la korpo?
Ne, tion ili
perceptas per sia Spirito. La Spirito konscias sin mem, sed li ne povas komunikiĝi.
422.a) – Kial li
ne povas komunikiĝi?
Tial, ke la
stato de la korpo tion malebligas. Tiu nenormala stato de la organoj havigas al
vi la pruvon, ke ekzistas en la homo io krom korpo, ĉar tiu ĉi ĉesas funkcii,
kaj la Spirito agas.
423. Ĉu, dum
letargio, la Spirito povas tiel foriĝi de la korpo, ke ĉi tiu ŝajnas mortinta,
kaj poste reveni en la korpon?
Dum letargio la
korpo ne estas mortinta, ĉar daŭras plu kelkaj el ĝiaj funkcioj; la vivoforto
troviĝas en latenta stato, kiel en krizalido, sed ĝi ne estas neniigita; nu, la
Spirito estas alligita al la korpo dum ĉi tiu vivas; kiam la ligiloj estas
rompitaj pro la reala morto kaj pro la diseriĝo de la organoj, disiĝo estas
kompleta kaj la Spirito ne plu revenas al la korpo. Kiam iu persono, kun eksteraj
signoj de morto, revenas al vivo, tio signifas, ke la morto ne estis kompleta.
424. Ĉu oni
povas, per ĝustatempa zorgo, refortikigi baldaŭ rompiĝontajn ligilojn kaj
redoni al la vivo iun personon, kiu, manke de helpo, efektive mortus?
Jes, sendube,
kaj vi ĉiutage havas pruvon pri tio.
La magnetismo
estas ofte, ĉe tiuj okazoj, potenca rimedo, ĉar ĝi havigas al la korpo la
vivofluidaĵon, mankantan al ĉi tiu kaj tiam nesufiĉan, por pluigi la funkciadon
de la organoj.
Letargio kaj
katalepsio havas komunan principon, kiu estas la momenta perdo de la sento kaj
movo-kapabloj pro ia fiziologia, ankoraŭ ne klarigita kaŭzo; sed ili diferencas
unu de la dua per tio, ke, ĉe letargio, la interrompo de la vivofortoj estas ĝenerala
kaj havigas al la korpo ĉiujn eksterajn signojn de morto; ĉe katalepsio, tiu
interrompo estas loka: ĝi povas atingi pli aŭ malpli grandan parton de la
korpo, sed la intelekto daŭre kapablas sin libere manifesti: tial, ne eble
estas konfuzi katalepsion kun morto. Letargio estas ĉiam natura; katalepsio
estas iafoje spontanea, sed ĝi povas esti artefarita kaj forigita per magnetisma
influo.
Libro: La Libro
de la Spiritoj – Allan Kardec.
Letargia,
Catalepsia, Morte Aparente
422. Os
letárgicos e os catalépticos vêem e ouvem geralmente o que se passa em torno
deles, mas não podem manifestá-lo; é pelos olhos e os ouvidos do corpo que o
fazem?
— Não; é pelo
Espírito; o Espírito está consciente, mas não pode comunicar-se.
422. a) Por que
não pode comunicar-se?
— O estado do
corpo se opõe a isso. Esse estado particular dos órgãos vos da à prova de que
existe no homem alguma coisa além do corpo, pois o corpo não está funcionando e
o Espírito continua a agir.
423. Na
letargia, o Espírito pode separar-se inteiramente do corpo de maneira a dar a
este todas as aparências da morte, e voltar a ele em seguida?
- Na letargia, o
corpo não está morto, pois há funções que continuam a realizar-se; a vitalidade
se encontra em estado latente, como na crisálida, mas não se extingue. Ora, o
Espírito está ligado ao corpo, enquanto ele vive; uma vez rompidos os laços
pela morte real e pela desagregação dos órgãos a separação é completa e o
Espírito não volta mais. Quando um homem aparentemente morto volta à vida, é
que a morte não estava consumada.
424. Pode-se,
através de cuidados dispensados a tempo, renovar os laços a se romperem e
devolver à vida um ser que, sem esses recursos morreria realmente?
- Sim, sem
dúvida, e disso tendes prova todos os dias. O magnetismo é nesses casos, muitas
vezes, um meio poderoso, porque dá ao corpo o fluido vital que lhe falta e que
era insuficiente para entreter o funcionamento dos órgãos.
Comentário de
Kardec: A letargia e a catalepsia têm o mesmo princípio, que é a perda
momentânea da sensibilidade e do movimento, por uma causa fisiológica ainda
inexplicada. Elas diferem entre si em
que, na letargia, a suspensão das forcas vitais é geral dando ao corpo todas as
aparências da morte, e, na catalepsia, é localizada e pode afetar uma parte
mais ou menos extensa do corpo, de maneira a deixar a inteligência livre para
se manifestar, o que não permite confundi-la com a morte. A letargia é sempre
natural; a catalepsia é às vezes espontânea, mas pode ser provocada e desfeita
artificialmente pela ação magnética.
Livro: O Livro
dos Espíritos – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário