União do princípio espiritual e da
matéria
10. Devendo a
matéria ser o objeto do trabalho do espírito para o desenvolvimento das suas
faculdades, seria necessário que ele pudesse agir sobre a matéria, razão pela
qual ele veio habitá-la, assim como o lenhador habita a floresta. A matéria tendo
que ser, ao mesmo tempo, objeto e instrumento do trabalho, Deus, ao invés de
unir o espírito à pedra rígida, criou, para o seu uso, corpos organizados, flexíveis,
capazes de receber todos os impulsos da sua vontade e de se prestarem a todos
os seus movimentos.
Assim, o corpo é
simultaneamente o envoltório e o instrumento do espírito e, à medida que este
adquire novas aptidões, reveste um envoltório adequado ao novo gênero de
trabalho que deve realizar, assim como se dá a um operário ferramentas menos
grosseiras, à medida que ele é capaz de fazer uma obra mais delicada.
11. Para ser
mais exato, é preciso dizer que é o próprio espírito que modela o seu
envoltório, adequando-o às suas novas necessidades. Ele o aperfeiçoa,
desenvolve e completa o seu organismo à medida que experimenta a necessidade de
manifestar novas faculdades; em uma palavra, ele o talha de acordo com a sua inteligência.
Deus lhe fornece os materiais, cabendo a ele empregá-los. É assim que as raças
mais adiantadas têm um organismo, ou, se preferirem, uma ferramenta mais
aperfeiçoada do que as raças mais primitivas. Assim também se explica o cunho
especial que o caráter do espírito imprime aos traços fisionômicos e às linhas do
corpo.
12. A partir do
momento em que um espírito nasce para a vida espiritual, ele deve, para o seu
progresso, fazer uso das suas faculdades, inicialmente rudimentares. É por isso
que reveste um envoltório adequado ao seu estado de infância intelectual,
envoltório que ele deixa para se revestir de um outro, à medida que as suas
forças vão aumentando. Ora, como existiram mundos em todos os tempos e esses
mundos deram origem a corpos organizados, próprios para receberem espíritos, em
todos os tempos os espíritos encontraram, qualquer que fosse o seu grau de
adiantamento, os elementos necessários à sua vida carnal.
13. O corpo,
sendo exclusivamente material, sofre as vicissitudes da matéria. Depois de
funcionar por algum tempo, ele se desorganiza e se decompõe. O princípio vital,
não encontrando mais o elemento para a sua atividade, se extingue, e o corpo
morre. O espírito, para quem o corpo privado de vida dali em diante torna-se inútil,
deixa-o, como se deixa uma casa em ruínas, ou uma roupa imprestável.
14. O corpo,
portanto, não passa de um envoltório destinado a receber o espírito, assim
sendo, pouco importa a sua origem e materiais com que é construído. Seja ou não
uma criação especial, não resta dúvida de que o corpo do homem é formado dos
mesmos elementos que formam o corpo dos animais e é animado pelo mesmo
princípio vital, ou, por outra, é aquecido pelo mesmo fogo, iluminado pela mesma
luz e sujeito às mesmas vicissitudes e às mesmas necessidades. Este é um ponto
sobre o qual não há contestação.
Levando-se em
consideração apenas a matéria, e abstraindo-se o espírito, o homem não possui
nada que o distinga do animal; mas tudo muda de aspecto quando se faz uma distinção
entre a habitação e o habitante.
Um grande
senhor, esteja ele numa choupana ou vestido como um camponês, não deixará de
ser um grande senhor. O mesmo acontece com o homem: não é a sua vestimenta de
carne que o situa acima do bruto e dele faz um ser à parte, é o seu ser
espiritual, o seu espírito.
Livro: A Gênese –
Allan Kardec, cap. XI.
Kuniĝo de la
spirita principo kun la materio
10. – Ĉar la
materio devas servi al la Spirito kiel objekto de lia prilaboro, cele al la
disvolviĝo de liaj kapabloj, necesis, ke li povu agi sur ĝin. Ja tial li venis
loĝi en ĝi, kiel la lignohakisto loĝas en la arbaro. Kaj ĉar la materio devis
samtempe esti objekto kaj instrumento de laboro, Dio, anstataŭ kunigi la Spiriton
kun la rigida ŝtono, kreis, por lia uzado, korpojn organizitajn, flekseblajn,
kapablajn ricevi la impulsojn de lia volo kaj plenumi ĉiujn liajn movojn.
La korpo estas
do samtempe la envolvaĵo kaj la instrumento de la Spirito, kaj laŭmezure kiel
li akiras novajn kapablojn, li sin vestas per envolvaĵo adekvata al la nova speco
de laboro, kiun li devas plenumi, same kiel oni liveras al laboristo malpli
krudan instrumenton, laŭgrade kiel li kapablas fari pli rafinitan laboron.
11. – Por esti
pli preciza, necesas diri, ke la Spirito mem formas sian envolvaĵon kaj ĝin
adaptas al siaj novaj bezonoj; li ĝin perfektigas kaj al ĝi disvolvas kaj
kompletigas la organismon, laŭgrade kiel li spertas la bezonon manifesti siajn
novajn kapablojn; unuvorte, li ĝin alfaras laŭ sia intelekto. Dio al li liveras
la koncernajn materialojn: lin koncernas ilia utiligo. Ja tial la progresintaj
rasoj havas organismon, aŭ se oni preferas, cerban aparaton pli perfektan ol
tiu de la primitivaj rasoj.
Ankaŭ tial klariĝas
la speciala stampo, kiun la karaktero de la Spirito donas al la fizionomiaj
trajtoj kaj al la korpaj teniĝoj.
12. – Naskiĝinte
por la spirita vivo, la Spirito devas, por progresi, uzi siajn komence
rudimentajn kapablojn; jen kial li surmetas envolvaĵon adekvatan al sia stato
de intelekta infaneco, kiun envolvaĵon li forlasas por surmeti alian, laŭgrade kiel
kreskas liaj fortoj. Nu, ĉar en ĉiuj tempoj ekzistis mondoj, kaj tiuj mondoj
ebligis la naskiĝon de organizitaj korpoj taŭgaj por loĝigi Spiritojn, en ĉiuj
tempoj la Spiritoj, kia ajn la grado de ilia progreso, trovis la elementojn
necesajn al sia enkarna vivo.
13. – Estante
ekskluzive materia, la korpo suferas la ŝanĝojn de la materio. Post kelkatempa
funkciado ĝi malorganiziĝas kaj malkomponiĝas. Ne plu disponante elementojn por
sia aktiveco, la vivoprincipo estingiĝas kaj la korpo mortas. La Spirito, por
kiu la korpo senigita je la vivo estas de nun senutila, ĝin forlasas, kiel oni
forlasas ruiniĝintan domon aŭ sentaŭgan vestaĵon.
14. – La korpo
do estas nenio alia ol envolvaĵo destinita enloĝigi la Spiriton. Ĉe ĉi tiu punkto, malmulte gravas ĝia origino
kaj la materialoj, el kiuj ĝi estas farita. Ĉu la homa korpo estas, aŭ ne, ia
speciala kreaĵo, tio tamen ne malpli veras, nome ke ĝi konsistas el la samaj
elementoj kiel tiu de la bestoj, ke ĝin animas la sama vivoprincipo, aŭ,
alivorte, ĝin varmigas la sama fajro, same kiel ĝi estas prilumata de la sama lumo
kaj submetita al la samaj sortoŝanĝoj kaj bezonoj: jen tute ne kontestebla
afero.
Se oni
konsideras nur la materion, abstraktante la Spiriton, la homo havas nenion, kio
lin distingus de la besto.
Ĉio tamen ŝanĝiĝas,
se oni faras distingon inter la loĝejo kaj la loĝanto. Ĉu li troviĝas en
kabano, ĉu li estas vestita kiel kampulo, nobela sinjoro tute ne ĉesas esti
nobela sinjoro. La samo okazas rilate al la homo: ne lia karna vesto lin lokas super
la bruto kaj faras el li apartan estaĵon, sed ja lia spirita esto, lia Spirito.
Libro: La Genezo
– Allan Kardec, ĉap. XI
Nenhum comentário:
Postar um comentário