Spiritismo -
Fido
357. – Ĉu estas
justa la priokupiĝo, superreganta en multe da studemuloj de Spiritismo, pri la
revelacioj el la supera sfero, je preteksto de pliriĉigo de la fido?
– Ĉia bonintenca
scivolemo estas ja natura. Sed la homo komprenu, ke la solvo de tiuj problemoj
venos al li tute nature, post la reguligo de lia situacio de ŝuldanto antaŭ
liaj similuloj, kiam li fariĝos inda je la diaj revelacioj.
358. – Kia estas
la plej bona posedaĵo de la homa vivo, por la elkarniĝintaj Spiritoj, jam
akirintaj multajn valorojn rilate al la fido?
– En siaj
karakteroj de laboro por la spirita elaĉeto, la homa vivo prezentas al niaj
okuloj multajn karegajn posedaĵojn, ĉe la sinsekvo de luktoj, penadoj kaj
oferoj de ĉiu spirito. Sed por ni, la plej granda trezoro de la surtera
ekzistado kuŝas ja en la solida, pura konscienco prilumita de la fido kaj
konstruita ĉe la plenumado de ĉiuj plej noblaj devoj.
359. – Ĉe la meditado pri la fido, ĉu la
enkarniĝinta Spirito devas limigi siajn pensojn al tio necesa por siaj spertoj sur
la Tero?
– Estas juste,
almenaŭ, ke li meditu nur pri la transcendaj valoroj de sia medio, post kiam li
efektivigis ĉiun penon por sia prilumo, kiun la mondo povas disponigi al li laŭ
siaj procesoj de purigo kaj plibonigo.
360. – Kia devas
esti la ago de la spiritisto, rilate al la religiaj dogmoj?
– La novaj
disĉiploj de la Evangelio komprenu, ke la dogmoj forpasis. Kaj la laŭliteraj
religioj, kiuj ilin konstruis, ĉiam faris tion nur en obeo al la politikaj
postuloj, ĉe la regado sur la popolamasoj.
Laŭ la novaj
evoluaj valoroj tamen la spiritistoj evitu la dogmajn esprimojn, kaj komprenu,
ke la Doktrino estas progresema, malakceptante ĉian pretendon de neeraremo,
antaŭ la netransirebla majesto de la Evangelio.
361. – Ĉe la
propagando de la fido, ĉu estas juste, ke la spiritistoj aŭ mediumoj priokupiĝu
konverti al la principoj de la Doktrino la homojn de elstara pozicio en la
mondo, nome juĝistojn, kuracistojn, profesorojn, beletristojn, politikistojn, ktp?
– La kristanaj
spiritistoj multe devas pensi pri la prilumado de si mem, antaŭ ĉiu ajn deziro
por konverti la aliajn.
Kaj, rilate al
la altrangaj homoj de la surtera mondumo, tiu zorgo estu ankoraŭ pli granda,
ĉar en la mondo ekzistas ia suverena koncepto pri “forto” por ĉiuj homoj,
troviĝantaj en la spiritaj ekbatoj por la havigo de la progrestitoloj. Tiu
“forto” ekzistos plu ĉe la homoj ĝis la homaj animoj plene ekkonscios la
bezonon de la regno de Jesuo en sia koro, kaj laboros por sia plena realigo.
Escepte de tre malmultaj, la homoj de la surtera regado ofte akceptas nur la
ordonojn, kiujn la “forto” sankcias, aŭ la principojn, pri kiuj ĝi konsentas.
Kelkatempe blindigitaj de la vualoj de la vantemo kaj fantazio, kiujn la “forto”
havigas al ili, estas necese lasi, ke ili estu liberaj ĉe siaj spertoj. Venos
unu tago, kiam brilos sur la Tero la eternaj rajtoj de la vero kaj bono,
neniigante tiun paseman “forton”.
Vi havas ja la
ekzemplon de la Dia Majstro, kiu, transdonante al la mondo la plej grandan
mesaĝon pri amo kaj vivo por ĉiuj tempoj, ne havis la priokupiĝon konverti al
la Evangelio la siatempajn Pilatojn kaj Antipasojn.
Libro: La
Konsolanto.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Espiritismo –
Fé.
357 – É justa a
preocupação dominante em muitos estudiosos do Espiritismo, pelas revelações do
plano superior, a título de enriquecimento da fé?
Toda curiosidade
sadia é natural. O homem, no entanto, deve compreender que a solução desses
problemas lhe chegará naturalmente, depois de resolvida a sua situação de
devedor ante os seus semelhantes, fazendo-se, então, credor das revelações
divinas.
358 – Para os
Espíritos desencarnados, que já adquiriram muitos valores em matéria de fé,
qual o melhor bem da vida humana?
A vida humana,
nas suas características de trabalho pela redenção espiritual, apresenta muitos
bens preciosos aos nossos olhos, na sequência das lutas, esforços e sacrifícios
de cada espírito. Para nós outros, porém, o tesouro maior da existência terrestre
reside na consciência reta e pura, iluminada pela fé e edificada no cumprimento
de todos os deveres mais elevados.
359 – Nas
cogitações da fé, o Espírito encarnado deve restringir suas divagações ao limite
necessário às suas experiências na Terra?
Pelo menos, é
justo que somente cogite das expressões transcendentes ao seu meio, depois de
realizar todo o esforço de iluminação que o mundo lhe pode proporcionar nos seus
processos de depuração e aperfeiçoamento.
360 – Qual deve
ser a ação do espiritista em face dos dogmas religiosos?
Os novos
discípulos do Evangelho devem compreender que os dogmas passaram. E as
religiões literalistas, que os construíram, sempre o fizeram simplesmente em
obediência a disposições políticas, no governo das massas.
Dentro das novas
expressões evolutivas, porém, os espiritistas devem evitar as expressões
dogmáticas, compreendendo que a Doutrina é progressiva, esquivando-se a
qualquer pretensão de infalibilidade, em face da grandeza inultrapassável do Evangelho.
361 – Na
propaganda da fé, é justo que os espíritas ou os médiuns estejam preocupados em
converter aos princípios da Doutrina os homens de posição destacada no mundo,
como os juízes, os médicos, os professores, os literatos, os políticos, etc.?
Os espiritistas
cristãos devem pensar muito na iluminação de si mesmos, antes de qualquer
prurido, no intuito de converter os outros.
E, ao tratar-se
dos homens destacados no convencionalismo terrestre, esse cuidado deve ser
ainda maior, porquanto há no mundo um conceito soberano de “força” para todas
as criaturas que se encontram nos embates espirituais para a obtenção dos
títulos de progresso. Essa “força” viverá entre os homens até que as almas
humanas se compenetrem da necessidade do reino de Jesus em seu coração, trabalhando
por sua realização plena. Os homens do poder temporal, com exceções, muitas
vezes aceitam somente os postulados que a “força” sanciona ou os princípios com
que a mesma concorda. Enceguecidos temporariamente pelos véus da vaidade e da
fantasia, que a “força” lhes proporciona, faz-se mister deixa-los em liberdade
nas suas experiências. Dia virá em que brilharão na Terra os eternos direitos
da verdade e do bem, anulando essa “força” transitória. Ainda aqui, tendes o
exemplo do Divino Mestre para todos os tempos, não teve a preocupação de
converter ao Evangelho os Pilatos e os Ãntipas do seu tempo.
Além do mais, o
Espiritismo, na sua feição de Cristianismo redivivo, não deve nutrir a
pretensão de disputar um lugar no banquete dos Estados do mundo, quando sabe
muito bem que a sua missão divina há de cumprir-se junto das almas, nos legítimos
fundamentos do Reino de Jesus.
Livro: O Consolador.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário