Spiritismo –
Fido
352. – Ĉu ni
devas rekoni en Spiritismo la reviviĝintan Kristanismon?
– La evangelia
Spiritismo estas la Konsolanto promesita de Jesuo, kiu, per la voĉo de la
elaĉetitaj estuloj, disvastigas la diajn lumojn sur la tuta Tero, restarigante
la veron kaj forigante la vualon, kiu kovras la instruojn en ties aspekto de
reviviĝinta Kristanismo, por ke la homoj vekiĝu por la grandioza erao de la
spirita kompreno kun la Kristo.
353. – Ĉu
Spiritismo venis en la mondon por anstataŭi la aliajn kredojn?
– Kiel Jesuo, ankaŭ la Konsolanto nepre
asertos: – “Mi venis, ne por detrui la Leĝon”. (Mateo, 5:17. – La trad.)
Spiritismo ne
povas pretendi ekstermi la aliajn kredojn, erojn de la vero, kiun ilia doktrino
prezentas, sed labori por ilin transformi, altigante iliajn antikvajn
konceptojn al la lumo de la senmorta vero.
La misio de la
Konsolanto nepre plenumiĝos ĉe la animoj kaj ne apud nedaŭraj vantaĵoj de la
materiaj triumfoj. Klarigante la religian eraron, kie ajn ĝi troviĝas, kaj
montrante la vera lumon per faroj kaj instruoj, la sincera spiritisto,
pliriĉigante la valorojn de sia fido, reprezentas ja la laboriston de la
regenero el la Templo de la Sinjoro, kie la homoj kuniĝas en diversajn apartaĵojn,
antaŭ diversaj altaroj, sed kie ekzistas unu sola Majstro, kiu estas Jesuo
Kristo.
354. – Ĉu oni
povas difini kio estas fidi?
– Fidi estas
teni en la koro la luman certecon pri Dio, certecon, kiu transpasis la limon de
la religia kredo, igantan la koron ripozi en ia konstanta energio de dia
realigo de la personeco.
Akiri fidon
estas atingi la eblecon ne plu diri: “mi kredas”, sed aserti: “Mi scias”, kun
ĉiuj valoroj de la racio tuŝitaj de la sentolumo. Tiu fido ne povas stagni en
iu ajn cirkonstanco de la vivo, kaj ĝi scias ĉiam labori, intensigante la
amplekson de sia lumo per la doloro aŭ per respondeco, per klopodo aŭ per la
plenumita devo.
Signifante la certecon pri la helpo de
Dio, ĝi esprimas la konfidon, kiu scias alfronti ĉiujn luktojn kaj problemojn,
kun la dia lumo en la koro, kaj ĝi esprimas la elaĉetan humilecon, kiu
konstruas en la interno de la spirito la sinceran emon de la disĉiplo, rilate
al la deziro: “Plenumiĝu en la sklavo la volo de la Sinjoro”. (Lukon, 1:38. –
La Trad.)
355. – Ĉu estus
fido la senrezona kredo?
– Kredi estas ia
esprimo de kredo, en kiu troviĝas la embrioj de la aŭtentikaj valoroj de la
fido.
La ago kredi al
io postulas la neceson de la sento kaj rezonado, por ke la animo konstruu la
fidon en si mem. Akcepti la plej strangajn asertojn, sen detala ekzameno, estas
ja kvazaŭ marŝi al la interkrutejo de la absurdo, kie la dogmaj fantomoj kondukas
la homojn al ĉiuj sensencaĵoj. Sed ankaŭ la enmiksiĝo en la esencajn problemojn
de la vivo, kun la racio ne prilumita de la sento, estas iri al la sama
deklivo, per kiu la kruelaj fantomoj de la neado kondukas la animojn al multe
da krimoj.
356. – Ĉu la
rezona dubo, en la sincera koro, estas ia bazo por la fido?
– Ĉia dubo, kiu
manifestiĝas en la animo plena de bonvolo, kiu ne trorapidas en aprioraj
difinoj en sia sincereco, aŭ kiu ne serĉas la ruzon por helpi siajn pensojn,
estas ja bonefika elemento por la animo, ĉe la marŝo de la intelekto kaj de la koro,
direkte al la sublima lumo de la fido.
Libro: La Konsolanto
– Emmanuel / Chico Xavier.
Espiritismo - Fé
352 – Devemos
reconhecer no Espiritismo o Cristianismo Redivivo?
O Espiritismo
evangélico é o Consolador prometido por Jesus, que, pela voz dos seres
redimidos, espalham as luzes divinas por toda a Terra, restabelecendo a verdade
e levantando o véu que cobre os ensinamentos na sua feição de Cristianismo redivivo,
a fim de que os homens despertem para a era grandiosa da compreensão espiritual
com o Cristo.
353 – O
espiritismo veio ao mundo para substituir as outras crenças?
O Consolador,
como Jesus, terá de afirmar igualmente: - “Eu não vim destruir a Lei”. (Mateus,
5:17. – La trad.)
O Espiritismo
não pode guardar a pretensão de exterminar as outras crenças, parcelas da
verdade que a sua doutrina representa, mas, sim, trabalhar para transforma-las,
elevando-lhes as concepções antigas para o clarão da verdade imoralista.
A missão do
Consolador tem que se verificar junto das almas e não ao lado das gloriolas
efêmeras dos triunfos materiais. Esclarecendo o erro religioso, onde quer que se
encontre, e revelando a verdadeira luz, pelos atos e pelos ensinamentos, o espiritista
sincero, enriquecendo os valores da fé, representa o operário da regeneração do
Templo do Senhor, onde os homens se agrupam em vários departamentos, ante
altares diversos, mas onde existe um só Mestre, que é Jesus Cristo.
354 – Poder-se-á
definir o que é ter fé?
Ter fé é guardar
no coração a luminosa certeza em Deus, certeza que ultrapassou o âmbito da
crença religiosa, fazendo o coração repousar numa energia constante de
realização divina da personalidade.
Conseguir a fé é
alcançar a possibilidade de não mais dizer “eu creio”, mas afirmar “eu sei”,
com todos os valores da razão tocados pela luz do sentimento. Essa fé não pode
estagnar em nenhuma circunstância da vida e sabe trabalhar sempre, intensificando
a amplitude de sua iluminação, pela dor ou pela responsabilidade, pelo esforço
e pelo dever cumprido.
Traduzindo a
certeza na assistência de Deus, ela exprime a confiança que sabe enfrentar
todas as lutas e problemas, com a luz divina no coração, e significa a humildade
redentora que edifica no íntimo do espírito a disposição sincera do discípulo, relativamente
ao “faça-se no escravo a vontade do Senhor”. (Lucas, 1:38. – La Trad.)
355 – Será fé
acreditar sem raciocínio?
Acreditar é uma
expressão de crença, dentro da qual os legítimos valores da fé em si mesma.
Admitir as afirmativas mais estranhas, sem um exame minucioso, é caminhar para
o desfiladeiro do absurdo, onde os fantasmas dogmáticos conduzem as criaturas a
todos os despautérios. Mas também interferir nos problemas essenciais da vida,
sem que a razão esteja iluminada pelo sentimento, é buscar o mesmo declive onde
os fantasmas impiedosos da negação conduzem as almas a muitos crimes.
356 – A dúvida
racionada, no coração sincero, é uma base para a fé?
Toda dúvida que
se manifesta na alma cheia de boa-vontade, que não se precipita em definições
apriorísticas dentro de sua sinceridade, ou que não busca a malícia para
contribuir em suas cogitações, é um elemento benéfico para a alma, na marcha da
inteligência e do coração rumo à luz sublimada da fé.
Livro: O
Consolador – Emmanuel / Chico Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário