APLIKATAJ
SCIENCOJ
112. – Kiel
renovigi la edukprocesojn por la plibonigo de la mondo?
– La surteraj instrulernejoj ĉiam povos
renovigi siajn pedagogiajn metodojn per ĉi tiuj aŭ tiuj novaj procedoj, laŭ la
infanpsikologio, sed la eduka lernejo de la hejmo havas sole nur unu fonton de
renovigo, kiu estas la Evangelio, kaj sole nur unu modelon de majstro, kiu
estas la sublima personeco de la Kristo.
113. – Ĉu la
spiritistaj gepatroj devas doni la doktrinan edukon al siaj infanoj, aŭ ĉu ili
povas ne fari tion, argumentante, ke, pri religia afero, ili preferas la plenan
liberecon de siaj infanoj?
– La infanaĝo,
en sia unua fazo, estas la plej grava periodo por ĉiuj edukaj bazoj, kaj la
kristanaj spiritistaj gepatroj ne povas forgesi siajn devojn de orientado al
siaj infanoj, ĉe la grandaj okazaĵoj de la vivo. En nenia okazo tiu unua stadio
de la surteraj luktoj devas esti indiferente rigardata.
La preteksto, ke
la infano devas elvolviĝi kun la maksimuma nocio pri libereco, povas okazigi
gravajn danĝerojn. Jam estis dirite, en via mondo, ke libera infano estas semo
de krimulo.
Ĉu la
reenkarniĝo ne estas, per si mem, ia konsiderinda limigo al la absoluta
sendependeco de la animo, bezonanta kulpelaĉeton kaj korektadon?
Krom tio, la
spiritistaj gepatroj devas kompreni, ke ĉia indiferento en tiu rilato povas
konduki la infanon al aliulaj religiaj antaŭjuĝoj, al alligiĝo al la konveneco,
kaj al la manko de amo al la vero.
La infana koro
devas sin nutri per la kredo, per la boneco, per la espero kaj per la fido al
Dio. Agi kontraŭe al tiuj normoj estas malfermi al la hieraŭa pekinto la saman
larĝan pordon al la ĉiaspecaj ekscesoj, kondukantaj al sindetruo kaj al krimo.
La spiritistaj
gepatroj devas kompreni tiun karakteron de siaj sanktaj devoj, konsciante, ke
la hejmo ne stariĝis por la egoisma kontemplado de la homo, sed, kontraŭe, por
esti la sanktejo, kie iafoje estas postulataj la rezignacio kaj la sinofero de
tuta ekzistado.
114. – Ĉu la
ekonomio devas esti direktata?
– Koncerne la
teknikon de produktado, la neceson de disdivido kaj la konsumprocedojn, estas
pli ol justa la direktado de la ekonomio. Sed, en tiu senco, ĉia politika
eksceso, malutiliganta la harmonion de la leĝo de interŝanĝoj, de kiu tute dependas
la progreso, estas kondamninda eraro kun danĝeraj sekvoj por la tuta strukturo
de la kolektiva organismo.
Tiuj ekscesoj
okazigis la aŭtarkiajn sistemojn de regado en la nuntempo, kiam pereas ĉiuj
idealoj de ekonomia justeco kaj frateco, pro la eraraj vidpunktoj de la malbona
naciismo.
La vivo dependas
de konstantaj interŝanĝoj kaj ĉia limigo al tiuj altaj principoj de harmonio
estas transiro al revolucia eldetruo, kie inversiĝas ĉiuj vivovaloroj.
Estu direktata
la ekonomio, sed la politikaj pasioj ne penetru en ĝiajn kampojn de ekvilibro
kaj reciprokeco, ĉar, pro sia pereiga influo, la “memsufiĉo” estas la nigra
ideologio de la ambicio kaj egoismo, kie la fermento de la milito trovas la
favoran klimaton por siaj manifestoj de perforto kaj ekstermado.
Libro: La
Konsolanto.
Emmanuel / Chico
Xavier.
CIÊNCIAS
APLICADAS
112 – Como
renovar os processos de educação para a melhoria do mundo?
As escolas
instrutivas do planeta poderão renovar sempre os seus métodos pedagógicos, com
esses ou aqueles processos novos, de conformidade com a psicologia infantil,
mas a escola educativa do lar só possui uma fonte de renovação que é Evangelho,
e um só modelo de mestre, que é a personalidade excelsa do Cristo.
113 – Os pais
espiritistas devem ministrar a educação doutrinária a seus filhos ou podem
deixar de fazê-lo invocando as razões de que, em matéria de religião, apreciam mais
a plena liberdade dos filhos?
O período
infantil, em sua primeira fase, é o mais importante para todas as bases
educativas, e os pais espiritistas cristãos não podem esquecer seus deveres de
orientação aos filhos, nas grandes revelações da vida. Em nenhuma hipótese,
essa primeira etapa das lutas terrestres deve ser encarada com indiferença.
O pretexto de
que a criança deve desenvolver-se com a máxima noção de liberdade pode dar
ensejo a graves perigos. Já se disse, no mundo, que o menino livre é a semente
do celerado. A própria reencarnação não constitui, em si mesma, restrição
considerável à independência absoluta da alma necessitada de expiação e
corretivo?
Além disso, os
pais espiritistas devem compreender que qualquer indiferença nesse particular
pode conduzir a criança aos prejuízos religiosos de outrem, ao apego do
convencionalismo, e à ausência de amor à verdade.
Deve nutrir-se o
coração infantil com a crença, com a bondade, com a esperança e com a fé em
Deus. Agir contrariamente a essas normas é abrir para o faltoso de ontem a
mesma porta larga para os excessos de toda sorte, que conduzem ao aniquilamento
e ao crime.
Os pais
espiritistas devem compreender essa característica de suas obrigações sagradas,
entendendo que o lar não se fez para a contemplação egoística da espécie, mas,
sim, para santuário onde, por vezes, se exige a renúncia e o sacrifício de uma
existência inteira.
114 – A economia
deve ser dirigida?
No que se refere
à técnica de produção, à necessidade da repartição e aos processos de consumo,
é mais que justa a direção da economia; porém, nesse sentido, todo excesso
político que prejudique a harmonia na lei das trocas, de que o progresso
depende inteiramente, é um erro condenável, com graves conseqüências para toda
a estrutura do organismo coletivo.
Tais excessos
deram causa aos sistemas autárquicos de governos, da atualidade, onde parecem
todos os ideais de justiça econômica e de fraternidade, em virtude dos erros de
visão do mau nacionalismo. A vida depende de trocas incessantes e toda
restrição a esses elevados princípios de harmonia é uma passagem para a
destruição revolucionária, onde se invertem todos os valores da vida.
Que a economia
seja dirigida, mas que as paixões políticas não penetrem os seus domínios de
equilíbrios e reciprocidade, porquanto, na sua influência nefasta, o “bastar-se
a si mesmo” é a ideologia sinistra da ambição e do egoísmo, onde o fermento da
guerra encontra o clima apropriado para as suas manifestações de violência e
extermínio.
Livro: O
Consolador.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário